Page 19 - heleco-100
P. 19
prizorgi malsanulojn. Ulianov rifuzis aliĝi al la loka komitato kaj komencis kampanjon
kontraŭ ĝi inter la membroj de la rondoj en kiuj li partoprenis. Li preskaŭ ne atingis
sekvantojn. Kial Ulianov penis pravigi ĉi tiun rifuzon al tasko inspirita de la plej baza
homa sento? Li volis esti konsekvence fidela al la marksisma ideo. Li pensis ke tiu agado
estis pura kaj simpla filantropio kiu utilus nur kiel paliativo kaj pligravigus la
malbonon anstataŭ mildigi ĝin. Helpi la reĝimon venki la teruran plagon kontribuus al
ĝia firmiĝo, kiam ĝuste tiu katastrofo malkaŝis la mankon de antaŭvido de la cara Regist-
aro, ĝian nekapablon, kaj favorus la disvastigon de revoluciaj ideoj inter la kamparanoj.
Krome, laŭ li, revoluciulo, kiu rezignas sian taskon de militisto kaj komencas kunlabori
kun la subpremantoj de la popolo, nur malfortigas la vicojn de la armeo de la Revolucio
kaj pligrandigas la nombron de la servantoj de la reakcio.
Tiaj diskutoj, pri diversaj teoriaj aferoj, oftis poste dum lia vivo ĝis la Revolucio,
sed ne en Samara. Tie li sufiĉe enuiĝis kaj deziris vivi en pli vigla centro. La sek-
van aŭtunon li iris al Peterburgo por vivi novan vivon. Baldaŭ li kontaktis kun
membroj de marksisma rondo en la ĉefurbo. Estis dekduo da studentoj kiuj ren-
kontiĝis unufoje ĉiusemajne.
Por rajti praktiki sian profesion, Ulianov enskribiĝis kiel staĝanto por maljuna
juristo. Ekde la 3-a de septembro li jam estis disponebla por tiu laboro. Sed klien-
toj estis malabundaj, kio permesis al Ulianov dediĉi sian tempon al siaj revoluciaj
taskoj. Li komencis en la menciita rondo de studentoj, kie ilia aŭtoritato baldaŭ es-
tis agnoskata. Li komencis metante regulecon kaj ordon al la semajnaj kunvenoj.
Li interrilatis ankaŭ kun aliaj similaj grupoj kaj oni studadis malsamajn proble-
mojn de la ekonomia vivo sub la lumo de la marksisma teorio. La kono pri marksismo
far la membroj de tiuj grupoj estis ankoraŭ sufiĉe rudimenta. Multaj el ili estis legintaj
nur la unuan volumon de «La Kapitalo» kaj ne konis la Komunistan Manifeston.
En tiuj marksistaj medioj de Sankt-Peterburgo Lenino baldaŭ estis plen-enmetita
en priteoriaj debatoj kaj polemikoj kun aliaj marksistoj kaj alitipaj revoluciuloj. Li
atakis la ĝeneralan sistemon de la rusiaj marksistoj por trakti temojn, igi ilin sterilaj
kaj uzi siajn fortojn en sterila laboro. Li argumentis tiele: Nia tasko estas organizi
la rusian laboristan movadon. Kaj ni faras nenion tiucele. La intelektuloj daŭre
estas fremdaj al la laboristoj. Tiuj parolas lingvon kiun ili ne komprenas aŭ kiu
lasas ilin indiferentaj. Ni devas rakonti al ili pozitivajn aferojn kiuj interesas al
ili, ni devas trakti iliajn problemojn, subteni iliajn postulojn kaj samtempe inici
ilin en la marksisman sciencon.
Li mem devis antaŭe liberiĝi el la influo de la ne-marksistaj ideoj kiujn, dum lia jun-
aĝo, li ricevis el revoluciuloj kiaj Ĉerniŝevskj, Tkaĉëv, Neĉajev... Sed dum lia etapo
en Sankt-Peterburgo Ulianov jam sin sentis ortodoksa marksisto. Li defendadis la
celon de senklasa socio, kritikadis la superregantan sistemon kaj konsideris absolute
necesan la taskon je tutmonda transformigo. Li estis plen-konvinkita pri tio ke la batal-
ado de la subpremataj klasoj estas la motoro de la historio kaj ke la ideologia super-
strukturo: juro, filozofio, politiko, religio… kongruas kun la produktad-rilatoj de ĉiu
19