Page 124 - heleco-100
P. 124

intaj  kaj  ekspluatataj  landoj.  Ĝi  utilas  ankaŭ  por  ideologie  pravigi  la  kreskantajn

      klasajn malekvilibrojn kaj malegalecon mondskale. De tiu vidpunkto, la tutmondiĝo
      estas ideologio disvastigata de liberkomercistoj celantaj detrui la komfort-sistemon
      kaj malpliigi la sociajn elspezojn de la ŝtatoj. Resume, tiu ideologio konstituas en-
      konduk-procezon de la usona stilo en ĉiuj sferoj de la homa vivo: politika, ekono-

      mia, socia, jura, kultura, ekologia... Tiele la tutmondiĝo iĝas aŭtonoma, memstara ideo-
      logio: “la historio de la venkintoj raportita de la venkintoj mem”. Trafa elmontro de tio

      estis,  ekzemple,  la  diskursoj  prononcitaj  en  la  ĵusa  funebraĵo  de  la  usona  eks-
      Prezidento Reagan. Temas pri tutekonomia kaj unukultura ideologio serve de parti-
      kulara grupo, kiu startigas novan procezon de hegemonia superregado aŭ koloniigo,
      pli kaj pli intensa, je tutplaneda skalo, kiu sukcesas anstataŭigi la suverenecon de la

      naciaj ŝtatoj per la novaj transnaciaj entreprenoj kaj ĉi ties financaj meĥanismoj,
      kaj altrudi globalan kulturon nuligantan lokajn kulturojn kaj diversecon.
      Fakte,  tiu  ideologia  koncepto  de  la  tutmondiĝo  estas  vera  milito  favore  al  la

      kapitalo,  kiu  submetas  nin  al  ia  nova  diktaturo  de  la  mondnivela  merkato
      domaĝante la sociajn, kulturajn, solidarajn kaj egaligajn strukturojn de la modernaj
      demokratioj. Tiorilate ni ne travivas nun iun novan ekonomian ordon universalan

      sed  iun  novan  ekonomian  malordon  sub  la  senmoralaj  leĝoj  de  la  merkato,  kiuj
      generas veran ekonomian militon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Ĝi konstituas alian fazon de
      la historia evoluado de la kapitalismo en la monda sistemo, ebligita de la disfalo

      de la komunistaj reĝimoj kaj de la uzado de la novaj instrumentoj de la globala tek-
      nologio fare de la nuntempaj posedantoj kaj demarŝantoj de kapitalo, kapitalo mond-
      skala, difuza, fleksebla, sennoma, sen nacia enradikiĝo sed pli kaj pli forta, ne-

      kontrolebla kaj neregulebla de la institucioj kaj de la politiko. Ĉio ĉi ebligas la
      tutplanedan disvastiĝon de la grandaj transnaciaj entreprenoj, veraj privataj burokrat-
      aroj domaĝe al la publikaj, ŝtataj burokrataroj, ĉefe tiuj de la malfortaj kaj malriĉaj

      landoj. Tiuj transnaciaj firmaoj kontrolas nuntempe pli ol triono el la industria tut-
      monda  produktado.  Ili  estas  la  veraj  protagonistoj  de  la  globala  kapitalismo:  ilia
      ekonomia kaj produktiga agado falas for de ĉiutipa politika aŭ financa kontrolo poli-

      tika aŭ demokratia de la naciaj ŝtatoj; ili povas organizi kaj okazigi gravajn agresojn
      kontraŭ la homaj rajtoj en la socia, ekonomia kaj ekologia terenoj.
      La politika, jura kaj ekonomia agado de tiuj “privataj burokrataroj”, pravigitaj de

      la sanktigado de la libera merkato, konstituas ian tutmondiĝon sen demokratio, kiu
      altrudas —eĉ super la sociaj decidoj demokratie intertraktitaj de la ŝtatoj— modelojn
      de sociekonomia regulado kiel eble plej avantaĝaj por siaj partikularaj interesoj. Tio
      signifas la ekzistadon de absolutaj potencoj sen civitanoj, la privata burokrataro ne

      havas civitanojn sed nur klientojn. Ĉi tio signifas la ekzistadon de grava demokratia
      manko inter la demarŝantoj de la tutmondiĝo, la grandaj transnaciaj korporacioj,

      la  Internacia  Mon-Fonduso  kaj  la  Prikomerca  Tutmonda  Organizo,  kiuj  pli  kaj  pli
      restas for de la demokratia kontrolo de la civitanoj, kaj tamen, dume, pli kaj pli
      kapablas  efike  kondiĉigi  la  publikan  opinion  pere  de  la  monopolo  de  la  amas-

                                                         124
   119   120   121   122   123   124   125   126   127   128   129