Page 32 - heleco-100
P. 32
Post trijara deviga senagado, kiun li profitis por plani siajn estontajn agojn, Vladimir
Ulianov, tiam tridekjaraĝa, revenis al la revolucia lukto. Dum lia ekzilo en Siberio, la
agado de la revoluciuloj ne ĉesis en Rusio. Ili publikigis manifeston por anonci la nask-
iĝon de la Rusia Socialdemokrata Partio; estis elektita Centra Komitato, kies membroj
preskaŭ tuj poste estis arestitaj. Do, mankis gvidantoj. Lenino alprenis tiun taskon;
tia estis lia profunda konvinko.
Sed por plenumi tiun mision necesis ke la konfuzita kaj diversa amaso da aktivistoj
konsciu pri la neceso de centralizita organizo kun firma gvidado. La laborista mobiliz-
ado, kiu estis okazinta en la Rusia Imperio dum la lasta jardeko de la 19-a jarcento, su-
gestis, ke la laborista klaso vekiĝas kaj prepariĝas por la revolucia batalo kontraŭ la
carismo. Krome, la junularo en lernejoj kaj liberalaj rondoj estis altirita al socialde-
mokratio. La marksismo iĝis pli kaj pli laŭmoda. Amasoj da junaj intelektuloj, kun
pli da bona volo ol spirito je disciplino kaj revolucia sperto, eniris en marksismajn
rondojn. Ĉiu el tiuj grupoj havis siajn proprajn specifaĵojn, tial, estis necese ko-
menci venkante la partikularaĵon de la provincaj grupoj.
Plejmulte el la novaj marksistoj estis tre influitaj de la verkoj de la “laŭleĝaj” marksistoj,
la solaj disponeblaj, kiuj rekomendis la konkeron de tujaj ekonomiaj avantaĝoj anstataŭ
politika batalo por revoluciaj celoj. Laŭ la “ekonomiistoj”, la laborista klaso ne bezonis
politikan partion por plibonigi sian situacion kaj por tio sufiĉis profesiaj organizaĵoj,
kiel ekzemple interhelpaj kasoj, kooperativoj, socialhelpaj institucioj ktp.
Dum la ekziljaroj de Ulianov, la “ekonomiistoj” potenciĝis. Ili havis gazeton, kiu perme-
sis al ili konsiderinde etendi la sferon de ilia influo. Lenin vidis ilin kiel la ĉefajn
malamikojn de la socialismo, kaj oni devus batali kontraŭ ili per identa armilo: gazeto.
Li devis ĝin havi ĉiakoste. Lia decido estis organizi gazeton por alparoli al ĉiuj ru-
siaj socialdemokratojn, instigante ilin kuniĝi en fortan, unuiĝintan partion kaj
forigi la influon de la “ekonomiistoj”.
32