Page 25 - heleco-100
P. 25
Enkarcerigita la 9-an de decembro de 1896, Lenino baldaŭ alkutimiĝis al la situacio.
Li prepariĝis por tiu eventualaĵo kaj konis la vivkondiĉojn de la politikaj malliberuloj,
la manieron interkomuniki kun aliaj arestitoj kaj kun kamaradoj ekstere. Li multe
ekzercis en la uzo de konvencia lingvo, li lernis skribi leterojn per nevidebla inko
kaj eviti la vigladon de la prizonestroj. Li sukcesis komuniki la aferon al sia patrino,
kaj atendis la pridemandadon. En lia hejmo oni trovis nur du flugfoliojn, miksitaj kun
liaj paperoj. La 21-an oni pridemandis lin. La teksto de lia deklaro diras:
Mi nomiĝas Vladimir Illiĉ Uljanov. Mi ne konsideras min kulpa je aparteno al la social-
demokrata partio aŭ iu alia. Mi ne scias pri la ekzisto de iu kontraŭregistara partio. Mi
ne faris kontraŭregistaran propagandon inter la laboristoj. Pri la pruvoj de konvinko,
kiu estas prezentita al mi, mi devas klarigi ke la alvoko al la laboristoj kaj la raporto pri
striko troviĝis hazarde en mia domo. Mi prenis ilin por legi ĉe la domo de homo, kies no-
mon mi ne memoras. La fakturo prezentita al mi estis ellaborita de persono, kies nomon
mi ne volas mencii kaj kiu konfidis al mi la vendon de la menciitaj libroj... Al la demando,
kiun oni faris pri miaj rilatoj kun la studento Zaporojetz, mi respondas ke, ĝenerale
parolante, mi ne volas paroli pri miaj rilatoj, por ne kompromiti iun ajn.
Dum la dek-kvar monatoj kiujn li estis enkarcerigita, Lenino profitis por plani la el-
laboradon de gravaj politikaj verkoj: «Disvolviĝo de la kapitalismo en Rusio», «Kion
fari?»… Li volis profiti sian restadon en malliberejo por restarigi sian malboniĝantan
sanon. Nesufiĉa nutrado, rapida manĝado meze de la laboro, foje je nekonvenaj horoj,
kune kun la elĉerpiĝo, kiun li trudis al si senĉese, fine ruinigis lian stomakon. Monata
kuracado kaj ripozo en svisa vilaĝo faris al li multe bone, sed post lia reveno, lia mal-
sano plimalboniĝis. Oftaj dentodoloroj malhelpis lin dormi. Sendormeco, malbona dieto,
efikis kontraŭ lia nerva sistemo. Lia ega volforto permesis al li aspekti trankvila kaj
iomete moka. Tamen, Nadia Krupskaia ne estis trompita kaj rigardis maltrankvile
kiel ŝia Vladimiro videble maldikiĝadis.
25