Page 22 - heleco-100
P. 22
gvidanton. Tiutempe li limigis sin anonci, ke neniu ŝajnis al li pli kapabla ol
Ulianov por plenumi la projektitan taskon.
La projektita tasko, kiel dirite, estis la kuniĝo de la marksistaj rondoj ene kaj for de
Rusujo. Ambaŭ marksistaj profesoroj tute konsentis pri tiu plano konstitui rusian
marksistan partion. La organizita agento por la plenumado de tiu plano estus la t.
n. “Grupo por la Emancipiĝo de la Laboro” fondita de Pleĥanov kaj aliaj en 1883.
La sola aktivado de tiu rondo estis la eldonado, en Ĝenevo, de marksista literaturo
por ties distribuo en Rusujo, kie la polico sukcesis kapti preskaŭ ĉiujn sendaĵojn.
Oni interakordis ke la menciita “Grupo por la Emancipiĝo de la Laboro” entre-
prenus periodan eldonaĵon en Ĝenevo, subgvide de Akselrod. Ulianov ricevis la mision
varbi kunlaborantojn en Rusio, disdoni al ili la temojn de la artikoloj kaj sendi iliajn
skribaĵojn al Ĝenevo. Ankaŭ oni petis al li organizi, post kiam li revenos, mon-
helpon por la planita entrepreno. Al la ekzilitoj mankis mono kaj estis devigitaj turni
sin al la aktivuloj kaj simpatiantoj de la lando. Ulianov promesis fari ĉion eblan.
Oni ne scias kiamaniere li pensis solvi la problemon de la manko je mono de la rusaj
ekzilitoj. Li mem kutime estis sen groŝo en poŝo. Ĉio rilate al tiu vojaĝo eksterlanden
estis por li tre multekosta, kaj evidentas ke “financis” ĝin lia patrino. Li skribis al ŝi: “Mi
preterpasis mian buĝeton, kaj mi pensas ke mi ne povas elteni per miaj propraj mon-
rimedoj. Se eble, sendu al mi pliajn cent rublojn”. Pliajn... Tio sugestas, ke la patrino
jam estis sendinta monrimedojn al sia filo por permesi al li kompletigi la sumon, ver-
ŝajne tre modestan, kiun la marksista grupo donis al li, konfidinte al li tiun mision.
Lenino restis en Svislando dum proksimume unu monato. Poste li adresiĝis al Pa-
rizo, kie multaj rusaj elmigrintoj loĝis tiam. Plejparto el ili ne agnoskis la aŭtorita-
ton de la “Grupo por la Emancipiĝo de Laboro” kaj formis apartan organizon.
Ulianov povis renkontiĝi kun Paul Lafargue, la bofilo de Karl Marx. Poste li restis
alian monaton en Parizo. La etoso de Parizo eble ne instigis lin al intensa laboro; li
mem agnoskis ke li pasigis sian tempon vizitante la kuriozaĵojn de la ĉefurbo kaj
vagante tra la stratoj. Sed li plu restis kiel turisto; li reiris al Svisio kaj vojaĝis tra
la lando dum deko da tagoj kaj fine instaliĝis en termobana urbeto, en tre
komforta familia gastejo kie li povis ĝui agrablan restadon.
En la unuaj tagoj de aŭgusto li troviĝis en Berlino. Li loĝis en suburbo kaj deklaris
ĝoji pro lia restado en la germana ĉefurbo. Sed persistis la problemo de la lingvo, li
ankoraŭ ne komprenis la germanan prononcadon. En Berlino li revenis al laboro kaj
regule vizitadis la Reĝan Bibliotekon. Tiele li pasigis la tagon. Nokte li kutimis promeni
studante la kutimojn de la berlina loĝantaro kaj alkutimiĝante al la lingvo. Sed denove
mankis al li mono, kaj denove li sin turnis al sia patrino: “Kun granda teruro mi vidas
min denove en malfacilaĵoj pri mia financo: la plezuro aĉeti librojn estas tiel granda,
ke mi ne scias kien iras la mono. Mi estas devigata denove peti helpon: se eble sendu
al mi kvindek aŭ cent rublojn”. Kompreneble, li ricevis la petitan monon.
Alvenis la monato septembro. Ulianov estis eksterlande kvar monatojn kaj preparis
la revenon; la 7-an li alvenis al la rusa landlimo. Li kaŝe portis en sia valizo,
22