Page 31 - heleco-100
P. 31
manifeston lanĉitan de la ekonomiistaj marksistoj, kies agadon li ne ĉesis stigmatizi
de kiam li eliris la malliberejon. Li decidis respondi per kolektiva protesto de ĉiuj
deportitaj socialdemokratoj. En la projekto, kiun li skribis, li submetis la tezon de
la Kredo al senkompata kritiko. La politika kaj ekonomia batalado de la proletaro
–diris Ulianov– formas nedisigendan tuton. La fundamenta tasko de la partio de-
vas senĉese esti la konkero de la politika potenco por transformadi la burĝan so-
cion en socialisman sistemon. La partio ne povas, sub neniu preteksto, cedi la
gvidadon de la politika lukto al la burĝaro. En tiuj inter-kontraŭantaj pozicioj oni
povas konstati la konkretiĝon de la granda kontraŭdiro, ankoraŭ ekzistanta, inter
la socialdemokrataj kaj la komunistaj organizaĵoj.
Dek kvin ekzilitoj en tiu regiono respondis lian alvokon kaj subskribis tiun pro-
teston. Kun tiu lia kaj tiu de lia edzino estis dek sep subskriboj. Plurfoje kopiita, ĝi
estis sendita al aliaj deportitoj kiuj, pro loĝado en aliaj regionoj, ne povis ĉeesti la
kunvenon. Martov estis inter ĉi-lastaj. Li deklaris sin en plena konsento kun
Ulianov kaj sendis kopion de la protesto al Potresov, kiu, post esti arestita ĉe la
fino de 1896, interrilatis kun ili en la ekzilo. Ankaŭ ĉi lasta anoncis sian apogon.
Tiele, de regiono al regiono, tra la senfina amplekso de la Siberia teritorio, etend-
iĝis la “mesaĝo de la dek sep” verkita de Ulianov.
Nadia priskribis tiun periodon tiele: “Kiam ni alproksimiĝis al la fino de tiu ĉi ekzil-
periodo, Vladimir Iljic dediĉis pli kaj pli da atento al sia estonta laboro. Novaĵoj el
Rusujo estis tre malabundaj. La Ekonomiismo kreskis kaj fariĝis pli forta. Ekzistis
neniu partio kaj neniu skriba gazetaro por iu ajn praktika celo. La plano kunordigi
propagandan agadon pere de la Bund (juda laborista organizo) fiaskis, dume ne plu
eblis limigi nin al verkado de popolaj broŝuroj sen esprimi nin pri la fundamentaj
aferoj de nia laboro. La plej kompleta disigo regis en nia tasko; la daŭraj arestoj
rompadis ĉiun kontinuecon”.
Lenino vivis la lastajn semajnojn de sia ekzilo en stato de febra agitado. Laŭ lia
edzino, li perdis dormo-kapablon kaj komencis ege maldikiĝi. La tago de liberigo
finfine alvenis: la 29-an de januaro de 1900. Ĉio estis preta por foriro. Sekvan tagon ili
forlasis Susenskoe kun sia edzino kaj bopatrino. Ili direktiĝis al Krasnojarsko, kaj
el tie ili prenis la transsiberian fervojon por translokiĝi al Ufa, kie Krupskaja
devis plenumi la ceteron el ŝia puno de interna ekzilo.
Dum tiu periodo de pli ol unu jaro kiam Nadia restis en Ufa, oni permesis al Lenino
viziti ŝin unufoje kiam ŝi malsaniĝis. Sed tiam li jam estis plenenmetita en tiu lukto
por kiu li pensis estis naskiĝinta: la revolucio por la starigo de senklasa socio. Ni
vidos per la sekva ĉapitro lian penadon por la organizado de socialdemokratia partio
en Rusujo, ĉiam kun la polico postiranta ĉe liaj kalkanoj. Fakte, kiam finiĝis la ekzilo
de Nadia, en marto de 1901, li jam troviĝis eksterlande. Vane serĉinte Leninon en
Prago, kie li ŝajnigis vivi por erarigi la policon, ŝi fine renkontis lin en Munkeno.
La tiama agado de Lenino povus ŝajni erarvagado, batado al aero, tamen li estis
entrepenante ion kio signos la karakteron de tiu komenciĝanta 20 jarcento.
31