Page 38 - heleco-100
P. 38
bezonon fari kelkajn koncedojn al la publika opinio, kaj esprimis la esperon, ke la
Registaro farus ion por eviti al la lando la teruraĵojn de revolucio kaj ke inter la
proksimuloj de la caro estus iuj, kiuj “kuraĝus cedi antaŭ la Historio kaj igi sian
majstron cedi”. La sendito de Struve ofertis al Pleĥanov 6.000 rublojn por la presado
de la broŝuro. Estis evidente tro multe da mono kaj, la presado de tiu broŝuro kostos
eĉ ne duonon de la proponita sumo. De komerca vidpunkto, la operacio promesis egan
profiton. Sed la teniĝo “akordigema” kaj “oportunisma” de la aŭtoro de la antaŭparolo,
kiu konsideris eble rezigni la revolucian batalon, se la regantoj montrus ian komprenon
deklarante sin pretaj fari kelkajn cedojn, estis en flagra kontraŭdiro kun la teniĝo de
strikta necedemo adoptita fare de la revolucia marksismo kiun Pleĥanov reprezentis.
Krome, Pleĥanov draste estis kontraŭinta ajnan interakordon kun Struve kiam lia poli-
tika linio estis diskutita. Tamen li akceptis; la manuskripton kaj ankaŭ la monon. La teksto
estis sendita rekte al la Stutgarta presejo, preterirante Munkenon.
La broŝuro estis eldonita. Ĝi ne kostis pli ol 1.800 rublojn. La ceteraj 4.200 rubloj estis
donitaj al la kaso de la revuo. Ĝi vendiĝis tre bone, kaj sinsekvaj represaĵoj alportis al
la grupo konsiderindajn sumojn. Sed Lenino estis tre malkontenta kvankam ŝajnoj estis
savitaj. La nomo de la gazeto ne aperis sur la kovrilo de la broŝuro. Sed malgraŭ tio
li sentis sin morale devigata reagi verkante viglan respondon kiu krude denuncis
tiun malnoblan oportunismon. Konforme al la regularo, la artikolo de Lenino estis sub-
metita al la aliaj membroj de la Direktanta Komitato. Pleĥanov neis sian konsenton,
kaj same faris Vera Zasuliĉ. Sed Lenino staris firme. Dum unu monato, ambaŭ
flankoj interŝanĝis amarajn leterojn. Pleĥanov finfine cedis kaj la artikolo de
Lenino estis publikigita kun kelkaj negravaj alĝustigoj.
Jes, la etoso en la redakciejo de ISKRA tute ne estis milda. Potresov, kiu kutimis apogi
Leninon asertis, malgraŭ tio, ke “kun li estis neeble labori; li ne toleris opiniojn kontraŭajn
al la siaj kaj, pro tio, la plej eta malkonsento iĝis serioza polemiko kaj efikis kontraŭ
niaj personaj rilatoj”. Laŭ Potresov mem, la konstanta militstato ene de la grupo estis,
ĉefe, la rezulto de “la ruzaj lertaĵoj de Lenino kaj lia kapablo igi siajn opiniojn elstari
super ĉio... Multfoje miaj redakciaj kolegoj kaj mi sentis nin fremdaj en la sidejo de
nia propra gazeto”. Ĉio ĉi konvinkis lin ke Lenino radikale dividis la homaron en
du grupojn: tiuj, kiuj estis kun li kaj tiuj, kiuj estis kontraŭ li; ne estis meza eblo.
«Por li ne estis personaj aŭ sociaj rilatoj ekster tiuj du grupoj. Kiam oni difinis la
politikan principon, ke en la batalo kontraŭ la komuna malamiko -la carisma Registaro-
konsilindus alianciĝi kun aliaj partioj aŭ grupoj por prezenti unuiĝintan fronton, Lenino
akceptis tion evidente maleme kaj nur teorie... Eĉ se mi volus agi akorde kun li, tio
ne eblus, ĉar li estis nekapabla kunlabori kun aliaj homoj; lia propra est-maniero
malhelpis lin fari tion».
Eĉ taksante ĝusta ĉi tiun priskribon de la karaktero de Lenino, tamen oni devas klarigi
ke li ne estis la kaŭzo de la konstantaj kaj sinsekvaj malakordoj ene de la marksista mov-
ado. Tiaj politikaj polemikoj ekzistis jam antaŭ la aktivado de Lenino kaj persistis post
lia morto. Fakte, en la epoko kiun ni priskribas Pleĥanov kaj ties sekvantoj, estis jam
rompinte siajn rilatojn kun la socialdemokratoj de la Dua Internacio. Lenino enviciĝis
kun Pleĥanov sed poste ene de ĉi ties rondo aperis novaj malakordoj, kaj Lenino estis
38