Page 46 - heleco-100
P. 46
redakcio de ISKRA, tia, kia ĝi estis ĝis tiam en Londono, kaj por fari tion li volis pre-
zenti al la kongreso, en la okazo ke liaj subtenantoj superregos, liston de la membroj
de la estonta redakcia teamo de la gazeto. Oni povas supozi ke Lenino elektus inter
siaj amikoj. En Ĝenevo li komunikis sian projekton al Martov, je kiu li tiam fidis, sed
ankaŭ Julio pensis pri tio... alimaniere. Trockij, akorde kun Martov, intencis ke la kon-
greso aprobu la rektan reelekton de la iama redakcio de ISKRA. Tiu propono estis
rifuzita post debatoj kiuj atingis egan nivelon de kontraŭfrontiĝo. Insultoj tondris en la
ĉambro. Apenaŭ oni povis aŭdi tion kion la parolantoj diris. La subtenantoj de Martov
estis ege furiozaj. Sed la “leninistoj” rezistis. Krome, ili estis certaj fine venki: la
bundistoj, kiuj deklaris sin solidarecaj kun Martov, ne plu estis tie.
Voĉdonante kontraŭ la propono de Trockij, la Kongreso deklaris sin favora al tiu de
Lenino. Martov deklaris, “nome de la plimulto de la malnova redakcio de ISKRA”,
ke neniu el ili konsentos partopreni en la nova redakcia teamo. Laŭ li, estis klare ke
ne temas pri pliproduktiga laboro de la gazeto, sed nur pri manipulado de la Centra
Komitato de la partio. Li aldonis ke la Kongreso, anstataŭ ĉesigi la sieĝstaton ene
de la partio, tiu sieĝstato, kun esceptaj leĝoj kontraŭ certaj grupoj, estis ne nur konserv-
ata, sed plifortigata. Martov parolis en stato de ega troekscito kaj plu agitis la jam sufiĉe
agititan asembleon. La respondo de Lenino komenciĝis kalme, per trankvila voĉo. Sed
baldaŭ interrompis lin subita eksplodo de krioj kaj tumulto. El la bruo elstaris la sonora
voĉo de Trockij kaj ankaŭ la strida voĉo de Vera Zasuliĉ. Martov kriis, gestante. Lenino
estis iom surprizita. Unuafoje li alfrontis similan ŝtormon. Pleĥanov venis liahelpe
kaj pene klopodis restarigi trankvilon. La debato povis rekomenci, kaj Lenino povis
paroli, komence trankvile, sed de certa punkto la tono ŝanĝiĝis, ĝi fariĝis ĉiam pli
aŭtoritata, radikala kaj ordona. Li finis dirante:
Mi tute konsentas kun kamarado Martov ke la ĵus prenita decido havas konsiderindan
politikan signifon. Sed tiu amplekso ne estas tio, kion kamarado Martov atribuas al ĝi.
Li diris ke ĝi estas epizodo de la lukto por influo en la Centra Komitato. Mi iros plu dir-
ante ke la tuta agado de ISKRA kiel privata grupo ĝis nun estis nenio alia ol lukto por
tiu influo. Nun temas pri io pli grava: ne plu temas pri batalo por tiu influo, sed por pli-
firmigi ĝin organizante ĝin. Evidentas kiom multe estas politike malproksimaj kamarado
Martov kaj mi, se ni konstatas ke li riproĉas al mi la krimon aspiri al tiu influo dum
mi konsideras tion merita. Tio signifas ke ni ne plu parolas la saman lingvon... Jes, kama-
rado Martov tute pravas: la paŝo farita estas, sendube, decida paŝo, kiu postlasos sian
spuron sur la estonta konstrulaboro de nia partio. Kaj min neniel impresas la komparo
kun “sieĝostato”, kun “escept-leĝoj” por certaj grupoj kaj certaj homoj. Ne nur ni povas,
sed ni devas deklari nin sub sieĝo por protekti nin kontraŭ ŝanceliĝantaj kaj frivolaj ele-
mentoj. Kaj ĉiuj niaj statutoj, nia tuta “centralismo”, kiun la Kongreso ĵus aprobis, estas
nenio alia ol senĉesa sieĝa stato kontraŭ la multnombraj fontoj de politika malstabil-
eco. Kaj por batali kontraŭ tiuj ni ne hezitos nin turni al apartaj aŭ esceptaj leĝoj.
Evidentas ke kvankam la debatita temaro rilatis al la formo kaj esenco de la partia orga-
nizaĵo kaj la tipo je partia membraro, en la fono de la polemiko enestis ankaŭ batalo
por lidereco. Kelkajn tagojn post la kongreso Akselrod riproĉis al Pleĥanov ĉi ties apogon
al Lenino, tiu respondis: “Kion vi volas! Robespierre estis farita el tiu sama ligno!”.
46