Page 44 - heleco-100
P. 44
Post ekloĝi en Ĝenevo, sufiĉe malkomforte, Lenino denove vidis Martov-on, kiu venis el
Parizo akompanata de sia nova amiko, Trockij. Ĉi tiu, pasiginte kelkajn monatojn for de
sia estro, akiris konfidon. La sukceso de liaj prelegoj, ĉiam brilaj kaj inspiritaj, instigis
lin forlasi sian subalternan statuson. En Parizo li ofte renkontiĝis kun Martov. Julio estis
pli alirebla, pli “kamaradeca”; Oni povus diskuti kun li pli libere kaj diri la lastan vorton,
ion neeblan kun Lenino. Rilate al Martov, li ŝatis aŭtoritaton kiam li estis malproksime
de Londono kaj firme decidis ne plu lasi sin treni de aliaj kaj flugi per siaj propraj flug-
iloj. Li esperis, ke la venonta Kongreso donos al li tiun ŝancon.
Ekde la komenco de junio alvenadis la delegitoj el ĉiuj rusiaj regionoj, kaj preskaŭ ĉiuj
direktiĝis al la domo de Lenino. Estis multaj kunvenoj. Estis Lenino kiu direktis la labo-
ron; Pleĥanov emis eviti ĝenaĵojn. Li akceptadis vizitojn ĉe sia domo en “fiksitaj tagoj”, kaj
sin tenis kiel en distinga socia medio: Sinjorino Pleĥanov akceptis la gastojn, liaj filinoj
servis la teon kaj kukaĵojn. Trockij iris iam: al li rezultis malagrable kaj baldaŭ foriris.
En la preparaj kunvenoj oni multe diskutis pri la statutoj. La propono de la Organiza
Komitato antaŭvidis du centrojn, kiuj kungvidus la partion: la Centra Komitato, kiu
zorgus pri ĝia efektiva direkto, kaj la redakcio de ĝia oficiala gazeto, kiu alprenus ideo-
logian direkton. La problemo de rilatoj inter ambaŭ organizoj estigis viglajn diskutojn.
La Iskraistoj el Rusio pensis ke la Centra Organo kun ĉefsidejo eksterlande, devus sub-
ordiĝi al la Centra Komitato ene de Rusio. Trockij samopiniis kun ili. Kompreneble, nek
Lenino nek Pleĥanov pretis konsenti ke oni gvidu de Rusio ilian gazeton.
Oni elektis Bruselon por okazigi la Kongreson, por ne trouzi la paciencon de la svisiaj
aŭtoritatoj. La Kongreso malfermiĝis la 30-an de julio en hangaro. Oni improvizis tribu-
non; ties malantaŭa muro estis kovrita per ruĝa tuko. Ĉeestis 48 delegitoj. Pleĥanov
faris malferman paroladon “per profunda voĉo vigla je entuziasmo”, diris Krupskaja,
44