Page 34 - heleco-100
P. 34
antaj la forkapton de civilstatusaj dokumentoj, sed kiuj reale ne rilatis al lia persona
kazo, kaj minacis plendon al la superaj niveloj pro “misuzo de potenco”. Lia seka
kaj aŭtoritatema teniĝo tiel impresis la Podolskan policanon, ke ĉi tiu preskaŭ kun
senkulpigoj ordonis redoni al li la pasporton.
Lia patrino ekloĝis, kun sia plejaĝa filino, en tiu eta urbo proksime al Moskvo. Ŝi estis
tre feliĉa scii ke ŝia Volodja finfine revenis al normala vivo. Ŝi deziris vidi lin instalita
en iu paca angulo de la provinco, libera je materiaj zorgoj. Sed ŝia filo rakontis al ŝi
ke li iros eksterlanden por multaj jaroj, eble por ĉiam... La patrino ne protestis, ŝi bone
sciis ke la volo de sia filo estis firma. Kune kun sia patrino kaj fratino Ana, Lenino
iris al Ufa, kie lia edzino langvoris. Ili interakordis ke kiam ŝi estos liberigita,
Nadia aliros al sia edzo eksterlanden.
Ulianov alvenis al Zuriko komence de aŭgusto. Akselrod akceptis lin afable sed estis
evitema pri la temo de la gazeto. Pleĥanov loĝis proksime de Ĝenevo kun sia edzino kaj
du filinoj. Lia humoro ne estis bona. La aferoj ne iris, en la elmigrado, kiel li volis. La
Kongreso de la Unio de Rusiaj Socialdemokratoj Eksterlandaj, okazinta en aprilo, finiĝis
per disiĝo. La “ekonomiistoj” havis plimulton da voĉoj, kaj Pleĥanov, kies aŭtoritato estis
ignorata, deklaris la retiriĝon de lia grupo el la Unio. La alveno de la “marksistoj el la
interno” kun la projekto eldoni ĵurnalon sub ilia gvido tre konvenis al li: Li povos
“pafi ruĝajn obusojn” kontraŭ siaj malamikoj: la ekonomiistoj, la laŭleĝaj marksistoj,
la bernŝtejnanoj, la kaŭckistoj...
Sed necesis ke Pleĥanov estu la absoluta mastro de la ĵurnalo kaj gvidu ĝin laŭplaĉe.
Ulianov transdonis al li la projekton verkitan nome de la estonta redakcio de la ĵurnalo
aprobita en la Pskova konferenco. Pleĥanov estis profunde ofendita: tiuj novuloj volis
agi propravole! Antaŭ ol kolektive decidi nome de eldonaĵo ankoraŭ ne ekzistanta,
ili devintus atingi interkonsenton kun li, kies kunlaboron ili venis peti, anstataŭ meti
lin antaŭ faritaĵo. Ulianov estis profunde elrevigita. Li sentis pli ol admiron por Pleĥanov.
Kaj jen li troviĝis en marĉandado kaj disputo kun tiu. Nu, lia decido estis firma. Li
estis decidinta mem alpreni la direkton de la planita gazeto, lasante flanken ajnajn
sentimentalajn konsiderojn. Li rezervis honorlokon por la “olduloj” en la Gvida Komitato,
kaj iliaj artikoloj estus akceptitaj, sed, fakte, Ulianov mastrus la eldonaĵon. Kaj por plue
forigi ĝin el la influo de Pleĥanov, li planis publikigi ĝin, ne en Ĝenevo, sub ties kontro-
lo, sed en Germanio, kie li ekloĝus kun siaj helpantoj: Martov kaj Petresov, kaj de kie li
tenus korespondadon kun Svislando... Kiel igi ke Pleĥanov englutu tion?
Lenino konservis doloran impreson de sia unua renkontiĝo kun Pleĥanov. Li vidis en
sia “idolo” difektojn, kies malkovro dolorigis lin. Falsa, kolerema, netolerema: jen kia li
vidis Pleĥanov-on. Li devis agnoski en ĉiuj vortoj de Pleĥanov tre klaran emon ekzerci
preskaŭ diktatoran povon en la estonta redakcio. Pleĥanov ne volis “prezenti sian manon”
al la laŭleĝaj marksistoj, kvankam ili estis invititaj al la Pskova konferenco; li rifuzis
ajnan akomodiĝon kun la “ekonomiistoj”; Li ne volis polemikojn inter kunlaborantoj
en la artikoloj de la ĵurnalo, male al la opinio de Ulianov, kiu pensis ke tiu interŝanĝo
de opinioj antaŭ la legantoj povus faciligi la solvon de certaj malakordoj.
Ili disiĝis preskaŭ kiel kontraŭuloj. Sed vespere, dum promeno en arbaro, Pleĥanov estis
pli akordiĝema. Post multe da interparolado kaj multe da diskutado, li finis amike meti
la manon sur la ŝultron de Ulianov: “Fine, sinjoroj (laŭlitere), mi ne prezentas ultimaton.
34