Page 121 - heleco-100
P. 121
kritiko, por ke ĝi estu akceptinda, devas veni akompanata de klarigo pri
alternativa agadebleco; la konstrua elemento. T. e., oni devas klarigi kial oni
estus devinta procedi por ke ne okazu la eraro aŭ fiasko.
Surbaze de tiu konsidero, nun, kiam ni prijuĝas la menciitajn sinsekvajn fi-
askojn en la ellaborado de nova internacia ordo dum la 20a jarcento, estas antaŭ
ni la enorma kaj grava tasko diagnozi la kaŭzo(j) de febleco kaj malstabileco de
la sociaj organizaj aranĝoj celintaj konstrui decan homan socion. Krome la
marksisma metodo konsistas precize el tio: procedi sciencisme, pristudante la
kaŭzojn de misfunkciado kaj eraro, kaj esplori kaj apliki taŭgajn rimedojn.
Precize al tiutipa tasko devus dediĉiĝi, en la nuna monda situacio, komunista
organizaĵo kia nia IKEK. Nur kiel modesta kontribuaĵo aŭ alportaĵo al tiu
debato oni devas preni ĉi tiun esprimadon de mia opinio.
Mia opinio estas tio ke en la celo aŭ skalo de valoroj de la konstruantoj de la
sociaj sistemoj mankis aŭ estis cinike perfidita ia etiko aŭ moralo bazata en la
respekto al la homa estaĵo, al la homa specio... t. e. al la homaro ĝenerale kaj al
ĉiu konkreta homo kiel plena simbolo de la tuta homa familio. Direblas ke...: la
ŝtono, kiun la konstruistoj for-rifuzis, rezultis esti bazangula ŝtono.
Jes; kiam oni celas, anstataŭ la bonon de la homaro, nur tiun de la propra aparta
nacio, etno, tribo, klaso aŭ lando, oni pli progresas en la inventado kaj farado de
armiloj kaj en la pretigado de maljustaj ekonomiaj interrilatoj ol en la kreado
kaj pliperfektigado de sociaj strukturoj garantiantaj pacon kaj egalecon; kiam oni
celas, anstataŭ la savon de la homaro, nur la superecon de konkreta religio aŭ
eklezio oni pretas stabli inkvizicion kaj bruligi homojn nome de ia dogmaro; kiam
la celo de la justico ne estas la homo, oni emas puni la kulpulojn anstataŭ savi
ilin por la socio, kaj oni aplikas mort-punon kiel nuntempe okazas en diversaj
landoj en la mondo. La sekureco, patriotismo... eĉ klasbatalo, ne estas bona bazo
por konstrui sur ili socion; ili povas utili por peli la homojn al batalo kaj atingi
venkon se eble, sed sur ili oni povas konstrui nenion daŭran kaj stabilan.
La for-rifuzita ŝtono, sen kiu oni povas konstrui nenion, estas la homamo.
Zamenhof atentis pri tiu afero, kiun li nomis «Interna Ideo» de Esperanto. Vera
nova ordo internacia povos esti serioza afero nur se ĝi baziĝas sur homa etiko
kaj homa skalo de valoroj, sur idearo kaj kulturo de ne-perforto kaj respekto al
la vivo, de solidareco kaj justaj ekonomiaj inter-rilatoj, de toleremo kaj sen-
diskriminacio, de egaleco kaj samrajteco inter viroj kaj virinoj, de respekto al la
Tero sur kiu ni vivas kaj al ties pureco kaj ekologia ekvilibro...
Tia skalo de valoroj neniel aŭ tre malaltgrade rilatas al la politikaj praktikoj de
la tutmondiĝanta sistemo kaj de la alternativoj kontraŭantaj ĉi-tiun. Ĝi estus
ĝermo aŭ starpunkto de nova homa civilizacio nur laŭmezure ke ĝi fariĝus
ĝenerala inspiro, baza fono, interna ideo, fundamenta etiko... de la socio. Indas
prikonsideri ĉi tion kiam dronas antaŭ ni ĉio konstruita sur koto kaj sablo.
121