Page 40 - heleco-100
P. 40
eksterordinara vigleco, sed en ĝia tono ne mankis ia eta moko kaj agresemo samtempe.
Li insistis ke post malfacilaj diskutoj, la antaŭa Ĝenova konferenco finis eksplicite
kondamnante la Bernsteinismon, kaj nun oni retroiras. Ĉu ĝi ne ŝajnis ŝerco?
En la sekva tago de la kunsido la uniistoj volis iomete korekti la tekston de la rezo-
lucio, sed Lenino konsideris neakcepteblaj la proponitajn ŝanĝojn. La kontraŭa partio
impete defendis siajn proponojn. La policisto notis en sia raporto: “La tendenco de ĉiu
frakcio transpreni komandpoziciojn en la nova unuigita organizo de la partio
rezultigis, ke tiu unio iĝas grupo da kriemuloj kiuj ne komprenas unuj la aliajn”.
Pleĥanov, Lenino kaj iliaj amikoj forlasis la ĉambron. La konferenco komplete fiaskis.
Je la eliro, la maljuna Akselrod amare plendis: “Ĉiuj ĉi homoj zorgas nur pri sia butiketo.
Nur poste ili pensas pri la ĝenerala intereso de la Revolucio”. Li ne suspektis, ke la
eta kaj amika grupo ĉirkaŭ li inkluzivis la “delegiton” de la rusia polico. Estas al li,
krome, ke oni ŝuldas la konservadon de tiuj vortoj registritaj en lia raporto.
Post tiu fiasko de marksista unuiĝo, Lenino kondukis la lukton al alia fronto, tiu de la
lando. Lia kampanjo-plano estis tre lerte aranĝita: altirante la partiajn organizaĵojn de
Rusio, kunigante ilin pere de sia gazeto, tiu vasta movado premus la elmigrintojn kaj igus
ilin kompreni ke estis tio kio enkorpigis en sia tuta pleneco la aspirojn de la social-
demokratio de la lando, kaj ke de tiam oni desvus agnoski lian agadon. Post lanĉi
la gazeton, li faris ĉion necesan por konservi la plej proksiman kontakton kun la
ISKRA-agentoj, plifirmigi la ligojn, kiujn li sciis krei, kaj stimuli ilian agadon laŭeble.
Krupskaja respondecis pri kontrolo de la korespondado kun la rusiaj ISKRA-istoj kaj
plenumis la taskon kun eksterordinara fervoro. Sed tio ne sufiĉis, Lenino, konsiderante
ke lia gazeto ne atingadis Rusujon sufiĉ-kvante, interakordis kun siaj Basarabaj agentoj
por organizi en Kiĉinev kaŝan presejon, kiu represu ISKRA-numerojn por loka propa-
gando. En majo li atingis similan interakordon kun la Socialdemokrata Komitato de Tbiliso,
kie li havis fervoran subtenanton, la junan kartvelan Josif Ĝugaŝhvili, kiu poste iĝis
famkonata per la nomo Stalino. Presejoj estis starigitaj en aliaj lokoj. En julio li ellaboris
la projekton de ĝenerala organizo kiu ampleksis ĉiujn filiojn de ISKRA en Rusio, kiuj
tiam perdis la aŭtonomion kiun ili havis kaj iĝis fragmentoj de ununura bloko gvidata
de la Munkena centro. En februaro de 1902, ĝenerala kongreso de ĉiuj iskraistoj de
la lando kunvenis en Samara, kaj tiu organizo estis kreita tie.
Ĉi tiu intensa dediĉo de Lenino kaj la sukcesoj kiujn li akiris en la disvastigo de
ISKRA, estigis reagon de la “uniistoj”. Ili donis instrukciojn al siaj aliancanoj de la
lando por lanĉi “kontraŭ-ISKRA-n” kampanjon. Ili diris ke ISKRA estas gazeto por inte-
lektuloj kaj ne por laboristoj. Oni riproĉas ISKRA-n pro ĝia sektismo, ĝia necedemo,
ktp. Samtempe ili decidis ke la Unio de Rusiaj Socialdemokratoj kunvoku ĝeneralan
kongreson de la partio, la unuan ekde la malfeliĉa provo en 1898, kaj ili volis kunvoki
ĝin tiel ke el ĝi eliru absoluta potenco. Sed necesis rapidi antaŭ ol la influo de Lenino
pligrandiĝus. Li eksciis pri la afero tre rapide kaj reagis kontraŭ tiu plano. Tia ĝenerala
kongreso ŝajnis al li tre frua. Li estis prilaborante sian libron Kion Fari?, kiu devus
definitive senmaskigi la ekonomiistojn antaŭ la rusia socialdemokratio kaj montri la
sekvendan vojon. Necesis malhelpi la uniistojn plenumi sian projekton.
Ambaŭ konkurantoj mobiliziĝis, iuj por akceli la okazigon de la kongreso, aliaj por
prokrasti ĝin. La celo de la lukto estis ne nur kapti la povon de la partio sed
40