Page 17 - heleco-100
P. 17
Nuntempe povas ŝajni strange ke ĉiuj gefiloj de tipa burĝa familio kiel tiu de la
Ulianov estis revoluciuloj. Sed, kiel ni diris, la afero ne estis raraĵo en tiu rusa medio
kaj en tiu epoko. Abundis tiam tiutipaj burĝaj aktivistoj kontraŭ la cara reĝimo. Fakte,
plejparto el la lern- kaj student-kunuloj de Lenino sintenis tiele. Por tion kompreni, ni
devas memori ke tiam la rusa carismo estis, en Europo, la sola absolutisma monarkio,
la sola aŭtokratisma reĝimo. En Anglio jam oni estis metinte finon al tiutipa politika
sistemo per la revolucio de 1644-1649 kaj en Francio per tiu de 1789-1799. Ambaŭ
revolucioj estis iniciatoj de la burĝklaso kontraŭ la feŭdisma, absolutisma, sistemo, kaj
inter ambaŭ revolucioj estis okazinte la milito de la usona sendependeco kiu kulminis
per la starigo de nova ŝtato, ankaŭ ĝi subgvide de la burĝaro.
Krome, post la Franca Revolucio, kun soboj kaj soroj, iompostiom senĉese plifirmiĝis
en ceteraj landoj de Okcidenta Eŭropo la politika superregado kaj ekonomia domajno
de la burĝaro, kaj eĉ okazis provoj, kvankam ne sukcesaj, de politika alpreno de la
povo far sociaj klasoj sub la burĝaro: proletaro, kamparanaro… Do la rusa burĝaro,
submetita al la aristokrataro de ties lando, estis konscia ke ĝi ankoraŭ ne estis plen-
uminta tiun taskon de la alpreno de la politika povo favore al siaj klasaj interesoj kiel
okazis en la cetero de Eŭropo. Tiorilate oni povas diri ke la rusa burĝaro havis tiam ian
komplekson de malplivaloreco. Cetere, en Rusujo ekzistis ia tradicio de imitado de la
okcidenta Eŭropo por la modernigo de la lando. La caro Petro la Granda kaj la carino
Katerina la 2-a distingiĝis ĝuste pro tio ke ili penis modernigi Rusujon sub inspiro kaj
instruo de la evoluo kiu estis okazante en Eŭropo.
Tamen la malaltaj klasoj de Rusujo, la kamparanaro kaj la proletaro, tre restis for de
tiu zorgo kaj eĉ de kono pri tiaj aferoj. La kamparanoj suferadis la subpremadon de la
grandaj kaj riĉaj nobelaj terposedantoj. Kompreneble, ili abomenadis tiun situación
kaj emis ŝanĝojn, sed iliaj perspectivoj pri ŝanĝoj konkretiĝis en la aliro al la rango aŭ
situacio de bienposedantoj. Rilate al la proletaro, la afero estis eĉ malpli esperiga; tiam
ĝi estis tre malgranda kaj malgrava klaso, kaj krome ĝia kono pri la batalo de ĝiaj
samklasanoj en okcidento estis preskaŭ nula.
Cetere, la ĝistiama partopreno de la malaltaj sociklasoj en la burĝaj (r)evolucioj okaz-
intaj en Eŭropo ne estis promesplenaj. La angla revolucio kulminis per klasa inter-
akordo inter la aristokrataro kaj la burĝaro, kiu tute lasis for la malaltaj klasoj de la
lando. La revolucia agado de la senkulotuloj en la Franca Revolucio estis sufokita de
la burĝa reakcio de 1795-1797. Same estis bremsita la liberiĝemo de la malaltaj klasoj
en aliaj eŭropaj kaj amerikaj landoj kie la burĝaro akiris kaj plifirmigis, laŭlonge de la
19-a jarcento, sian potencon. La plej rimarkinda kazo de proletara revolucio, tiu de la
Pariza Komunumo de 1871 finis, post sepdek tagoj, per perforta subpremo far la
burĝaj fortoj. Neniu povus antaŭpensi ke venkus proletara kaj kamparana revolucio,
kies rezulto daŭrus sepdek jaroj, en la lando plej malevoluinta de Eŭropo.
Ĝuste al la atingo de tiu neverŝajna celo dediĉis sian vivon kaj sian energion nia
Vladimir Ulianov, famkonata kiel Lenino. Per sekvaj ĉapitroj ni priskribos la
sorto-ŝanĝoj de lia batalado, la kontraŭdirojn kiujn li devis alfronti, la mal-
facilaĵojn kiujn li devis sperti…
17