Page 36 - heleco-100
P. 36
Dum la sekvintaj semajnoj Lenino agadis tre intense. Liaj asistantoj
estis nur Potresov kaj iu knabino, Ina Smidovitĉ, kiu estis trudita al
li de Pleĥanov kiel “redakcia secretariino” kaj pri kiu li iomete malfidis.
Krom la ĵurnalo, li ankaŭ devis zorgi pri la preparado de la revuo. Li
devis kunigi ĉiujn kunlaboraĵojn de aŭtoroj kiuj estis dise tra Eŭropo.
Oni devis poste komuniki ĉion al la membroj de la Gvida Komitato
loĝantaj en Ĝenevo. Kaj post ĉi ties aprobo, transsendi ĉion al la
presilo. La revuo estis presita en Stutgarto, la gazeto en Leipcigo kaj
Ulianov estis en Munkeno. Tio postulis oftajn vojaĝojn, kiuj okupis
plejparton el lia tempo. Li parolis pri tio, iom-kaŝe, per letero al sia
patrino: “Mi senracie promenas tra fremda lando; mi esperas ĉesigi
ĉi tiun malordon kaj eklabori serioze”. Tio verŝajne signifis ke li
emis komenci la verkadon de la libro (Kion fari?), pri kiu li
meditadis ekde la fino de la ekzilo kaj kiun li ne povis komenci.
Fine, la 24-an de decembro aperis la unua numero de Iskra (Fajrero).
Tia estis la titolo elektita por la nova ĵurnalo, kun jena epigrafo:
El la fajrero elsaltos la flamo. Ĝi tre rapide penetris en Rusion kaj
Pável Akselrod
havis grandan eĥon en la revoluciaj rondoj. Jam la 17-an de januaro,
iu polica raporto tekstis: “En Peterburgo estis metita en cirkuladon
la prospekto por la unua numero de ISKRA, kiu laŭdire estis pu-
blikigita kun artikolo de Pleĥanov, “La kritiko de niaj kritikoj”,
pri la ebleco komenci la politikan lukton” ĉar la laboristoj lernis
jam subteni la ekonomian lukton. La policisto estis malbone in-
formita (la artikolo de Pleĥanov tute ne aperis en tiu numero),
sed li esprimis tre signifan pripenson: Vladimir Ulianov ricevis la
Vera Zasuliĉ mision enkarnigi tiun abstraktan formulon; “Estus oportune kapti
tiun sinjoron”. Gravas ne kolekti la informoj mem (kiu baziĝis
sur falsa onidiro), sed la graveco, kiun la policaj komunikiloj
atribuis al la persono kaj agado de Ulianov ekde kiam ĉi tiu ek-
loĝis eksterlande. La estro de la Moskva Sekureca Direktoro,
Zubatov, skribas al la polica departemento: “Estus konsilinde meti
ĉi tiun tutan asembleon en malliberejon, kaj ĉar la misio de Ulianov
Lev Davídoviĉ kaj aliaj estas plene pruvita, estas dezirinde ke oni faru urĝan de-
Bronstein (Trockj) cidon senkapigi la revolucian korpon. Arestante malgravulojn ni nur
faciligos ilian propagandon. Aŭdaca decido kontraŭ la gvidantoj
donus, miaopinie, bonegan rezulton. Des pli, ke nuntempe ne
estas pli grava persono en la revolucio ol Ulianov”. Indas atenti
pri tiuj lastaj vortoj. Zubatov estis taksita kiel la plej sperta kaj
inteligenta policisto de sia epoko. Kaj tiu famo estis prava: li
sciis kompreni tion, kion la revoluciuloj mem ankoraŭ ne vidis:
ke la uloj kiel Pleĥanov kaj la Akselrod estis enirintaj en la histo-
rion kaj ke ia nova kaj multe pli potenca forto estis leviĝanta en
la horizonto de la revolucio.
36