Page 39 - heleco-100
P. 39
nur unu, eĉ se tre grava, inter la roluloj de tiuj disputoj. Estus tre peze priskribi detale
ĉiujn tiujn polemikojn; ĉi-raporte oni intencos resumi ilin indikante la esencon kaj ĉefajn
elementojn de la malkonsento. Sed ĉefe ni intencos ne partopreni en la diskutado, t. e. ne
enviciĝi kun Lenino aŭ iu ajn alia el liaj marksistaj konfrontantoj, ĉar la pravo aŭ mal-
pravo de iliaj pozicioj tute ne estas klara eĉ hodiaŭ, post unu jarcento. Okazas ke ili
estis kvazaŭ esploristoj trairante nekonatan vojon, kaj eĉ se ni emas, same kiel ili, aliri
al la ideala celo de la venko de la egaleco, la forigo de la interhoma ekspluatado, ni
devas humile agnoski ke la ĝusta vojo ankoraŭ ne estis trovita.
Konkrete en tiu jaro 1901 la rusiaj socialdemokratoj aŭ marksistoj, konsciiĝinte pri la
dividoj ekzistantaj inter ili, entreprenis tion, kion ili opiniis kiel procezo de repaciĝo
aŭ unuiĝo. Lenino kaj Pleĥanov aliĝis al ĉi tiu iniciato kaj oni interkonsentis okazigi
antaŭkonferencon en Ĝenevo por prepari projekton de interkonsento por estonta Kon-
greso. Lenin okupiĝis pri la formulado de la tezoj kiuj difinis la koncepton de la
partio kaj ĝiajn agadmetodojn laŭ la aplikado de la principoj de revolucia marksismo,
insistante pri la tute homogena karaktero de la partio kaj la rigora disciplino kiu devus
reĝi inter ĝiaj membroj. Pleĥanov, akompanata de Akselrod kaj Vera Zasuliĉ, iris al
Munkeno por diskuti la bazojn de tiu programo. La debatoj estis sufiĉe ŝtormaj. Eĉ
Vera Zasuliĉ volis kontraŭdiri Pleĥanov-on. Akselrod, kiu asertis konsenti kun Lenino,
retiriĝis pro kapdoloro. Tamen ili fine interkonsentis, kaj Lenino iris al Ĝenevo kiel
proparolanto de ISKRA kaj de la grupo de Pleĥanov.
La organiza plano proponita de Lenino ne atingis plenan interkonsenton inter la kun-
venantoj. Iu ĉeestanto priskribis ĝin kiel la armitajn grupojn de makedonaj gerilanoj,
kun armea disciplino. Tio neniam estis vidita inter socialdemokratoj, nek en Rusio nek
en Eŭropo. Tamen, la fundamentaj tezoj de la projekto de Lenino finfine estis
adoptitaj de la konferenco, severe kondamnante ĉiujn formojn de oportunismo. La
rezolucio aprobita, kiu devis utili kiel la bazo por la fina interkompreno, tekstis:
1-e. Ni rifuzas ĉiujn provojn enkonduki oportunismon en la klasbatalon subtenatan de la
proletaro en la formo de tiel nomata ekonomiismo, Bernsteinismo, milerandismo ktp.
2-e. Inter la ĉefaj taskoj de la socialdemokratio estas la ideologia lukto kontraŭ ĉiuj
kontraŭuloj de la revolucia marksismo.
3-e. Kia ajn estus la sfero de sia agado -organiza, propaganda aŭ alia- la socialdemokra-
toj ĉiam devas memori, ke la unua tasko de la rusia proletaro estas faligi la carismon.
4-e. La socialdemokratio devas preni la gvidon en la lukto subtenata de la proletaro
kontraŭ ĉiuj formoj de subpremo: politika, ekonomia kaj socia.
La kongreso kiu devus pridebati tiun projekton komencis la 4-an de oktobro de tiu jaro
en Zuriko. La malakordo inter la diversaj grupoj estis evidentaj ekde la unua sesio.
Lenino intervenis por ataki la pozicion kiun la kontraŭuloj de ISKRA eksplicitis
per ties propra presaro. La diskurso, kiun li faris tiuokaze, multe plaĉis al la rusia
policisto, kiu ĉeestis tiun kunvenon, malgraŭ tio ke ĝi estis strikte privata kaj ke
ĝiaj partoprenantoj, rajtigitaj post rigora kontrolo, pensis ke ili perfekte konis unuj
la aliajn. La raporto poste transdonita al Peterburgo far la estro de la pariza agentejo
deklaris ke Lenino longe kaj elokvente parolis, laŭvorte frakasante siajn politikajn
kontraŭulojn. Li montris, vere, rimarkindan aŭtoritaton. La atako estis farata kun
39