Page 127 - heleco-100
P. 127
punkto, en ekonomiaj kaj financaj strukturoj supernaciaj kies esenco ne estas
demokratia. La modernaj demokratiaj ŝtatoj dum la lastaj jardekoj perdis decido-
kapablon en la politika kaj ekonomia sferoj. La novliberala tutmondiĝo de la
merkato altrudas ian discentriĝon de la ŝtata decid-procezo; nun oni povas diri
ke estas la teknologiaj kaj financaj merkatoj kiuj prenas decidojn kaj la ŝtataj
registaroj kiuj demarŝas kaj plenumas tiujn decidojn. Tial, al tiaj politikaj decidoj,
kondiĉigitaj de la grandaj financaj centroj, pli kaj pli mankas demokratian
legitimecon antaŭ la civitanaro.
Estas surbaze de tiu mallegitimeco, kaj en la monda medio kie ĝi konkretiĝas
kaj evidentiĝas, kie devos okazi la rezistado kaj la batalado kontraŭ la sistemo,
globala sistemo kun imperiisma bazo kiu celas nur la alpropriĝon de ĉiuj natur-
rimedoj de la planedo. Fakte, la kontraŭstaro al la sistemo jam havas tiun
internacian, tut-mondan, karakteron. Temas pri tiuj diverstipaj sociaj kaj komun-
umaj movadoj kies karaktera trajto estas la kontraŭado de la reguloj de la sistemo
kaj la novliberala ideologio truditaj de la ekonomia globaliĝo. Tiuj movadoj ne
rifuzas la historian procezon de la tutmondiĝo sed ili pridiskutas la ideologian
konstruaĵon kaj la politikan projekton, kiuj gis nun inspiris tiun procezon. Do,
la celo estas promocii ian alternativan globaliĝon, tute alia ol tiu realigata pere
de la merkato, t. e. ia globaliĝo aŭ tutmondiĝo farata “de malsupre” ekde la
diverseco kaj kunekzistado de la diversaj kulturoj.
Ni, komunistoj, devas pritaksi la valoron kaj utilecon de tiutipaj sociaj movadoj kaj
kompreni ke ilia organiz- kaj agad-formo multe malsimilas al tiu de la klasikaj poli-
tikaj partioj, inter ili la kom.partioj. Karakteraj trajtoj de tiuj movadoj estas la plur-
ismo, malcentrismo aŭ discentrismo, mem-mastrum(ad)o, partopreno, kritika spirito,
demokratio de bazo, solidareco... Krome, tiuj movadoj de globala rezistado ne kons-
tituas ian homogenan kaj unuecan socian ĉefrolanton. Dum multaj jardekoj la intelekt-
uloj de nia komunista ideologio teoriadis kaj eĉ dogmumis pri la ĉef-rolanteco de la
laboristklaso, aŭ de la laboristklaso kaj la kamparanaro. Hodiaŭ oni devus revizii kaj
aktualigi tiujn konceptojn. En mondo kie ŝanĝiĝadis kaj evoluadis la ekonomio
kaj la produktad-procezo, ankaŭ la sociaj klasoj ligitaj al tiuj procezoj ŝanĝiĝadas kaj
evo-luas. Nuntempe la laboristklaso ne estas tiel multenombra kiel ĝi estis antaŭ
unu jarcento; ŝanĝis ankaŭ ĝia kapablo kaj ĝia emo transformi la socion. Cetere
aperis novaj sociaj tavoloj kaj novaj politikaj agantoj. Ni prikonsideru, ekzemple, la
grav-econ kaj amplekson de la fenomeno de loĝantar-migrado. Ni devas apliki la
marks-isman metodon ankaŭ por pristudi tiujn realaĵojn kaj formuli surbaze de ili
novan strategion por la batalo cele al la Komunismo. Tia estas la tasko de la
komunistoj hodiaŭ. Tiu celo, la Komunismo, la senklasa socio, daŭre kaj por ĉiam
estas la plejalta celo de la homaro. Sed ĉio alia ŝanĝiĝas: la strategioj, la metodoj, la
ekonomiaj realaĵoj, la sociaj agantoj kaj ĉefroluloj, la organizaj kaj politikaj formoj...
Iu diferenciga elemento de tiuj novaj sociaj movadoj, rilate al la tradiciaj sociaj
organizaĵoj kiel partioj, sindikatoj, k. s. estas tio ke eĉ se ili aspiras al publika kaj
127