Page 122 - heleco-100
P. 122

Artikolo publikigita en aprilo de 2004 en la revuo:






























      Hodiaŭ, pli ol jardeko post la disfalo de la komunistaj reĝimoj de Orienta Eŭro-
      po, ni disponas je ia perspektivo por analizi la sekvojn de tiom grava evento kaj
      la signifon de la titolo “komunista” en la mondo rezultinta el tiu ŝanĝo.

      Unue, ni devas rimarkigi tion ke nuntempe ne ĝuas prestiĝon en la  mondo tiu
      titolo. Ni prikonsideru ke, ekzemple, kelkajn jarojn post la Dua MondMilito, Pio la

      12a, tiama Papo de la RomKatolika Eklezio, iniciatis la kreadon de organizaĵo kia la
      KLJ (Katolika Laborista Junularo, hispane JOC) por enkadrigi en ĝi la junulojn
      kun aspiroj pri socia justeco kaj egaleco, kaj tiamaniere depreni klientaron el la

      tiam florantaj komunistaj  organizaĵoj.  Nu,  okazis  ke dum  la  sekvintaj jardekoj
      multe  disvolviĝis  kaj  prosperis  en  Eŭropo  tiuj  KLJ-organizaĵoj  kaj  tamen  dume
      floris kaj prosperis ankaŭ la komunistaj junularaj organizaĵoj. Male, hodiaŭ, tiel la

      katolikaj organizaĵoj de la laborista junularo kiel la komunistaj organizaĵoj (junul-
      araj aŭ ne) estas feblaj kaj kun malmultenombra membraro. Alia ekzemplo: kiam
      restariĝis en Hispanio la demokratio post la jaro 1977, en la tiamaj politikaj balot-

      adoj konkuris la Komunista Partio de Hispanio kun (kontraŭ) la ceteraj politikaj fortoj
      de la lando, kaj tiam vidiĝis stranga afero: krom la menciita Kom.Partio estis en tiuj

      balotoj ankaŭ preskaŭ deko da parti(et)oj kiuj nomiĝis “komunistaj” kaj portis kiel
      emblemon en la voĉdoniloj la klasikan bildon de la martelo kun la serpo. Oni
      povas facile konjekti ke tiuj kom.parti(et)oj pri kies agado kaj ekzistado oni sciis

      apenaŭ ion, estis artefaritaĵo de la mastroj de la sistemo por konfuzi kaj disigi la
      komunistan voĉ-donantaron. Nu, hodiaŭ jam ne plu aperas en la balotoj tiuj fantomaj
      komunistaj organizaĵoj ĉar ili jam ne plu estas necesaj al la sistemo por tiu celo

      tial ke la Komunista Partio mem ne prezentiĝas kun sia nomo kaj sia emblemo en
      la balotojn. Tiu Kom.Partio kaŝiĝas nun sub la sigloj de koalicio IU pro tio ke la
      komunista identiĝo alportas malprestiĝon en la nuntempa socio.



                                                         122
   117   118   119   120   121   122   123   124   125   126   127