Page 45 - heleco-100
P. 45
kiu ĉeestis la Kongreson kun voĉdonrajto. Ŝi estis elektita prezidantino per aklamo.
La asembleo nomumis du vicprezidantojn: Lenino kaj la delegito de Kievo, Krasikov,
ISKRAisto kiu estis tre aktiva en la organiza laboro.
La Kongreso devis trakti unue la eniron de la juda Bund en la partion. Tiu organizo havis
tiam ĉirkaŭ 30.000 anojn, do similkvante ol la tuta Rusia Socialdemokrata Partio. La
gvidantoj de la Bund konceptis siajn estontajn rilatojn kun la rusoj kiel federacio en
kiu la Bund povus reteni kompletan agadliberecon. Se oni alprenus tiun ĉi skemon,
la rusia socialdemokrata partio estus federacio de aŭtonomaj naciaj grupoj: judoj, poloj,
latvoj... Lenino estis klare kontraŭa. Li estis favora al homogena organizo, rigore centra-
lizita. La debatoj daŭris ok seancojn; la judaj delegitoj tenace defendis sian tezon, sed la
asembleo kontraŭis ĝin per 45 voĉoj kontraŭ la 5, de la Bund-reprezentantoj. Post kio
oni povis fine trakti la aferon de la statutoj. Sed la belgiaj aŭtoritatoj, eble laŭ sugestoj
de la cara registaro, komunikis ke ili ne plu toleros tiun asembleon. Ili devis do trans-
lokiĝi al Londono, kie la polico ne enmiksiĝus, kaj ili povus kunveni trankvile.
Pri la statutoj, okazis konfrontiĝo inter la tezoj prezentitaj de Martov kaj Lenino. Laŭ
Martov oni povus membri ĉe la partio sen registriĝi en unu el ĝiaj organizaĵoj, limigante
sin libere labori. Lenino volis ke ĉiu partiano apartenu al specifa organizo, discipline
plenumu la mision konfiditan al li. Martov submetis la tekston de Lenino al ĝisfunda
kritiko, kaj Axelrod subtenis lin memorante la grandajn revoluciajn organizaĵojn de la
pasinta tempo kiam multaj aktivuloj agadis laŭ siaj eblecoj sen esti formale devig-ataj,
kaj kiuj tamen estis konsiderataj partianoj. Pleĥanov koincidis kun Lenino pri ĉi tiu
punkto, kaj pensis ke oni ne devus imiti la tiaman anarkion. Aliflanke Trockij atakis la
tekston de Lenino; deklaris ke la partio devus ne esti organizo de konspirantoj.
Lenino penis refuti la argumentojn kontraŭajn al sia projekto, kun severaj atakoj al Trockij
kaj Martov. La etoso de tiu kongreso ŝajne estis sufiĉe acida, kun akraj polemikoj pri
ĉiuj diskutataj temoj. Lenino ne sukcesis konvinki la ĉeestantojn pri la temo de la statu-
toj. La adoptita teksto estis tiu de Martov per 28 voĉoj kontraŭ la 23 kiuj voĉdonis favore
al la teksto de Lenino. Trockij voĉdonis favore al Martov, Pleĥanov favore al Lenino.
Tiu fiasko multe damaĝis lin sed, anstataŭ senkuraĝiĝi, li pensis nur prepari sian ven-
ĝon. Unuavide la situacio ŝajnis klara; forlasante la kvin bundistojn, kiuj forlasis la kon-
greson post ilia malsukceso interkonsenti kun la rusoj pri la kondiĉoj de eniro en la
partion, la ĉeestantaj fortoj estis egal-nombraj. Sufiĉus do, ke unu aŭ du subtenantoj
de Martov transiru al la tendaro de Lenino, por ke li atingu la plimulton... dum Pleĥanov
restos ĉe li. Tiorilate li ne povis senzorgi: iuj el la «dudek tri», kiuj voĉdonis por li, nur
sekvis Pleĥanov-on. Tuj kiam li apartiĝus de Lenino, li kunportus tiujn voĉojn. La kon-
traŭa flanko rimarkis tion kaj klopodoj estis faritaj por apartigi lin de Lenino. La romp-
iĝo de la Socialdemokrata Partio estis formiĝante. Sed la divido inter bolŝevikoj kaj men-
ŝevikoj ne estis ekskluziva rompo de la rusaj marksistoj sed ĝi havos efikon kaj
ekvivalenton je tutmonda nivelo... ĝis hodiaŭ.
Pli polemika estis la debato pri la konsisto de la estraroj, ĉefa afero el kiu dependis la
estonteco de la partio. Tio, kio plej maltrankviligis Leninon estis la konsisto de la Centra
Organo, la redakcio de ISKRA. Li volis atingi stabilan plimulton kiun ne garantius la
45