Page 41 - heleco-100
P. 41
ankaŭ, kaj ĉefe, difini ĝian programon, la tipon de realigenda agado. La plano de la
uniistoj fiaskis. Plejparto el la delegitoj ne ĉeestis. Tiuj, kiuj aliris, ne sufiĉis por
konsistigi la kongreson. Ili ne havis alian elekton ol kunsidi en konferenco kaj decidis
nomumi Organizan Komitaton komisiitan por prepari la estontan Kongreson. Estis ĝuste
tio kion Lenino volis. Krome, preskaŭ tuj post la fermo de la konferenco, la polico, kiu
atente kontrolis ĝin, kaptis ĉiujn kongresanojn, kaj la Organiza Komitato mortis post
apenaŭ vivinte dum mateno. Al tiu Komitato, konstituita plejparte de uniistoj, estus
malfacile interkonsenti kun Lenino por la plenumado de ĝia tasko.
Dume aperis la libro kiun Lenino prilaboris ekde kiam li ekloĝis en Munkeno. Ĝia
titolo: Kion fari? Ekde ĝia apero, la verko ege efikis en sociaj demokrataj informiloj.
Ĝi estis tre aktive disvastigita fare de ISKRA-agentoj, kies atento Krupskaja subtenis,
kaj atingis la limojn de Siberio en minimuma tempo. Ankaŭ la polico ege interesiĝis
pri ĝi, kaj ties supera gvidanto, Zvolianskij, atente tralegis ĝin kaj faris pri ĝi koncizan
resumon, cetere tre inteligentan.
La Lejpziga presisto, eble cedante al la ordonoj de la germana polico, anoncis ke li rezig-
nis presi la gazeton. Lenino decidis movi ISKRA-n aliloken. Oni tuj pensis pri Ĝenevo,
kio tute ne plaĉis al li. Tio signifus por li ĉiutagan kontakton kun Pleĥanov kaj ĉi ties
enmiksiĝo en la gazeton. Necesis meti kiel eble plej multe da distanco inter ambaŭ por
konservi iliajn bonajn rilatojn. Lenino proponis preni la ISKRA-redakcion al Londono,
pro la toleremo kiun la anglaj aŭtoritatoj montris al elmigrintoj de ĉiuj landoj. Lia
propono estis akceptita, kaj la 30-an de marto 1902, likvidinte ĉiujn meblojn, kiuj
estis venditaj kontraŭ la totala sumo de 12 markoj, Lenino kaj lia edzino ekiris al
Londonon. La bopatrino kaj la biblioteko sekvis baldaŭ poste.
Rezultis malfacile alĝustiĝi al la Londona vivo. Lenino komprenis neniun kaj neniu
lin komprenis. Li komencis arde studi la anglan. Li iris al ĉiuj mitingoj, kaj trovis du
anglojn, kiuj volis lerni rusajn lecionojn interŝanĝe de anglaj lecionoj. Sed li ankaŭ
sciis preni aliajn lecionojn. Li studis en ĝiaj plej malgrandaj detaloj la strukturon
de tiu “citadelo de mondkapitalismo” kiu estis Londono tiam. Li pasigis multe da tempo
en la biblioteko de la Brita Muzeo. Elirinte el tiu loko, li denove trempis en la etoso de
vivanta Londono. Li ŝatis kontempli la riĉajn kaj vastajn avenuojn kaj poste entrepreni
esplorajn promenojn tra la kvartaloj kie loĝis mizero. La kontrasto kiun ĉi tiu duobla aspek-
to de la londona vivo vekis ĉe li, estigis en lia animo senton de ribelo, kiun li esprimis
per tiu mallonga frazo, kiun Krupskaja transskribis: Two nations! (du nacioj!) Oni vidis
lin en la popularaj restoracioj, en la drinkejoj kaj en la asembleoj de la religiaj sektoj
kiuj svarmis en Londono. Li pasigis tutajn posttagmezojn en Hyde Park aŭskultante
mitingojn. Sed ĉefe li serĉis renkontiĝojn organizitajn de laboristaj asocioj.
Poste alvenis Martov kaj Vera Zasuliĉ. Ĉi tiu devis esti en Londono, iel, “la okulo de
Pleĥanov”. Sed ŝi ne tro fervoris plenumi sian gvatmision. Ŝi restis fervora admirantino
de Pleĥanov, sed komprenis ke timinda rivala forto kreskis en Lenino. Martov ne adaptiĝis
al Britio; post kelkaj monatoj li ne plu povis rezisti kaj kun ia preteksto li translokiĝis
al Parizo “por kelkaj tagoj”. Ili ne revidis lin. Fine de junio Lenino feriis en la konti-
nento. Lia patrino venis por ekloĝi kun Ana en Maniko. Antaŭ ol renkonti ilin, li iris al
Parizo por prelegi al la rondo de rusaj elmigrintoj. Aperis nova kontraŭanto: la socialista-
revolucia partio. Lenino volis pruvi la etburĝan kaj kontraŭproletan karakteron de tiu
41