Page 29 - heleco-100
P. 29
Sed estis alia kialo. Ulianov havis egan esperon pri la pago de
la artikoloj kiujn li konsentis verki por la revuo de Struve. Sed
ĉi ties revuo ĵus estis malpermesita de la Registaro, kaj sekve
tiu enspezo-fonto estis nuligita. Nenecesas diri ke la patrino
sendis al la filo la monon kiun li bezonis kaj eble pli.
Nadia alvenis kun sia patrino en Susenskoe unu nokton en
majo. Ŝi rakontu pri tiu renkontiĝo, la unua post 30 monatoj
da disiĝo, kun sia fianĉo: “Vladimir Iljic estis ĉasante. Ni prenis
niajn pakaĵojn kaj eniris en la domon... Ĉiuj familianoj kaj
najbaroj venis por rigardi kaj pridemandi nin. Fine alvenis
Vladimir Iljic. De malproksime li vidis lumon en sia ĉambro.
La mastro eliris renkonte al li kaj anoncis ke iu deportito eniris,
ebriulo, en liaj ĉambroj kaj traserĉis liajn librojn. Vladimiro
rapide aliris al la domo. En tiu momento mi aperis sur la sojlo.
Ni longe babilis tiun nokton”. Ili rigardis unu la alian. Nadia
estis tre maldika kaj pala. Koncerne al li, la knabino kons-
tatis ke li “havis absolute bonegan aspekton”. Lenino aranĝis
kun la mastro ke Nadia kaj ŝia patrino loĝu en la ĉambro apud
la lia, kaj aktive zorgis pri la geedziĝaj preparoj.
Antaŭ ol foriri de Peterburgo, Nadia sendis al sia fianĉo la
libron de Sidney kaj Beatrice Webb “Teorio kaj Praktiko de la
Sindikatismo”, kies traduko en la rusan estis komisiita de
Struve. Lenino rigardis la volumon kaj opiniis ke estus prefere
lasi la taskon ĝis la alveno de sia fianĉino. Ĉar la laboro devus
esti finita la 15-an de aŭgusto kaj jam estis la monato majo,
ili decidis serioze kaj senprokraste dediĉiĝi al ĝi. Ulianov de-
nove atingis kvazaŭ rekordon. La 15-an de julio li anoncis al
sia fratino Ana: “Nadia kaj mi jam poluras la tekston. Mi estas
laca: preskaŭ mil paĝoj inter ni ambaŭ. Sed la laboro estis inte-
resa ĉar la libro estas tre serioza”. Dume, ilia geedziĝo estis
festita la 10-an de julio. Ili pasigis la mielmonaton donante la
fintuŝojn al la traduko, kaj ĝuste la 15-an de aŭgusto, la pakaĵo
enhavanta la manuskripton estis liverita al la poŝto.
Ulianov decidis pasigi la kristnaskajn feriojn de tiu jaro en
Minusinsk, ĉe la hejmo de kelkaj deportitaj amikoj. La aŭtorita-
toj konsentis. Ĝenerale, la lokaj aŭtoritatoj ŝajne havis multajn
konsiderojn por li dum lia ekzilo. Diras iama policisto de Minu-
sinsk en siaj Memoroj: “Li sciis kiel, inspiri respekton per sia
kondutmaniero, kiu estis kaj simpla kaj digna, libera je ajna
servileco”. Nokte, la grupo kunvenis ĉirkaŭ la tablo kaj okupiĝis
pri senfinaj diskutoj. Sed estis ankaŭ kantado. En la lasta tago
29