Page 20 - heleco-100
P. 20
konkreta historia epoko. Tamen li penis adapti la marksismon
al la rusa realaĵo: agrara socio kun malforta industrio.
Liaj unuaj verkoj de tiu Peterburga etapo disvastiĝis inter la
marksistaj rondoj de Rusio. Tial li jam estis iome konata kiam li
vizitis Moskvon fine de decembro 1893. Tie li interkonatiĝis kun
aliaj tiamaj relative famaj revoluciuloj kiaj Ĉernov.
Reveninte al Peterburgo, Ulianov reiris al sia laboro. Unue li
transloĝiĝis. Li forlasis la komfortan, sufiĉe multekostan ĉam-
bron, kiun li estis luinta en burĝa kvartalo, eble konsiderante
ke advokato, kiu devus akcepti klientojn estis devigita dece
loĝadi, kaj translokiĝis al pli modesta loko. Tamen li daŭre ne
havis klientojn. Fakte, li devis ofte peti monon al sia patrino
Viktoro Ĉernov por daŭre pluvivi. Lia jarfina vojaĝo al Moskvo kaj la kelk-
taga restado en tiu urbo estis pagita de lia patrino, kun kiu li
renkontiĝis tie en tiu okazo.
Sed, ŝajne, la ĉefa zorgo de nia Ulianov, kiu de tiam jam estis
alprenante la pseŭdonomon Lenin, estis, ne lia jura profesio sed
la revoluciaj taskoj, aŭ io kion li konsideris tiajn. Li klopodis
altiri laboristojn al la marksista rondo da intelektuloj en kiu li
membris. Laŭ lia plano, la laboristoj, taŭge instruitaj, devus
varbi simpatiantojn en la fabrikoj, inter siaj kunuloj, kaj sia-
vice formi rondojn, al kiuj la grupo sendus instruistojn. Lenino
mem foje plenumis ĉi tiun rolon kiel instruisto per prelegoj
ĉe malgrandaj sekretaj renkontiĝoj de laboristoj. Estas dubinde
ke la afero progresus tre rapide per ĉi tiu metodo, sed ĝi utilis por
altiri la atenton de la polico, kiu vigladis la marksistajn suspekt-
indulojn, inter ili Leninon.
Tiu tasko de marksisma instruado al laboristoj kaj ne lia advoka-
ta profesio akaparis la atenton kaj la tempon de Lenino laŭ-
longe de la jaro 1894. En liaj kunvenoj-prelegoj al la laboristoj,
li daŭre insistis pri ĉi tiu mesaĝo: Per ekonomia lukto vi neniam
Nadeĵda Krupskaja atingos seriozan plibonigon de via situacio. La esenca afero
estas la politika lukto. Vi devas subteni la politikan lukton!
Sed la agado de Ulianov ne estis limigita al tiu areo. Li klopo-
dis, samtempe, etendi sian influon en intelektulajn rondojn, es-
tabli kontakton kun aliaj kaŝaj grupoj, cele al estonta kuniĝo.
Tiel do, en februaro 1894 li decidis eniri en rilatojn kun la rondo
de la inĝeniero Klasson, iama grava marksisto en Perterburgo.
La kunveno, kiun Lenino ĉeestis, estis aranĝita ĉe la domo de
Klasson. Inter la reprezentantoj de ĉi ties grupo invititaj ĉeesti
la kunsidon estis unu knabino, Nadja Krúpskaja, al kiu Lenino
Georgij Pleĥanov
20