Page 37 - heleco-100
P. 37
Lenino pasigis la vintron en Munkeno en sufiĉe malfacila situacio. Martov, kiu alvenis
en januaro estis granda helpo por li ĉar ĉi tiu estis denaska ĵurnalisto, kun granda
kapablo rapide ekkompreni la esencon de la aferoj kaj posedante viglan kaj facilan
esprim-kapablon. Ana, la fratino de Lenino, ekloĝis en Berlino kaj aktive okupiĝis pri
la disvastigado de la gazeto kaj iris ofte al Munkeno por ricevi liajn instrukciojn. Kun
ŝi li feliĉe reakiris la familian etoson, al kiu li tiom sopiris. Nadja reakiris sian liberecon
fine de februaro, kaj ŝi fine trovis sian edzon en Munkeno, post vane serĉi lin en Prago,
kie li, por sekureco, igis ŝin sendi siajn leterojn pere de ĉeĥa laboristo. Ŝi vidis lian mo-
destan loĝejon kaj lian malgrasan vizaĝon kaj decidis ordigi la aferojn kiel eble plej
rapide. La unua afero estis trovi taŭgan ĉambron. Ŝia edzo ne kontraŭstaris, remetis siajn
librojn en la kestojn, organizis siajn paperojn, kaj la geparo iris ekloĝi aliloke.
Baldaŭ alvenis ankaŭ maljuna patrino Krupskaja, kiu sekvis sian filinon ĉien. Vladimir
Iliĉ bezonis sanan kaj abundan manĝadon kaj Nadja komencis kuiri en la ĉambro.
Lenino fine komencis sian libron kaj komentadis kun sia edzino tion kion li skribadis.
Poste ili devis denove translokiĝi; ili luis malgrandan loĝejon en granda moderna domo,
en Schwebbing, antaŭurbo de Munkeno, kaj aĉetis tre modestan meblaron. La mona
situacio de Lenino konsiderinde pliboniĝis tiam. Li ricevis 250 rublojn el sia eldonisto
de Peterburgo. Lia malpliaĝa frato, kiu estis studanta en la universitato de Moskvo, kaj
al kiu li komisiis la vendon de la ĉas-fusilo, kiun li alportis el Siberio, por ne senĉese sin
turni al la poŝo de sia patrino, sendis al li la 75 rublojn de tiu vendo. Sinjorino Ulianov,
kiu ne povis toleri ke manku al ŝia filo la necesaĵoj, daŭre sendis al li monon.
Ne tiel bone iris la aferoj de la laboro. Lenino ne povis krei pacan etoson ĉirkaŭ li. Li
restis absorbita en siaj okupoj. Estis antaŭe interkonsentite ke tuj kiam Krupskaja alvenos,
estos ŝi kiu alprenos la redakcian sekretariecon. Ina Smidovitch transdonis ĝin senĝene
kaj dediĉiĝis al alia fronto. Nadja tute konfidis al sia patrino la hejmajn taskojn kaj sin
plendediĉis al la tasko, kio ne evitis al ŝia edzo daŭre esti troŝarĝita je laboro. La ĝeneva
“grupo” okupiĝis ĉefe pri la revuo kaj malatentis la gazeton, limigante sin esprimi pli-malpli
pravigan kritikon. Estis en Munkeno kie, fakte, oni faris la tutan laboron.
Tuj kiam aperis la unua numero de ISKRA, Lenino ricevis viziton de Struve. La lidero
de la “laŭleĝaj marksistoj” venis por kontraŭbatali deeksterlande la carismon. Kvankam
lia batal-metodo radikale diferencis de tiu de Lenino, li provis atingi interkonsenton.
Tiamaniere, etendante unu manon al la revoluciaj marksistoj kaj la alian al la liberalaj
demokratoj, li povus resti “ĉies amiko”. Klare vidis Lenino tiun planon kaj kategorie
rifuzis ĝin. Persone li estis tre dankema al Struve, kiu helpis lin plurfoje alitempe, sed
ĉi-kaze ne povus esti konsiderataj personaj kaj sentimentalaj konsideroj. Struve faris
diversajn proponojn kiel tiun de kune eldoni broŝuron, kies enhavon li ne volis malkaŝi,
sed kiu, laŭ li, kaŭzus egan sensacion. Lenino firme rezistis. Ili disiĝis sen formala
rompo, sed ambaŭ sciis ke ili neniam revidos unu la alian.
Nelonge post tio iu sendito de Struve proponis al Pleĥanov la publikigon de sensacia
dokumento: la noto konfidence adresita de la ministro pri financoj, Vitte, al la ministro
pri internaj aferoj, Goremykin, pri la organizo de la loka administrado en la okcidentaj
provincoj de la Imperio. La dokumento komencis per longa antaŭparolo verkita de Struve
mem spekulativante pri la ebleco ke pluraj ministroj de Nikolao la 2-a ekkomprenis la
37