Page 24 - heleco-100
P. 24

estis Julio Zederbaum; Li estis tre inteligenta kaj instruita junulo. Li naskiĝis en mez-

      klasa juda familio. Tuj kiam li estis akceptita en la universitato, li estis forpelita pro
      lia partopreno en “kontraŭ-registaraj tumultoj”. Tiam li sin tute dediĉis al revolucia pro-
      pagando, varbado de membroj kaj formado de rondoj. Li reaperis en Sankt-Peterburgo
      post la plenumo de sia lasta prizon-puno kaj kontaktis kun la grupo de Ulianov. La grupo

      de Martov havis kelkajn teknikajn rimedojn: skribmaŝinojn, multobligilojn, inkojn... Kun-
      fandite kun la grupo de Lenino, oni povus organizi la eldonadon de propagandaj broŝu-
      roj kaj ties grandskalan disvastigon. Lenino tuj komprenis la avantaĝojn kiujn ĉi tiu

      propono promesis, kaj akceptis ĝin. Okazis asembleo en kiu partoprenis membroj de
      ambaŭ grupoj. Estis kvin inĝenieroj, kvin studentoj, du studentinoj, advokato (Ulianov),
      eks-studento (Martov), ŝtata oficistino (Krupskaja), kuracisto kaj akuŝistino. Nova orga-

      nizo estis kreita kun Centra Komitato de kvin membroj, inter ili Ulianov kaj Martov,
      por direkti la agadon. Redakcia sekcio subgvide de Ulianov dediĉiĝus al la eldonado
      de propagandaj flugfolioj kaj broŝuroj destine al la laboristoj de la ĉefurbo.

      La grupo iome propagandis kaj aktivadis okaze de iu labora konflikto en la ĉef-
      urbo. Sed la projekto kiun Lenino plej ambiciis estis eldoni sekretan gazeton, kie li povu
      polemiki kun la kontraŭuloj de la ortodoksa marksismo, tia kia li konceptis ĝin. Sed
      oni eĉ ne povis pensi pri tio konsiderante la kondiĉojn de la teknikaj elementoj de la

      grupo,  eĉ  kun  la  materialo  disponigita  de  Martov,  kies  graveco  kaj  kvalito  ne
      kongruis kun la esperoj, kiujn ĝi vekis en la grupo de Ulianov. Sed aliflanke, aperis la
      ebleco kunlabori kun la grupoj kiujn Lenino volis kontraŭbatali, eĉ ekster la marksisma

      medio, kiel la grupo de junaj popolistoj fondita en 1891. Oni serĉis manierojn venki
      la necedemon de ambaŭ flankoj, kaj la afero aspektis promesplena. Ulianov estis komisi-
      ita de siaj kamaradoj por interparoli kun la Popolistoj. Temis antaŭ ĉio pri kiel eble plej
      vaste disvastigi revoluciajn ideojn en laboristaj rondoj kaj finkonkeri tiujn elementojn

      de la laborista klaso kiuj estis ankoraŭ politike nematuraj. Kaj se por atingi tiun celon
      oni devus etendi la manon al kontraŭulo, kiu volonte akceptus ĝin, oni etendus, rest-
      ante vigla. La grava afero estis ke la Popolistoj havis veran presejon, perfekte bone

      ekipita dum li kaj liaj amikoj havis neniun kaj ne povis esperi akiri tian. La interkon-
      sento estis finita, ne nur koncerne la gazeton, ĉar la Popolistoj ankaŭ respondecis pri
      la presado de aliaj propagandaj tekstoj skribitaj fare de la membroj de la marksista grupo,

      komencante per manuskripto de Ulianov kiun oni prezentis al ili.
      La marksistoj Ulianov kaj Martov entuziasme entreprenis la preparadon de la unua nume-
      ro de la ĵurnalo. La 5a de decembro estis tutpreta la materialo. Nokte de la 8-a, Ulianov

      iris al la domo de Krupskaja por relegi la kopion de la teksto, kiun ŝi konservis kaj kiu
      estis portota al la presilo la sekvan tagon. Poste li iris dormi. Malfrue en la nokto oni
      frapis lian pordon: estis la polico. Kiel dirite, tuj post lia reveno Ulianov estis sub-
      metita al strikta polica viglado. Sed li ĉiam estis preta esti arestata en iu ajn momento.

      Antaŭvidante tiun eventualaĵon, li jam nomumis anstataŭanton, aŭ pli ĝuste, anstataŭ-
      antinon: Nadia Krupskaia. Aliaj membroj de la grupo estis arestitaj en la sama nokto.
      Martov, kiu volis daŭrigi la revolucian agadon, estis arestita monaton poste.


                                                         24
   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29