Page 18 - heleco-100
P. 18
Dum la jaroj 1891 al 1892 ŝajnis ke Lenino estis tro okupita organizante sian
profesian vivon kiel advokato. Li mem pensis tion sed, kiel ni vidos, por tiu aŭ iu ajn
alia profesio li estis tiel nekompetenta kiel por tiu de farmisto kiun li jam estis provinta.
Fine atinginte la diplomon koste de tiom longaj kaj persistaj klopodoj, li pensis vidi
pli klare la estontecon. De tiam li povis roli kiel advokato. La ekonomia situacio de lia
patrino estis ĉiam pli malfacila. La enspezoj el la luita farmo estis malpliiĝanta. Je lia
22-jaraĝo, Vladimiro vivis tute koste de sia patrino. Tio ne povis daŭri; estis nepre nece-
se ke li komencu perlabori, kaj kiel eble plej rapide. La juro tiam estis konsiderata
sufiĉe profitdona profesio, sed oni devis krei klientaron... Vladimiro ne sukcesis tio-
rilate. Li estis oficiale rajtigita por praktiki nur ekde julio de 1892 ĉar daŭris ses mo-
natojn la administraj formalaĵoj derivitaj de lia iama statuso kiel “subkontrola sus-
pektato”, sed dum la sekvaj ses monatoj li defendis nur tri kazojn, ĉiujn tre mal-
gravajn, kaj li perdis ilin ĉiujn. Sed dume li devis aperi antaŭ la tribunalo sepfoje, kiel
publika defendanto, t. e. tute senpage, cetere sen granda sukceso.
Malmulte okupata de la devoj de sia profesio, Ulianov havis multe da tempo por sin
dediĉi al politika agado. Tiu ĉi agado prenis specialan formon. La ege varma somero
de 1891 kaŭzis sekecon. Malsato kaj serio da epidemioj skuis la landon. La loĝantoj
de la urboj timis tial ke malsataj kamparanaj amasoj invadu la urbojn kaj prirabu
la domojn de la loĝantoj. Multaj kamparaj posedaĵoj estis bruligitaj. La Registaro
ne kapablis trakti la situacion. La organizo de helpo estis privata iniciato; oni
formis komisionojn, kolektojn, kaj manĝsendaĵoj estis organizitaj. La intelektuloj
subtenis tiun savlaboron. Eĉ la plej progresistaj kaj plej malamikaj elementoj al la
reĝimo akceptis, antaŭ tia katastrofo, praktiki ian politikan paŭzon kaj labori en la
lokaj komitatoj de la popolistoj kun la plej fervoraj reakciuloj.
Iu el tiaj komisionoj estis formita en Samara. Estis kunlaboro inter membroj de kontraŭ-
staraj politikaj tendencoj. Ana, fratino de Lenino, konsentis labori en kuracistejo kaj
18