Page 26 - heleco-100
P. 26
La regularo de la malliberejo permesis vizitojn nur de famili-
anoj aŭ fianĉino. Ulianov ne havis parencojn en Peterburgo;
estis necese, do, trovi por li “fianĉinon”. Krupskaja, kiu en la
sekreto de ŝia koro jam estis, proponis sin. Sed Lenino kon-
traŭis. Ne ĉar li rifuzis la projekton. Neŭtrala “fianĉino”, bone.
Sed, li diris, ne konvenas ke Nadezda tro engaĝiĝu. Iu student-
ino, amikino de Krupskaia, akceptis la rolon. Cetere, ankaŭ
Nadia estis arestita la 12-a de aŭgusto de tiu jaro 1896.
La sano de Vladimiro vekis gravan zorgon al lia patrino
kiam li ankoraŭ restis en malliberejo post ses monatoj. La en-
karceriĝo plue daŭris kaj estis ankoraŭ nekonate kiel iris
lia afero. Ŝi volis atingi por li almenaŭ provizoran liberecon,
kaj tiucele ŝi kuraĝe entreprenis demarŝo-kampanjon, kiel
ŝi estis farinta antaŭe por Aleksandro. Sed ŝiaj klopodoj do-
nis nenian rezulton.
La ministro ne konsideris la kazon de Ulianov kaj aliaj akuz-
itoj sufiĉe serioza por sendi ĝin al tribunalo. Li likvidis ĝin
per la administra vojo. Ili ĉiuj estis deportitaj por tri jaroj al
la regionoj de Orienta Siberio. La verdikto estis ricevita de
la Uljanov-familio kun ega trankvila suspiro; ili atendis pli
severan punon. Sed la patrino tre timis ke la restado en Si-
berio estus tro severa provo por lia Volodya; li ne eltenus
tion, ĉefe se li restus sola. Tial ŝi decidis akompani sian
filon en ties ekzilo. Tio estis, komence, preteksto por peti ke
li estu rajtigita memstare vojaĝi al sia celo, ekster la regula
konvojo de kaptitoj, kiu irus, etapo, post etapo eskortita de
taĉmento de ĝendarmoj. Tiu favoro estis koncedita. Ŝi atingis
ankaŭ, ĉiam surbaze de la nefirman sanon de ŝia filo, ke
la loko de lia ekzilo estu fiksata en regiono kie la klimato
estus relative milda kaj varmeta.
La 14-an de februaro de 1897, Ulianov estis liberigita. Li pas-
igis la tutan tagon kun sia patrino kaj du fratinoj. Krupskaia,
ankoraŭ malliberigita, ne estis tie. La patrino de Martov, kon-
damnita al sama puno, atingis por li, dank' al siaj personaj ri-
latoj, rajtigon resti tri tagojn en Peterburgo antaŭ la ekiro al
Siberio. Sinjorino Ulianov tuj faris similan peton al la po-
lica direktoro. Li, konsiderante ke tio, kio estis koncedita
al unu patrino, ne decas rifuzi al alia, ne kontraŭis tiu peton
kaj fine etendis la favoron al ĉiuj liberigitaj samtempe.
Lenino profitis tiun permeson por revidi siajn kamaradojn.
Oni organizis kunvenon, en kiu ĉeestis la “maljunuloj” ĵus
26