Page 43 - heleco-100
P. 43
en Parizo. La Estraro de la Lernejo estis inklina favore al la socialistaj revoluciuloj. Oni
invitis Ĉernov-on por prezenti la doktrinon de sia partio. Estis aliaj kiuj atingis ke
ankaŭ reprezentanto de la kontraŭa partio ricevu la parolon, post kiam la gvidanto de
la socialistaj revoluciuloj estis parolinta. Lenino akceptis la inviton. La prelegoj okazis
la 23, 24, 25 kaj 26 de februaro. Trockij ĉeestis ilin. La unuaj vortoj de Lenino estis por
deklari ke la marksismo, kiel revolucia teorio, nepre estigas polemikon, sed tio neniel
kontraŭas sian sciencan karakteron. Li sin detenis tamen de lanĉado de atakoj kontraŭ
la revoluciaj socialistoj kaj restis en la limoj de pure scienca ekspozicio. La lernej-
estroj estis kontentaj. Unu el ili opiniis pri Lenino ke “li estas vera profesoro”.
La pariza grupo de ISKRA profitis la restadon de Lenino en Parizo por organizi prelegon
por libere trakti la tiklan demandon de la momento: la agrara programo de la social-
demokratoj kaj ties teniĝo rilate al la socialistaj revoluciuloj. Ĝi okazis la 25-an de fe-
bruaro. Pluraj kontraŭuloj prenis la parolon. Unu el la ĉeestantoj esprimis sin ĉe la
elirejo: “Lenino superis sin hodiaŭ”. La organizintoj de la aranĝo estis ĝojaj: la en-
spezo pliiĝis de 70 frankoj. Semajnon poste okazis publika polemiko dum kvar sin-
sekvaj tagoj pri la sama temo, organizita de la grupo ISKRA kune kun aliaj rusaj orga-
nizoj de rusaj elmigrintoj. Kompreneble, tiu ĉi lukto kaŭzis profundan disiĝon, anta-
gonismon, inter la junuloj. Sed estis neevitebla.
De Svislando, Pleĥanov sekvis la agadon de sia kunulo maltrankvile. Iliaj rilatoj iĝis
sufiĉe streĉaj. Kiam Lenino finis sian verkon Kion fari?, li legis la manuskripton al
Pleĥanov. Ĉi tiu sugestis kelkajn detalajn ŝanĝojn por mildigi la malcedemon de
kelkaj tezoj. Lenino promesis konsideri la sugestojn kaj fari kelkajn alĝustigojn antaŭ ol
sendi sian tekston al la presilo. Sed li ne faris tion. Pleĥanov, jam tre sentiva, sentis
sin profunde ofendita. Kiam li vidis ke la aktivuloj en Rusio establis rektan rilaton
kun Londono kaj ŝajnis ignori Ĝenevon, li ne povis plu elteni kaj, malfidinte la optim-
ismajn raportojn de sia “observantino”, Vera Zasuliĉ, li persone translokiĝis al
Anglio. Interalie, oni devis interkonsenti pri la skiza programo de la partio, kiun oni
devus prezenti al la Kongreso. Ambaŭ ili havis sian propran. La diferencoj kuŝis en
aferoj de detalo, sed ili ne atingis interkonsenton. Reveninte al Svislando, Pleĥanov entre-
prenis projekton kiun li eble konceptis antaŭlonge. ISKRA devus esti translokita al
Ĝenevo. Estis tre oportuna preteksto: la prezoj de la svisaj presiloj estis multe pli mal-
altaj ol tiuj de siaj anglaj kolegoj, kaj eĉ la vivkosto kostis tre malpli. Li sciis tre bone
trakti la aferon. Profitante la foreston de Potresov, kiu estis ĉiam malsana, kaj konvink-
inte Martov-on, kiu malamis Londonon, li prezentis la demandon al la redakcio. Ili
konsentis kun li, kaj Lenino devis plenumi decidon faritan preskaŭ unuanime.
Lenino estis tiam en stato de granda ekscito. Ju pli proksimiĝis la dato de la Kongreso,
des pli nervoza kaj agitita li sentis sin. Fronte al la malbona volo de iuj komitatanoj kaj
pro la indiferenteco de kelkaj el liaj agentoj li fine malsaniĝis. Formiĝis speco de
erizipelo de la skalpo kiu multe suferigis lin. Krupskaja pensis ke temis pri haŭta
malsano, io simila al pelado. Ĉar kuracistoj estis altekostaj, li petis konsilon de elmigr-
into, iama medicina studento, kiu konfirmis tiun diagnozon. Do, armita per botelo da
jodo, ŝi kuraĝe frotis la kranion de ŝia edzo. Li stoike eltenis tian kuracadon, perdis
preskaŭ la tutan restantan hararon kaj foriris al Ĝenevo en tiu ŝtato. Survoje lin kaptis
gripo kaj kiam li elvagoniĝis, li devis enlitiĝi. Li estis senmovigita dum du semajnoj.
43