Page 42 - heleco-100
P. 42
partio. Reveninte en Londonon li dediĉis sin tute al la preparado de la
Kongreso, firme decidita ne perdi la iniciaton ĉi-foje. Li tre zorgis
certigi ke la ISKRAistoj havu pli-multon en la lokaj komitatoj kiuj
sendos reprezentantojn. Tio postulis intensan, kaŝan, korespondadon
kun la diversaj ISKRAist-komisionoj en rusia teritorio. Ĉiu letero el
Rusio igis lin pasigi nokton sendorme, kaptita de freneza angoro.
Iun matenon iu frapis la pordon de la loĝejo dum la geedzoj ankoraŭ
dormis. Krupskaja vekiĝis treme kaj, rekoninte la tri frapojn, kies
sekreto konis nur kelkaj intimuloj, malfermis la pordon. Aperis alta,
malhela, lacaspekta viro. “Mi estas la Plumo”, li diris. Estis juna rusa
judo kiu eskapis el Verĉolensk, lontana angulo de Orienta Siberio kie
li estis deportita pro “konspiro kontraŭ la sekureco de la Ŝtato”. Lia
nomo estis Bronŝtejn, sed en revoluciaj rondoj li estis konata kiel
Trockj. Post lia fuĝo li rolis en Rusio kiel inspektisto por viziti la
agentejojn de ISKRA, kaj poste “translokiĝis” eksterlanden. Oni direk-
tis lin al Zuriko. De tie Akselrod sendis lin al Londono, pensante ke
Lenino havos en li utilan kunlaboranton por la gazeto. Trockij rakontis
sian odiseadon al Lenino kaj priskribis al li la impreson faris al li mem
la verko Kion fari?, kaj ankaŭ la admiron kiun li sentis pri li legante
lian Evoluo de Kapitalismo en Rusio. Trockij baldaŭ intimis en la do-
mo. Lenino igis lin verki artikolojn por la gazeto. Ili kutimis kune
promeni dimanĉe. Foje ili iris al la Brotherhood Church, kiu apar-
tenis al la sekto de la Kongregaciistoj, kie la fideluloj, kiel prediko,
aŭskultis aŭtentike revoluciajn diskursojn. Dum la parolanto, tipo-
grafo, predikis, Vladimir Iliĉ tradukis la diskurson. Tiam ili ĉiuj
ekstaris kaj komencis kanti: “Dio ĉiopova, forpelu la reĝojn kaj riĉ-
ulojn el la tero”. Lenino opiniis ke tiu ĉi miksaĵo de revoluciaj kaj
socialismaj elementoj kun konservativismo, religio kaj antaŭjuĝoj
ne sukcesas elstari aŭ firmiĝi...
Lenino ne dediĉiĝis nur al sia laboro kiel organizanto en Londono. Li
ankaŭ moviĝis al la kontinento. Aŭtune de 1902 li estis vidita paroli en
Lieĝo, Laŭzano, Ĝenevo, Berno kaj Zuriko. Li tiam batalis kontraŭ la
influo kiun la nova Socialist-Revolucia partio de Viktoro Ĉernov akiris
en la elmigraj rondoj kaj en tiuj de rusaj studentoj eksterlande. Lenino
zorge observis ke la socialistaj revoluciuloj profitis taktikan eraron de
la socialdemokratoj, kiuj tute dediĉis sin al la marksisma edukado de
la laborist-klaso, neglektante la kamparanojn. La revoluciaj social-
istoj, adoptante la popolistajn tezojn, pensis ke en esence agrikultura
lando kia Rusio, la unua loko estu rezervata por la kamparanoj kaj
ke la revolucio ne povas esti farita sen ili.
En la politika lukto kontraŭ la socialistaj revoluciuloj, Lenino sendis
Trockij-n al la kontinento. Poste iris ankaŭ li por parolad-turneo. En
Ĝenevo, la debatoj daŭris du sinsekvajn noktojn. Poste Lenino ricevis
proponon por serio da prelegoj ĉe la Lernejo de Superaj Sociaj Studoj
42