Page 48 - heleco-100
P. 48
iniciato, li proponis al sia malnova amiko forgesi ĉion okazintan kaj aliĝi al la ISKRA-
ista “triopo”, asertante ke ĉar ili ambaŭ samopiniis pri la plej multaj aferoj, ili kune
povus domini sur Pleĥanov. Martov tute rifuzis. Lenino provis ankaŭ kun Trockij kaj
aliaj minoritataj ISKRA-istoj. Ŝajnas ke li mem ne sciis ĉu la okazinta divido estis
bona aŭ malbona por atingi la finan venkon de la celo al kiu ĉiuj aspiris. Ankaŭ ni ne
scias tion eĉ hodiaŭ. Inter la multaj klopodoj por atingi repaciĝon, oni interkonsentis
pridiskuti la aferon en asembleo de la Grupo por la Emancipiĝo de Laboro kiun
ĉeestus Martov, Pleĥanov, Lenino, Trockij kaj aliaj kamaradoj. En tiu etapo de intensa
demarŝado kun partianoj por atingi interkonsenton kaj prepari la asembleon, okazis
akcidento al Lenino. Veturante per biciklo, enpensiĝinte, li trafis kontraŭ tramon kaj
preskaŭ perdis okulon. Li ĉeestis la asembleon kun ŝvelinta vizaĝo kaj bandaĝ-ita
kapo, “kiel akuzito antaŭ siaj juĝistoj”, laŭ priskribo de Pleĥanov.
La disvolviĝo de la asembleo estis eĉ pli ĥaosa ol tiu de la 2-a Kongreso de la Socialdemo-
krata Partio, kaj ties rezulto multe pli damaĝa por Lenino. La ĉeestantoj de la asembleaj
seancoj spektis hontigan kverelon inter Lenino kaj Martov, kiuj ĵetis unu al la aliaj
patojn kaj potojn. Trockij sciis reliefigi kaj kritiki la teniĝon kaj la tonon de Lenino. Ĉi
tiu perdis ankaŭ la apogon de Pleĥanov kaj fine li sin sentis devigita rezigni je lia rolo
en la gazeto ISKRA, kiu restis subkontrole de la antaŭa komitato, sed sen li.
Lenino restis sola antaŭ (kontraŭ) la grandaj figuroj de la rusa marksismo, tiam fratece
kunigitaj: Pleĥanov, Akselrod, Martov, Potresov, Zasuliĉ, Trockij, kaj ĉiuj iliaj sekvantoj.
Tiuj kiuj venis por stari ĉe lia flanko estis fremduloj kies nomoj signifis nenion por iu
ajn. Kaj ili ne estas multaj. Iliaj kontraŭuloj havas potencajn rimedojn de batalo. Lenino
havas nenion krom sia plumo. Tio estos la sola armilo, per kiu li batalos.
Ĉar la batalo plu daŭris. De tiam bolŝevikoj kaj menŝevikoj atakadis unuj la aliajn per-
skribe. En tiaj cirkonstancoj ĝuis avantaĝon la kontrolantoj de la nova ISKRA. La ĉefa
celo de la atakoj de Pleĥanov estis la persono de Lenino, kvankam ne mankis al ĉi
tiu la apogo de partianoj kiuj siavice faris presitan atakadon al Pleĥanov. La inter-
frontiĝo inter ambaŭ partiaj frakcioj okazis ankaŭ en la tereno de la partia organizo,
konkrete por la kontrolo de la Centra Komitato. Oni devas klarigi ke kvankam estis okaz-
inta tiu klara malakordo inter menŝevikoj kaj bolŝevikoj, ambaŭ kolektivoj ankoraŭ mem-
bris ĉe la sama partia organizaĵo. Do, ilia tiama konkurado celis la kontrolon de la gvidaj
partiaj organoj. La menŝevikoj de Martov kaj Pleĥanov sukcesis kapti la kontrolon
de la eldonado de la gazeto sed Lenino kapablis aranĝi la aferon por ke lia plimulto
en la Centra Komitato kooptu lin mem al tiu partia gvidorgano.
Rezultus tre peze kaj neinterese priskribi la sobojn kaj la sorojn de la batalo de la sekv-
intaj monatoj inter ambaŭ partiaj organoj, la gazeto kaj la Centra Komitato. Pleĥanov
ne estis malpli lerta ol Lenino por la intrigado kaj manipulado. Ni resumu la aferon
dirante ke fine, en julio de 1904, Lenino tute estis perdinta la batalon. La Centra Komitato
mem kondamnis lin, kaj li nerevokeble demisiis de siaj partiaj funkcioj. De tiam li estis
nenio, li havis kaj volis nenion. Li emis nur forgesi, fermi la okulojn, forigi el lia memoro
bildojn kiuj iĝis ombroj kun grimacoj de malamo kaj envio, ne pensi plu. Kune kun
Krupskaja li vagadis tra la montaro dum unu monato. Noktiĝe ili ne sciis kie ili estos
sekvonttage. Fine ili profunde dormadis dum la tuta nokto.
48