Page 27 - heleco-100
P. 27
liberigitaj el malliberejo kaj la “junuloj”, kiuj anstataŭis ilin dum sia aresto. Ili ne
interakordis. La “maljunuloj” riproĉis al la “junuloj” ke ili atentis ĉefe pri la defendo
de la ekonomiaj interesoj de la laborista klaso kaj disdegnis la politikan lukton. De
revoluciuloj ili iĝis “ekonomiistoj”, tio estas oportunistoj, pretaj perfidi la dogmojn de
la marksisma doktrino kaj, anstataŭ gvidi la laboristojn tra la vojo de batalo kontraŭ
la carismo kaj la kapitalismo, ili sin dediĉis al la organizado de ŝparkasoj kaj infan-
vartejoj. En unu momento, la diskutado iĝis tre akra kaj ili disiĝis tre malkonkorde.
Lenino konvinkis sian patrinon ke estus vere freneze ke ŝi iru kun li al Siberio je
ŝia aĝo, kaj ke lia sano ne inspiru al ŝi ajnan zorgon. Krome, tuj kiam Nadia estos
liberigita el malliberejo, kio verŝajne okazus baldaŭ poste, kaj ĉio igas pensi ke
ankaŭ ŝi estos ekzilita al Siberio, li edziĝos al ŝi kaj tiele li havus ŝin ĉe sia flanko
por la tempodaŭro de sia ekzilo.
Pasiginte kelkajn tagojn en Moskvo, kun sia familio, la 22-an de februaro li ekiris kaj
la 4-an de marto li alvenis en Krasnoiarsko, ĉefurbo de la provinco, al kiu li devis iri.
Kiam li prezentis sin al la policaj aŭtoritatoj de la urbo, ili tute ne sciis kion ili devus
fari kun li kaj kien sendi lin; ili petis de la ĝenerala guberniestro de la Irkutsk-regiono
ordonojn tiorilate. Dume alvenis la konvojo, el kiu liaj amikoj estis parto. Martov, kiu
estis inter ili, diras en siaj Notoj ke la oficiro komandanta la eskorton donis al siaj sol-
datoj striktajn ordonojn ne lasi la forportitojn alproksimiĝi al la fenestroj kiam la trajno
eniros en la stacion. Sed ili mallevis la fenestrojn kaj manpremis al Ulianov, kiu
restis proksime de sia kupeo. “La oficiro ekkriis furioze”, skribas Martov, “kaj la
ĝendarmoj kaptis Ulianov-on kaj trenis lin eksteren”. Tamen ili baldaŭ lasis lin.
La 22-an de aprilo, oni informis lin ke la vilaĝo Susenskoe, en la distrikto Minusinsk,
estis fiksita kiel lia loĝloko. Tiu nomo diris nenion al li. Oni informis lin: bonega klimato;
tiu regiono nomiĝas Siberia Italio. Proksime estas rivero por banado, arbaro por ĉasado
kaj proksimaj montoj, kiuj ebligos al vi praktiki montogrimpadon laŭvole. La realo ne
tute respondis al la vizio. Jen kiel li mem priskribis tiun lokon, post dumonata restado
tie: Ĝi estas granda vilaĝo de pluraj sufiĉe malpuraj kaj polvokovritaj stratoj... Ĝi estas
meze de la stepo, estas nek ĝardenoj nek verdaĵoj. La vilaĝo estas ĉirkaŭata de sterko,
ĉar ĉi tie oni ne uzas ĝin por sterki, sed simple oni ĵetas ĝin al la periferio de la vilaĝo,
kaj por eliri oni devas transiri certan areon da sterko... Aliflanke de la vilaĝo, versto kaj
duono for, troviĝas la “arbaro”: malgranda, tre malbona arbaro, kie oni amplekse dehakis
kaj kiu eĉ ne donas bonan ombron (kvankam estas multaj fragoj). La tajgo, kien mi
ankoraŭ ne iris, estas almenaŭ 30 aŭ 40 verstojn for. La montoj estas 50 verstojn for. Oni
povas vidi ilin nur de malproksime, kaj tio estas kiam ili ne estas kaŝitaj de nuboj.
Lenino alvenis ĉe Susenskoe la 8-an de majo. Li iris akompanata de du ĝendarmoj, kiuj
lasis lin subkontrole de maljuna emerita asistanto, kiu sola reprezentis la tutan vilaĝan
policon. Tiu viro registris lian alvenon kaj lasis lin libera organizi sian vivon laŭplaĉe.
Ulianov trovis loĝejon en la domo de unu el la plej riĉaj kamparanoj en la vilaĝo. La
domo konsistis el pluraj ĉambroj kaj estis sufiĉe komforta. Po ok rubloj monate Ulianov
ricevis ĉambron, manĝon kaj vestaĵ-lavadon. Ĝi estis sufiĉe multekosta sed Lenino
27