Page 125 - heleco-100
P. 125
komunikiloj kaj la kontrolo de la inform-medioj. El tiu ideologia aspekto de la global-
iĝo rezultas tre domaĝaj sekvoj kia malegaleco. Spit' al siaj promesoj pri progreso kaj
disvolviĝo, la tutmonda merkato generas ekonomian malegalecon, malriĉigon kaj
socian maljustecon inter la homoj kaj inter la landoj.
Por testi la pluvalidecon de la marksisma teorio ni devas esplori ĉu ĝi liveras respon-
don al demandoj kiaj: Kial la granda nuntempa ekonomia kresko kaj la enorma
pliiĝo de la produktiveco malalt-preze generas, paradokse, la ekonomian, kulturan kaj
socian malriĉigon de ampleksaj tavoloj de la monda loĝantaro tiel en la “nordaj” kiel
en la “sudaj” landoj? Kial la interdependiĝo de la transnaciaj entreprenoj pli kaj
pli detruas labor-postenojn kaj estigas laboran malstabilecon en la tuta mondo?
Kial la tutmondiĝo de la produktigaj kaj financaj merkatoj okazigas socian mal-
boniĝon de la okcidentaj demokratioj? Kial la instituciaj meĥanismoj de la tutmond-
iĝo (Internacia MonFonduso, Tutmonda Banko, k. s.) daŭre uzas la trompon de la
“ekstera ŝuldo” kiu pli kaj pli malriĉigas la malriĉajn landojn sur la fono de la poli-
tika kaj ekonomia koruptiĝo de la regantaj elitoj de tiuj landoj? Kial la mastroj de la
sistemo anstataŭis la antaŭan Kejnesan teorion de la mankoj de la merkato kaj la
rolo de la ŝtato en la ekonomia kontrolo per la utopio de la libera merkato kiu
ĝenas ĉiun ajn politikon de socia redistribuado de rentoj? Kial la produktig-
kapabla laboro kaj ties valoroj estis devaluitaj pro la financa spekulado kiu gene-
ras riĉabundecon por malmultaj personoj kaj ekstreman mizeron por grandaj hom-
amasoj? Kial la tutmondiĝo alportas amasajn ekonomiajn fluojn, kulturan degener-
iĝon, tutplanedan kontaminadon, malstabiligadon, ekologiajn agresojn kaj nerenvers-
igeblajn ekologiajn damaĝojn, kaj rompas la socian kunvivadon kaj la komunan
heredaĵon de la homaro?
Ĉu ne la marksisma teorio de la klasbatalo kiel historia motoro igas nin kapablaj
kompreni la kaŭzojn de ĉiuj ĉi malbonaĵoj? Ĝi helpas nin interpreti tiun mondan
realaĵon kaj rimarki ke estas la troa konsumado kaj la amasa koncentriĝo de riĉeco,
propraĵoj kaj financa povo de la nordaj kapitalistaj landoj kaj de la altaj kaj mezaj
klasoj de la sudaj malevoluintaj landoj kio okazigas la kreskantan malriĉiĝon de la
monda Sudo, igante ke la breĉo de malegaleco en la mondo duobliĝis dum la lastaj
tridek jaroj. La tutmondiĝo funkcias favore al la privilegiitoj de la Nordo kaj la
Sudo, t. e., la oligarkiaj sociekonomiaj grupoj posedantoj de kapitaloj kaj la tekno-
krataj profesiuloj alte kvalifikitaj. Estas evidente ke ni troviĝas antaŭ tipa situacio de
klas-ekspluatado sufiĉe simila al tiu ekzistinta en antaŭaj etapoj de la kapitalisma
disvolviĝo; ĝi ne estas novaĵo apartenanta al la nuna etapo de la globala kapital-
ismo kaj la novliberalismo. La specifa trajto, la novaĵo de ĉi tiu fazo konsistas en tio
ke nuntempe la modelo de globala ekonomio plifirmiĝas kiel la sola kaj neevitebla
ebla modelo, kune kun la ideologio de la imperio, nuligante ĉiun ajn reziston kon-
traŭ la superreganta civilizacio. Ĝi celas legitimiĝi (praviĝi) per la manko de ebla
alternativo, t. e. la nediskutebla forto de la faktoj. La ideologio de la novliberala
globaliĝo prezentiĝas kiel la triumfo de la efiko de la merkato, la utopio de la
125