Page 47 - heleco-100
P. 47
En la voĉdono, Pleĥanov, Lenino kaj Martov estis elektitaj por la Centra Organo; por la
Centra Komitato, Krĵiĵanovskij kaj Lengnik, du amikoj de Lenino, kaj sendanĝera “neŭ-
trala”, Gljebov. Lenino do atingis plimulton. Martov rifuzis esti parto de la “triopo” de la
ISKRA-Organo kaj ĉi tiu reduktiĝis al nur du membroj: Pleĥanov kaj Lenino. Laŭŝajne,
Lenino estis venkinta en la Kongreso, sed en la realo tio kio okazis estis rotunda divido
de la rusa marksismo: bolŝevismo (en rusa lingvo, plimulto) kaj menŝevismo (minorita-
to). Povas ŝajni nereale ke la rompo rezultinta el kongreso, en kiu partoprenis nur plur-
deko da homoj, reflektus tian decidan dividon, sed oni devas konsideri ke tiuj delegitoj
reprezentis multajn milojn da aktivuloj, kaj ankaŭ tion ke la kialo de la divido –la naturo
de la marksista organizo kaj la tipo je aktiva membro– troviĝis, kaj daŭre troviĝas, en la
realo de la afero. Tial la divido daŭras hodiaŭ kaj ĉie, kvankam sub aliaj nomoj: la bolŝe-
vikoj hodiaŭ estas nomataj «komunistoj», kaj la menŝevikoj «socialistoj».
Cetere, Lenino tute ne estis kontenta pri la rezulto de la Kongreso. Malantaŭ feliĉa as-
pekto li kaŝis grandan angoron kaj profundan turmenton. Li dolore travivis ĉiujn dispu-
tojn; li kaŝis akutan, preskaŭ malsanan sentemon. Estis malfacile por li doni sian amik-
econ, sed post kiam li donis ĝin al iu, li ne povis ĝin apartigi sen ke la rompo igu lin kruele
suferi. Martov inspiris al li kompleksan senton de moka simpatio kaj indulga tenero. Nun
tiu estis kontraŭ li, kaj la fino de dekjara amikeco ŝajnis neevitebla: por Lenino la politi-
kaj diferencoj nepre havis rektan kaj tujan efikon sur la privata sfero. Ĉiu, kiu ĉesis
samopinii kun li, estis forigita el la listo de siaj personaj amikoj. Sed tio estis fonto de
terura koraflikto por li. En Bruselo li ŝajnis tre ekscitita. Laŭ Krupskaja, li tiome zorgis
ke li ne pensis pri manĝado. En Londono estis pli malbone, lia nervozeco plimalboniĝis.
Li pasigis sendormajn noktojn, terure ekscitita.
Tiam la situacio aspektis tre morna. Anstataŭ firmigi la unuecon de la partio, la Kongre-
so nur akcentis la dividojn ekzistantaj en la rusa socialdemokratio. Anstataŭ kuniĝo
kun la bundistoj kaj la uniistoj, oni alvenis al rompo kun ambaŭ kolektivoj. Sed plej-
grave, ene de la ISKRA-istaj organizoj aperis disiĝo kiu minacis dividi la partion en du
sektorojn. La “venkitoj” ĵus deklaris plenan militon kontraŭ la “venkintoj”. Kvankam ili
rezultis malplimulto en la Kongreso, ili havis la vastan plimulton da elmigrintoj siaflanke.
Lenino, malgraŭ la prestiĝo de Pleĥanov, kiu apogis lin, povis kolekti nur areton da
subtenantoj. La “minoritato” efektive havis en siaj vicoj la plej reprezentajn figurojn
de la tiama rusa elmigrintaro. Ili faris ĉion eblan por bati Leninon kaj redukti la amplek-
son de lia venko en la Kongreso. Komence estis totala bojkoto de “lia” ISKRA. Estis
interakordite rifuzi kunlabori en ĝi, kaj neniom liveri al la gazetkaso. Ankaŭ, rifuzi
agnoski la decidojn de la Kongreso kaj la aŭtoritaton de la elektita Centra Komitato.
Fine: urĝa interveno antaŭ la internaj organizaĵoj, kie la adeptoj de Lenino estis multe
pli ol eksterlande. Lenino estis akuzita ke li “tiranigis” la Kongreson kaj volis submeti
la partion al kazerna reĝimo. Inter la plej aktivaj kontraŭuloj de Lenino estis Trockij,
kiu establis similecon aŭ paralelismon inter la agmaniero de Lenino kaj tiu de Robes-
pierre. La celo estis generi, ene de rusa socialdemokratio, opozicion al Lenino similan
al tiu kiu faligis Robespieron.
Konstatinte ke li renkontis amasan opozicion, kies grando superis lian atendon, Lenino
provis agadi cele al repaciĝo. Li adresiĝis al Martov. Dum rendevuo okazigita laŭ lia
47