Page 128 - heleco-100
P. 128
institucia leĝiĝo, neniel ili celas fariĝi burokratiigitaj kaj profesiigitaj organiz-
aĵoj ene de la tradiciaj politikaj strukturoj. Ili ne pretendas konkeri la politikan
potencon nek havas ĝeneralan projekton de revolucia transformado sed nur plen-
umi ian politikan agadon celante influi kaj efiki sur la politiko kaj projektoj de la
registaroj. Estas evidente ke en tiu kunteksto daŭre estas necesaj, krom ĉiuj aliaj
sociaj rolantoj, la komunistoj hodiaŭ. Fine, estas nenialoke skribita ke tiuj novaj
tendencoj de la movadoj kontraŭstarantaj la sistemon portas en si mem garantion
kaj promeson de venko kaj sukceso sur la imperiismo. Ankaŭ oni povas erari en la
novaj vojoj kaj novaj strategioj. Iu erara vojo, tre trairata nun de multaj kontraŭ-
imperiistoj en la mondo, estas la naciismoj kaj la religi-tipaj fundamentalismoj (eĉ
kun terorismo) en la kadro de kontraŭfrontiĝo inter civilizacioj. Tra tiu vojo ne venos
la liberiĝo de la homaro. Tial, kaj por prilumi pli racian kaj trafan strategion kontraŭ
la kapitalista imperiismo, daŭre estas necesaj la komunistoj hodiaŭ.
Dudek jarojn poste
La ĉi-supra artikolo estis verkita ĝuste antaŭ 20 jarojn, kaj nun oni devas agnoski ke la
tipo je mondo kiun oni antaŭvidis per ĝi ne tute alĝustiĝas al la nuna realaĵo. La mondo
daŭre esta infero sed temas pri infero iome malsama ol tiu kiun oni antaŭvidis en la jaro
2004. Ĉiam okazas ne-antaŭvidaĵoj. Komence de la nuna jarcento ŝajnis ke la usona imperi-
ismo estis ne-haltigebla. Ŝajnis ke la uson-tipa merkato de la tiam nomata tutmondiĝo nul-
igos la suverenecon de la ŝtatoj kaj ĉi ties funkciojn de sociaj servoj, samkiel la kondiĉon
de civitanoj de la homoj de nia socio. Kial la evoluo de la Historio iris tra alia vojo ol tiu
diktita de la potenco kiu tiam asertis ke oni alvenis al la fino de la Historio?
Jes, la globaliĝo iam preskribita al la mondo signifis ke nenio kaj neniu povus interferi
la kurson de la kapitalo, kaj ke ĉio rilate al la financoj kaj la ekonomio devus resti for de
la influo de la politiko. La ĝendarmo de tiu Nova Internacia Ordo estus la usona potenco
tiam ĵus venkinta en la Malvarma Milito. Ni vidis tiun ĝendarmon interveni en Irakion,
Libion, Somalion, Pakistanon k. a. Krome, post la disssolvo de SovetUnio kaj la Varsovia
Pakto, Usono entreprenis sieĝon al Rusujo plipotencigante la NATO-n kaj stimulante
la separatismon de rusiaj teritorioj.
Sed tiu fluo estis interrompita. Rusujo alfrontas, eĉ permilite, tiun imperiisman agreson
kontraŭ sia sekureco. Kaj la kontraŭ-usona rezisto materiiĝas en aliaj mondpartoj; la reg-
ado de la usona Prezidento Biden koincidis kun la forpelo de la usonaj trupoj el Afganio.
Dume la supereco de uson-dolaro kaj la unuarangeco de la usona koncepto pri la
merkato estas kontestata en ampleksaj terzonoj. Sed ĉefe, ĉio ĉi estas rezulto de la ascendo
de Ĉinio al la rango de super-potenco. Neniu povus antaŭvidi, antaŭ pluraj jardekoj, la
egan kaj impetan progreson de Ĉinio en ĉiuj terenoj: scienca, teknika, ekonomia, militista
potenco… Hodiaŭ jam oni ne temas pri tutmondiĝo, kaj pli kaj pli oni spekulativas pri la
deklivo de Usono kiel unuaranga potenco en la mondo.
Kompreneble, la nova realaĵo retroigas nin al la situacio de malvarma milito kun ties
danĝero je nova mondmililito. Fakte ekzistas jam gravaj milit-konfliktoj en la mondo,
eĉ en Eŭropo mem, kaj evidente, en ili oni estas jam prikonkurante la plirangecon en
la mondo. Ĉiuj planoj kaj klopodoj devas esti formulitaj surbaze de tiu nova realaĵo.
128