Page 33 - heleco-100
P. 33
Sed li komprenis ke tio ne eblis en Rusio, kie estis risko esti malkovrita de la polico. La
tasko devus esti realigata eksterlande, kaj kaŝe sendi la presitajn numerojn. Ĉi tio signi-
fis konstantan loĝadon fremdlande, kion li tute ne hezitis fari; li volis ekagi kiel eble
plej baldaŭ. Sed unue li devis establi kontaktojn en la ĉefaj urboj de la Imperio, trovi
korespondantojn, varbi agentojn kiuj zorgus pri la distribuado de la gazeto, kaj trovi
la necesajn financojn por komenci la taskon. Kaj atingi la kunlaboron de Pleĥanov kaj lia
grupo, kiu povus doni al la gazeto la necesan aŭtoritaton. Por fari ĉi tiun demarŝon,
Lenino kunlaboris kun siaj du kamaradoj, Martov kaj Potresov, ĵus liberigitaj.
Li translokiĝis al Moskvo; lia patrino atendis lin tie; li devis loĝi kaŝita en la domo de
sia bofrato, ĉar la eniro en tiun urbon estis malpermesita al li. Poste li iris al Sankt-
Peterburgo por interkonsiliĝi kun la senditino de la Grupo por la Emancipiĝo de la
Laboro, Vera Zasuliĉ, kiu alportis al li la jesan respondon de Pleĥanov kaj la sub-
tenon de granda nombro da lokaj organizoj.
Ĉar li ne rajtis loĝi en kelkaj grandaj urboj de la Imperio, inter ili Ufa, kie lia edzino
restis dum la cetero de ŝia ekzilperiodo, Ulianov ekloĝis en Pskovo, malnova kaj
malgranda urbo proksime de Peterburgo. De tie li povis kontakti kun la ĉefurbo.
Potresov, kiu loĝis tie, okupiĝis pri tio. Martov, loĝanta en Poltavo ekde sia reveno el
Siberio, okupiĝis pri la “prilaborado” de la centra regiono.
En Pskov, Lenino tuj estis metita sub la kontrolo de la loka polico kaj deklaris al la aŭto-
ritatoj sian intencon rekomenci sian juran profesion. Por prezentiĝi antaŭ Pleĥanov kaj
anonci ke li havas mandaton de ĉiuj socialdemokrataj grupoj en Rusio, li kunvokis kon-
ferencon en Pskov, en kiu partoprenis ankaŭ perantoj de la laŭleĝa marksismo. Li pre-
zentis sian planon krei politikan gazeton kaj sciencan marksisman revuon eksterlande.
Ulianov, Martov kaj Potresov ricevis la mision kontakti kun Pleĥanov kaj ĉi ties grupo,
kaj atingi interkonsenton kun li por komenci la eldonadon de la gazeto kaj la revuo.
Lenino volis revidi sian patrinon kaj edzinon antaŭ la “granda vojaĝo”. Por vojaĝi “laŭ-
leĝe”, li petis de la guberniestro de Pskova provinco pasporton por forlasi Rusion. La
lokaj aŭtoritatoj senĝene liveris la menditan dokumenton de ĉi tiu “suspektato”, kiu
estis objekto de zorgema gvatado de la polica departemento, kiu starigis unu el siaj
plej bonaj “ĉashundoj en Pskov.
Li iris al la stacidomo, akompanata de Martov. Atendis lin Struve en Sankt-Peterburgo, kiu
devis doni al li iom da mono. Li interparolis kun estontaj agentoj de lia gazeto, vizitis
kelkajn redaktorojn kaj revuoredaktistojn, kiuj povus esti uzataj se necese... Martov
planis pasigi kelkajn tagojn kun sia familio, kiu loĝis ĉe la periferio de la ĉefurbo.
Por erarigi la policon, kiuj sekvis ilin, ambaŭ kunuloj prenis la trajnon nokte kaj eliris
la sekvan matenon el Carskoe-Selo, kie ili prenis la tramon, kiu kondukis ilin al Peter-
burgo. Post tie, ambaŭ vojaĝantoj sekvis sian apartan vojon.
Ulianov estis konvinkita, ke li tiel sukcesis eviti la gvatadon de la polico. Sed post
la tranoktado ĉe la domo de la patrino de kamarado, li estis arestita kaj kondukita al
la policejo. Oni deprenis la monon kiun li portis kaj li estis pridemandita. Liaj klarigoj
estis konsideritaj kredindaj kaj li estis liberigita post dek tagoj. Eskortita de du polic-
anoj li povis preni la trajnon al Podolsk. Je la alveno, liaj gardistoj metis lin sub-
kontrolen de la loka polica estro. Ĉi tiu lasis lin libere fari kion ajn li volus, sed
retenis lian pasporton. Aŭdace, Lenino citis artikolojn de la Imperia Kodo malpermes-
33