Page 126 - heleco-100
P. 126
libera merkato, la kontrolo de la tekniko, la monopolo de la informado kaj la ko-
munikado, resume, la triumfo de la Kapitalo super la Ŝtato, kaj ĉio ĉi, je tutmonda
skalo. Ĉi tio signifas ankaŭ ke la ideologio de la tutmondiĝo senigas je emancip(ig)a
enhavo la politikan institucion de la civitaneco, ĉar la homoj, nun, komence de la 21a
jarcento p. K. malpli kaj malpli estas civitanoj, t. e. ili havas malpli da rajtoj, kaj male,
ni pli kaj pli fariĝas “klientoj” antaŭ la privataj provizantoj de la mond-skala merkato
kiu nun provizas al ni ankaŭ servojn je edukado, sano, kulturo, pensioj... kompren-
eble nur por la pagipovaj privilegiitoj de tiutipa globala konsumsocio. Tiele la merkato
iĝas la granda regulilo de la socioj kaj de la homaj estaĵoj; ĝia kriterio de socia in-
kludado aŭ ekskludado centrigas nur en la aĉet-kapablo, la konsum-kapablo.
Kiam ni pridemandas nin ĉu nia marksisma teorio daŭre estas taŭga por kompreni
kaj interpreti la nunan mondon, ni ĉefe pretendas determini ĉu ĝi estas utila
ankaŭ por transformi tiun mondan realaĵon en progresisma senco direkte al la
Socialismo kaj la Komunismo. Ĉi artikolo povas esti enkadrigata inter la mate-
rialoj, studoj, k. s. celantaj interpreti la mondon, koni kaj kompreni la naturon de la
nuntempa kapitalismo-imperiismo. Sed ĝi kaj ĉiuj similaj komunistaj tekstoj restus
senutilaj se krome ili ne helpas por klarigi la vojon destine al tiu pli justa soci-
ordo. Ni devas priesplori ĉu daŭre estas valida la teorio pri la socia(j) klaso(j)
kiuj devas kaj povas ĉefroli kaj mastri la liberigan procezon. Ĉi-rilate, ni devas
unue noti ke nun jam ne plu validas la nacian kadron por disvolvigi en ĝi politi-
kajn kaj ekonomiajn strategiojn por atingi niajn celojn. Nia klasa malamiko, la
malamiko de la homaro, la kapitalismo-imperismo, agadas nun, kiel vidite, glo-
bale, en la tutmonda marko. Estas tie, en la monda areno, kie ni devos batali. En
la antaŭa etapo nia batalo disvolviĝis ene la marko de la demokratio de la ama-
soj kaj la ŝtata intervenado. En tiu batalkampo, ni, la komunistoj, ĝuis iujn venkojn
kaj suferis iujn malvenkojn. Sed ĉio ĉi estas jam historio. Hodiaŭ ni troviĝas en
tute alia batalkampo, tiu de la globala socio kies karakterajn trajtojn ni intencis
priskribi. Dum la lastaj jardekoj okazis nerenversigebla rompiĝo inter la soci-
ekonomia sistemo kaj la individuoj, t. e. rompiĝo de la politika pakto inter la
merkato kaj la socio, inter la kapitalo kaj la laboro, laŭ kiu estis permesata ia
ekvilibro inter la kapitalisma logiko kaj la ŝtata interven(ad)o. Tiu rompiĝo ge-
neris ankaŭ la rompiĝon de la socia solidareco kaj malkonfidon pri la reguligaj
instrumentoj kiel la politika sistemo kaj la ŝtata jura regularo, al kiuj mankas
hodiaŭ kriterioj pri legitimeco kaj socia akcepto, do pli kaj pli fremda al la indi-
viduoj. Sekve de la novliberala tutmondiĝo, nuntempe la naciaj ŝtatoj restas sen-
efikaj por alfronti la fuŝaĵojn de tiu tutmondiĝo: senlaboreco, prilabora malstabil-
eco, enmigrado, manko je socia solidareco, ekonomia kaj kultura malriĉiĝo de la ci-
vitanoj, demokratia deficito, k. s. Aliflanke, la ideologio de la tutmondiĝo rekte
kaj forte atakas la socian strukturon de la modernaj demokratioj; la tutmondiĝo
rezultas trompo por la demokratio. Kiom da merkato povas elteni la demokra-
tio? La postnaciaj socioj devas nun disvolviĝi, de ekonomia kaj produktiga vid-
126