Page 28 - heleco-100
P. 28
akceptis: ok rubloj estis ĝuste la subvencio, kiun li ricevos de la Ŝtato kiel politika de-
portito. Cetere, lia financa situacio ne kaŭzus al li zorgojn. Antaŭ la foriro el Peter-
burgo li interkonsentis kun Struve kunlabori en la nova marksisma libro kiun ĉi tiu
planis eldoni, kaj estis promesitaj bone pagitaj tradukoj de eksterlandaj verkoj. Kaj
fine, estis lia patrino, kiu vivis nur por li kaj kiu estus seniginta sin de ĉio, por ke liaj
jaroj de ekzilo estu kiel eble malplej doloraj.
Li mendis el Moskvo kaj Sankt-Peterburgo la librojn kiujn li planis uzi por la laboro kiun
li volis fari en Siberio. Multaj libroj, kaj ankaŭ revuoj, kaj gazetoj. Li ne povas vivi sen
gazetoj, laŭ liaj propraj vortoj. Li aranĝis kun Struve ke ĉi tiu demetu kelkajn dekojn da
rubloj el liaj honoraroj por sendi al li librojn anstataŭ monon.
Sed unue li volis koni la regionon kaj ties loĝantojn. La elito de la vilaĝo, reprezentata
de la pastro kaj pluraj kulakoj, kiuj pasigas sian vivon ebriiĝante kaj kartludante, estis tuj
ekskludita el liaj rilatoj. Anstataŭe, multaj amikecoj estis kreitaj inter la mezaj kaj malriĉaj
kamparanoj. En la urbestra oficejo, kien li iradis por legi la gazetojn, li renkontis la
sekretarion, kiu faris al li demandojn pri politikaj aferoj. Suspektinda komence, Ulianov
fine establis korajn rilatojn kun li kaj povis gajni lin al siaj revoluciaj ideoj.
Li alvenis al Susenskoe printempe. Post la longaj monatoj en malliberejo, li sentis sin
ege bonstate. “Mi pasigas preskaŭ mian tutan tempon promenante”, li skribis al sia
patrino. Kaj li ne rapidis rekomenci sian laboron. Junio kaj julio estis belaj. En aŭgusto
la vetero malboniĝis. Senfina aŭtuna pluvo tenis lin enfermita hejme. Li reprenis siajn
librojn kaj komencis verki la artikolon kiun Struve petis por sia revuo. En septembro
li atingis permeson pasigi kelkajn tagojn en la vilaĝo Tesinskoe, 70 verstojn, kie loĝis
plejmulte el liaj kamaradoj. Martov ne estis inter ili. Oni sendis lin multe pli malproksi-
men, al Turuhansk, perdita angulo, kiu estis malfacile atingebla.
Kun la vintro proksimiĝanta, Ulianov timis la alvenon de la granda malvarmo kaj
haste profitis la lastajn sunbriljon. Li skribis al sia patrino: “Kiam ni havas bonan
aŭtunan tagon, kaj ili ne maloftas ĉi-jare, mi iras vagi tra la arbaro kaj la kampoj”.
Li ne kuraĝis konfesi, ke enuo komencas invadi lin kaj la sento esti izolita de la
mondo, apartigita de lia ĉiutaga agado.
Komence de oktobro li eksciis ke Nadia Krupskaia estis kondamnita al trijara ekzilo
kaj petis esti sendita al la regiono Minusinsk. Fakte ŝi, kiam ŝia verdikto estis diktita,
sendis jenan peton al la Justic-ministro: “Por edziĝi kun Vladimir Iljic Ulianov, kiu
nuntempe troviĝas en la vilaĝo Ĉuchenskoe, distrikto Minusinsk, provinco Jenisejo,
mi tre respekte petas, ke via ekscelenco fiksu la urbon kie mia koramiko loĝas kiel la
lokon de deportado”. Ŝia peto estis kontentigita. Meze de januaro ŝi preparis la vojaĝon.
Ŝia patrino ne rezigniĝis ke ŝia filino foriru sola kaj decidis akompani ŝin. Nadia unue iris
al Moskvo, al la domo de sia estonta bopatrino. Sinjorino Ulianov ame akceptis ŝin,
plenigis ŝin per provizoj kaj kukaĵoj, kaj ŝarĝis ŝin per kelkaj pakaĵoj por Vladimiro.
Krom la pakaĵoj, Nadia portis ankaŭ tutan bibliotekon por sia koramiko. Li estis petinta
al sia patrino: “Mi pensas, ke estas prefere ŝarĝi ŝin kiel eble plej multe... kaj sendu al
mi kiel eble plej multe da mono”. Lia buĝeto devis esti pligrandigita kiam li edziniĝis.
28