Page 23 - heleco-100
P. 23

grand-kvanton da pamfletoj kaj flugfolioj kiujn donis al li Pleĥanov kaj Akselrod. Lia

          pakaĵo estis zorge esplorita far la polico sed nenio suspektinda estis trovita. Li ne
          revenis rekte al Peterburgo sed haltis en Vilno kaj tie kunvenis kun la gvidantoj de la
          lokaj marksistaj rondoj, kiuj sin tenis disidente. Eksciinte la projekton de la Grupo por
          la Emancipiĝo de Laboro kaj ĉi ties planon por publikigo de gazeto, tiuj gvidantoj

          esprimis skeptikon: ili timis ke tio ne kongruus kun ilia taktikoj kaj lukto por la tujaj
          ekonomiaj interesoj de la laboristoj. Neniu el la argumentoj alvokitaj de Ulianov
          povis konvinki ilin.

          Nu, ŝajnas ke ĉi tie aperas vere transcenda intermarksista kontraŭdiro. La vilnaj marks-
          istoj pli atentis pri la tujaj ekonomiaj interesoj de la laboristoj. Lenino revis pri revolu-
          cio kiu renversu la sistemon. Jen la radiko aŭ unuaj signoj de la persista divido de la

          marksismaj fortoj. Ni vidos poste kiel konkretiĝos tiu kontraŭdiro per la polemiko
          inter menĉevistoj kaj bolŝevistoj, kaj eĉ nuntempe restas kiel ankoraŭ ne solvita la
          malakordo inter la komunistaj kaj la socialistaj aŭ socialdemokratiaj partioj.

          El Vilno Lenino translokiĝis al Moskvo, kie lia patrino senpacience atendis lin. La 29-an
          de septembro li revenis al Sankt-Peterburgo. Atendis lin lia ĉiutaga laboro, profesia kaj
          revolucia. La vintro alproksimiĝis; per kio li vivus? Li ne povis plu vivteni koste de sia
          patrino. Sed lia advokata profesio ne donis al li plian profiton ol antaŭe. La riĉa

          klientaro ne sin turnas al li. Al la laboristoj kiuj konsultis lin, li ŝarĝis per je pli ol
          modestaj tarifoj kaj foje li tute ne ŝarĝis ilin. Al li oni promesis postenon kiel kon-
          silanta advokato en iu komerca firmao, sed la nomumo ne venis. Iu kliento el Samara

          ankoraŭ ŝuldis al li monon. Estis la unuaj tagoj de oktobro kaj la rubloj, kiujn li anko-
          raŭ havis, rapide malaperis. Hejme li ne povis labori trankvile. Estis bruoj ĉi-hore.
          Li bezonis trovi alian domon, kaj tio malfacilis havante tre limigitan buĝeton. Li trovis
          alian loĝejon, sed liaj rimedoj estis preskaŭ tute elĉerpitaj. Kaj denove li turnas sin al

          sia patrino. Sinjorino Ulianov persone iris al Peterburgo, aranĝis aferojn, kaj ŝia filo
          estis liberigita de tujaj monaj zorgoj. De tiam li decidis trudi al si striktajn ŝparaĵojn.
          Sed problemoj pri lia ĉambro revenas. La espero pace labori rapide malaperis; lia ĉam-

          bro apudis, per tre maldika muro, alian tre bruan, kaj foje li devis forkuri de la balalajko
          de la najbaro. “Ĉu mi daŭros ankoraŭ unu monaton ĉi tie? Mi ankoraŭ ne scias. Mi
          vidos”. Li ne havis tempon  pripensi tion. Tri tagojn poste li estis arestita.

          Sed ekde lia reveno kaj la aresto Lenino ne estis neaktiva koncerne al la revolucia tas-
          ko. La sekvan tagon post lia reveno, la policisto komisiita por kontroli lin informis ke
          Ulianov estis posttagmeze de tiu tago en konstruaĵo tute loĝata de laboristoj. La sekvan

          tagon, la 1-an de oktobro, laŭ la sama fonto, li pasigis tri horojn en simila konstruaĵo
          en la Peterburga suburbo. La 2-an, la guberniestro de la ĉefurbo informis la polican
          departementon, ke nova propaganda broŝuro, titolita “Industria leĝaro en Rusio", ĵus
          estis metita en cirkuladon “kun la plej rekta apogo de la advokato Ulianov”.

          En tiu sama monato, lia marksista rondo kreskis kaj unuiĝis kun la grupo de aktivuloj,
          preskaŭ ĉiuj devenaj el Vilno, kiun antaŭ nelonge formis tre juna marksisto kiu, apenaŭ
          22-jara, jam estis dufoje enkarcerigita. Li uzis la pseŭdonimon Martov. Lia vera nomo


                                                             23
   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28