Page 30 - heleco-100
P. 30
de la jaro ili ĝoje manĝadis kaj tostis. “Ni trinkis je la sano de la forestantaj patrinoj”,
poste skribis Volodja al sia patrino. “Tiu tosto estis ricevita kun aparta fervoro”. Eble
li mem proponis ĝin.
Reveninte al Susenskoe, Lenino rekomencis sian normalan vivon. Vivo kiu, laŭ la
Memoroj de lia edzino, estis perfekte ordigita en ĉiuj malgrandaj detaloj. La mateno
kaj parto de la posttagmezo estis dediĉitaj al laboro pri lia libro (Disvolviĝo de la kapital-
ismo en Rusio). Poste li promenadis kun Nadia. Dume, hejme, la patrino Krupskaja estis
okupita pri hejmaj taskoj. Ili estis transloĝiĝintaj. “Ĉar en nia gastdomo”, diras Nadia,
“la kamparanoj preskaŭ ĉiam estis ebriaj kaj estis senĉesa agitado, ni transloĝiĝis
kaj luis duonan pavilonon kaj ĝardenon kontraŭ kvar rubloj. De tiam komenciĝis la
familia vivo. En la ĝardeno ni plantis ĉiajn legomojn”.
La vesperoj estis dediĉitaj al legado. “Vladimiro Iljic ĝenerale legadis verkojn de
filozofio: Hegel, Kant, la francaj materialistoj, kaj kiam li estis tre laca, Puskin,
Lermontov kaj Nekrasov”. Dimanĉe Ulianov faradis jurajn konsultojn. Li ne rajtis, kiel
politika deportito, praktiki sian profesion kiel advokato, sed li atingis grandan famon
inter la kamparanoj, post kiam li helpis al unu el ili, dungita en la orminejoj, gajni kazon,
kiun liaj dungantoj malfermis kontraŭ li. Sed oni devis agadi singarde. Iu plendanto,
kies skribo, tro bone redaktita, vekis la suspektojn de la juĝistoj, kiam oni devigis
lin diri kiu estis la aŭtoro, finis konfesi, ke “nia Vladimir Iljic Ulianov” bonvolis fari
tion. La tribunalo konsideris ĉi tion sufiĉe por sentenci kontraŭ tiu kamparano.
Tiele pasis la vintro. La 7-an de marto Nadia skribis al Maria Ulianov: “La printempo
jam estas en la aero. La frosta rivero estas senĉese kovrita de akvo; la paseroj faras infe-
ran pelmelon en la blankaj salikoj; la bovoj muĝas sur la stratoj, kaj sub la forno de
la posedantino la kokido faras tiom da bruo ĉiumatene ke ĝi vekas ĉiujn. La vojoj estas
ŝlimecaj. Volodja pli kaj pli ofte parolas pri sia fusilo kaj siaj ĉasbotoj, kaj panjo kaj
mi jam parolas pri plantado de floroj”. La korespondado oftis kun la familianoj; ekde
la alveno de Nadezda estis ĉefe ŝi kiu korespondadis kun la patrino de Lenino, sed
ofte la aferoj de la leteroj, neeviteble, estis triviala priskribo de okazaĵoj en loko
kie okazis preskaŭ nenio interesa.
La sekvinta somero estis la lasta, kiun Ulianov devis pasigi en Susenskoe. En
januaro de 1900 lia ekzilo finiĝos. Dum la tiuj monatoj li preparis sian foriron,
faris planojn kaj spuris la vojojn de sia estonteco. Li ne volis komenci novajn
laborojn. “Ĝenerale, mi nun malmulte laboras”, li skribis al Ana la 29-an de
majo, “kaj mi sentas eĉ ne la plej etan deziron skribi”.
Sed neatendita evento igis lin denove preni sian plumon. En libro sendita de lia frat-
ino li trovis, skribitan inter la linioj per sekreta inko, tekston titolitan “Kredo”. Ĝi
temis pri la ega interna transformiĝo, kiun la marksismo ĵus spertis laŭ la intensiĝo
de la ekonomia lukto. Ekskluziva, netolerema marksismo, diris tiu teksto, nun ce-
dos lokon al demokrata marksismo. Anstataŭ persisti en siaj provoj batali por atin-
gi potencon, ĝi dediĉiĝos al la transformado de la ekzistanta socio kun demokrata
spirito. Lenino ektremis pro indigno legante ĉi tiun tekston. Li vidis en ĝi ian
30