Page 35 - heleco-100
P. 35
Ĉio ĉi estos ekzamenata en la Kongreso kaj komuna decido estos prenata per inter-
konsento”. Lenino estis konfuzita. Pri kiu “Kongreso” parolis Pleĥanov? Rezultis
ke temis pri kunveno de kvin membroj entute: Pleĥanov, Vera Zasuliĉ, Akselrod,
Ulianov kaj Potresov. Martov ankoraŭ ne estis forlasinte Rusion. La unua kunsido
okazis en Vezenas, en la gastejo, kie loĝis Ulianov kaj Potresov.
Ili komencis legante la redakcian deklaron verkitan de Ulianov. Pleĥanov aŭskultis ĝin
silente kaj limiĝis diri malvarme, per sarkasma tono, ke “evidente, se estus li, kiu devus
skribi tiaspecan deklaron, li ne farus tion tiele”. Ulianov restis ofendita. Post kiam la
kunsido finiĝis, ili ĉiuj akompanis Pleĥanovo-n al la loko kie li devis preni la boaton por
reveni hejmen. Dum la irado, nova konflikto. Pleĥanov rifuzis la kunlaboron de social-
demokratoj kiaj Struve kaj Kautsky kun kiuj li havis politikajn malakordojn sed de
kiuj la teamo de Ulianov petis kunlaboron.
La sekvan tagon ili renkontiĝis ĉe la domo de Pleĥanov. Seka kaj solena, li anoncis, ke,
konsiderante la nekongruajn opiniojn, inter Ulianov kaj ĉi ties grupo unuflanke, kaj
li aliflanke, li ne konsideris eble partopreni en la Gvida Komitato de la ĵurnalo, kvankam
li konsentis partopreni kiel simpla kunlaboranto. Tio estis artifiko de premo en tiu cedo-
malcedo kiun ambaŭ partioj havis. Pleĥanov, ĝuante la efikon de sia deklaro, ŝajnis mal-
pli rigida. “Nu, supozante ke ni marŝos kune, kiel ni voĉdonus? Kiom da voĉdonoj estus?
—Nu... ses, ĉar ni estos ses— Ĉu ses? Tio ne estas tre glate... ”. Vera Zasuliĉ proponas, ke
Pleĥanov havu du voĉojn. Pleĥanov venkas; ĝuste tion li bezonis. La tono tuj ŝanĝiĝas.
Sekve li komencas disdoni la taskojn kaj rubrikojn kaj lia voĉo alprenas diktatoran
akcenton kiu ne toleras ian diskuton. Ulianov kaj Potresov ekkomprenas ke li trompis ilin.
Koleregaj, ambaŭ poste pridiskutis la situacion ĝis malfrue en la nokto. Pleĥanov estis
finita por ili. Pli bone estus forlasi ĉion kaj reveni al Rusio. Ili neniam akceptus esti
simplaj peonoj en la manoj de “tiu viro”. Oni interkonsentis ke matene ili informos
Pleĥanov-on pri la rompo de la intertraktado... Adiaŭ, Ĝenevo! Tion oni decidis.
Sed sekvintmatene ili sin pridemandis ĉu ili vere rajtus rezigni la mision konfiditan al
ili? Ĉu ne preferindas iome cedi? Tio estas neeviteble! Oni cedos pri aferoj de formo,
poste, oni vidos... Pluis la cedo-malcedo. Ili revenis al la domo de Pleĥanov. Li diskrete
gustumis sian venkon kaj ne metis obstaklojn por ke la teknikaj servoj de la redakcio
estu en Munkeno. Lenino tuj iris tien, post interkonsiliĝo kun la elmigrinto Stelklov, al-
veninta el Parizo, kiu akceptis esti la ĉefa liga agento de la ĵurnalo en Francio.
Ulianov ekloĝis en Munkeno en tre eta ĉambro en la domo de la posedanto de bierejo. Li
reduktis sian meblaron al la plej strikte esenca, kaj nutriĝis ĉefe per pano kaj teo. Tag-
meze li manĝadis ĉe la domo de germana virino kiu servadis al li nur almanĝaĵojn. Li
malsaniĝis tuj post lia alveno; forta gripo devigis lin resti en lia ĉambro dum la tuta unua
duono de septembro. Sed per letero al sia patrino la 22-an de tiu monato li anoncis sian
resaniĝon. Li ankaŭ diris al ŝi “Mi atendas la skatolojn kaj la monon”. La skatoloj estis
liaj libroj, kiuj sekvis lin ĉie, de Sankt-Peterburgo ĝis Siberio, de Siberio ĝis Pskovo,
de Pskovo ĝis eksterlando. Li ĉiam kaj ĉie bezonas ilian silentan kaj fidelan ĉeeston.
Pri la mono... la rubloj alportitaj el Rusujo estis rapide elspezitaj por antaŭpagoj al la
presejo, aĉeto de papero, diversaj elspezoj. Sed oni devis pluvivi. Tiam ekestas,
denove, la alvoko al la “kara patrineto”.
35