Page 21 - heleco-100
P. 21
edziĝos. Fakte, la sola utilo de tiu kunveno estis tio ke Ulianov ekkonis tiam tiun
inon. Nadeĵda Konstantinovna Krúpskaja, filino de modesta ŝtatoficisto, estis tiam
dudekses-jara. Ŝi loĝis kun sia patrino, kiu ricevadis modestan vidvin-pension, kaj
pergajnis sian vivon laborante kiel provizora oficistino en la Ĝenerala Direktorejo
de Ŝtataj Fervojoj. Dimanĉe ŝi instruadis per noktaj kursoj en laboristaj kvartaloj.
Ŝi revidis Ulianov-on hazarde en kelkaj postaj kaŝaj renkontiĝoj.
Renkontiĝoj, prelegoj, kaj polemikoj kun aliaj revoluciuloj, marksistaj aŭ ne, estis
la agado de Lenino dum la jaro 1894 en Sankt-Peterburgo. Ĝenerale, la biografioj
de Lenino eksplicas pri la teoria enhavo de ties polemikoj kun la figuroj de diversaj
politikaj doktrinoj pli malpli revoluciaj. Multaj el tiuj priteoriaj kontraŭfrontiĝoj estis
kiel ŝtormoj en te-taso. Ni detale priskribos nur tiujn kiuj estis vere transcendaj por la
klasbatalo. Krom tiuj polemikoj, same ne-transcendaj estis kelkaj elpaŝoj kiel la demar-
ŝoj por konstitui ampleksan marksistan organizaĵon surbaze de la kuniĝo kun aliaj gru-
petoj inter kiuj ekzistis egaj diferencoj tiel en la teorio kiel en la strategio.
Inter tiuj klopodoj por marksista unuiĝo, al kiuj Lenino, kompreneble, arde plen-
dediĉiĝis, estis la plano kontakti kun la elmigrintoj. Inter ĉi lastaj estis la grava
figuro de Pleĥanov, la nekontestebla majstro de rusiaj marksistoj de ĉiuj tendencoj, tiel
interne kiel ekstere de Rusujo. Okazis unu konferenco en kiu oni multe diskutis. La
provincanoj ne konsentis kun tiuj de la ĉefurbo. Interkonsento ne povis esti atingita
por sendi ununuran delegiton reprezentantan ĉiujn organizaĵojn eksterlanden. La Peter-
burgaj marksistoj nomumis Ulianov-on. Iu aktivulo el Vilno estis reprezentanto de la
grupoj en sia provinco. La aliaj simple sindetenis de voĉdonado al iu ajn.
Ulianov estis planinta ekveturi je la dua duono de marto. Ekde la 15-a de tiu
monato li havis la pasporton, kiun la guberniestro de Sankt-Peterburgo ne taksis
necese rifuzi al li, eĉ se li estis “viglenda suspektindulo”. Sed li malsaniĝis kaj
devis prokrasti sian vojaĝon dum unu monato kaj ne forlasis Rusion ĝis la sekva
25-a de aprilo. La guberniestro informis la policejon pri lia foriro. Oni avertis la
ĝendarmaron ĉe la landlimaj stacioj pri la neceso fari kiel eble plej ĝisfundan
ekzamenon de liaj valizoj je lia reveno.
La trajno kondukis lin al Svislando. Estis la unua fojo en lia vivo ke li vojaĝis
eksterlanden kaj estis la unua fojo ke li aŭdis lingvon kiu estis nekomprenebla por
li. Leginte kelkajn germanajn verkojn, li pensis, ke li konis la lingvon sufiĉe bone
por paroli, sed ĉi tie li rimarkis, ke li nenion komprenis. Sed plaĉas al li la
pejzaĝo; dum la tuta vojaĝo de Salzburg al Ĝenevo li ne povis forlasi la fenestron
de sia kupeo. “La naturo estas grandioza ĉi tie”, li skribis al sia patrino. La 8-an de
majo li renkontiĝis kun Pleĥanov, la “Papo de rusa socialdemokratio”. Ĉi tiu havis
longan pasintecon kiel propagandisto kaj revolucia teknikisto. Ulianov tiam sentis
la plej profundan admiron al Pleĥanov. Sed ĉi ties malproksima kaj solena sinteno
iome malvarmigis tiun senton. Male, li tuj estis tirita al Akselrod, alia ekzilita rusa
marksista profesoro. Ĉi tiu deklaris sin ĝoja. Pli sagaca ol Pleĥanov, li ŝajnas esti pli
rapide vidinta en la juna delegito de la Peterburgaj marksistoj la grandan estontan
21