Page 123 - heleco-100
P. 123
Do, estas nun malpli da komunistoj ol ĝis antaŭ 15 aŭ 20 jaroj. Ankaŭ malpli da
komunistaj partioj; multaj el ili, ĉefe en Orienta Eŭropo, rekonvertiĝis en social-
istajn aŭ socialdemokratajn partiojn; aliaj tute malaperis. Estas ankaŭ malpli da
komunistaj verkoj kaj revuoj. Nia estas ankoraŭ inda escepto tiorilate.
Ĉi artikolo celas analizi ĉu estas objektivaj aŭ nur subjektivaj la kaŭzoj de tiu
febleco kaj malfluso de nia komunista afero en la mondo. Se temas nur pri ia modo,
la fenomeno povas esti pasema (pasebla). Post la sukceso de la Oktobra Revolucio
en Petrogrado, poste la venko de la komunistoj sur la naziismo kaj en Ĉinio, Kubo
kaj aliaj lokoj, estis fluso favora al la komunistoj: tiam ili estis laŭmodaj. Laste,
ilia malvenko en la Malvarma Milito, alportis al ili, al ni, malprestiĝon, malfluson;
ni estas eksmodaj. Se la afero estus nur tio, ĝi temus pri nur subjektiva afero,
afero kiu okazas nur en la menso de la homoj, de multaj homoj. La modoj estas
subjektivaĵoj. Eĉ tiele, la afero povas esti grava kaj longdaŭra. Ni prikonsideru,
ekzemple, la kazon de Esperanto, la Internacia Lingvo. Ankaŭ ĝia malfluso estas nur
subjektiva afero. Ĝi estas bona, justa kaj konvena solvo al la lingva problemo.
Objektive, ĝi devas (devus) venki. Sed la kontraŭaj fortoj kapablaj kondiĉigi la
menson kaj la subjektivecon de la mondaj amasoj sukcesas plue restigi ĝin sen-
efika kaj senprogresa. Same povas okazi kun la Komunismo.
Sed unue ni devas konkludi ĉu ankaŭ ĝi devas objektive venki, t. e. ĉu ĝi daŭre al-
portas respondon al la problemaro de la homa socio. Laŭ la marksisma teorio, la homa
problemaro artikiĝas ĉirkaŭ la klasaj kontraŭdiroj. La marksisma interpretado vidas en
la klasbatalo la motoron de la homa historio. Se tiu interpretado daŭre estas valida por
la nuna mondo, t. e. se pere de la marksisma teorio ni kapablas kompreni kaj ekspliki
tion kio okazas en la mondo ankaŭ nuntempe, la marksismo, la komunismo, daŭre es-
tas efika ilo, objektive taŭga, por entrepreni la plibonigadon de la socio, kaj ni povas
(kon)fidi supervenki la malfavoran fluson de la subjektivaj kondiĉigoj.
La homa historio ne finiĝis en la jaro 1989, kiel tiam pretendis ia kapitalista
teoriisto. De tiam la socio, la kapitalista socio daŭre evoluis kaj fariĝis tutmonda.
Fakte, de tiam tre estis uzataj la terminoj “tutmondiĝo” kaj “globaliĝo” por pri-
skribi la staton de disvolviĝo de la ekonomiaj rilatoj. Principe, ĉiuj koincidas difini
kiel specifaj trajtoj de la tutmondiĝo la pligrandiĝon de la komercaj interŝanĝoj en la
mondo, la rolon de la novaj teknologioj, la potencon kaj rapidecon de la inter-
komunikado tra la mondo, la kolosan kapitalo-fluon, la discentriĝon de la produktad-
sistemo... Sed la novliberala doktrino de la mastroj de la sistemo volas ŝargi la
signifon de la termino “tutmondiĝo” per ia ideologia koncepto. Ĝi pretendas ke la
tutmondiĝo aŭ globaliĝo enportu ankaŭ la ideon ke nenio kaj neniu devas aŭ povas
kontroli la normalan procezon de la kapitalo, kaj ke la financaj kaj ekonomiaj retoj
devas resti for de la influo de la politiko.
Tia ideologia interpretado celas pravigi la nuntempajn internaciajn interilatojn en la
ekonomia, financa kaj militista sferoj inter la imperiismaj potencoj kaj la malevolu-
123