Page 49 - heleco-100
P. 49
Dubindas ke tiam Lenino, subinflue de la elreviĝo pro liaj lastaj politikaj fiaskoj, estus
decidinte forlasi la tipon je aktivado al kiu li dediĉiĝis dum dek jaroj. Ĉiukaze, tiu unu-
monata ekskursado tra la montaro sufiĉis por ekvilibrigi liajn nervojn. Ĉesiginte sian
alpan vagadon, li transloĝiĝis al vilaĝeto ĉe la rando de Laŭzano. Tie li renkontiĝis kun
Bogdánov, kiu venis al Svislando por lin vidi. Aleksándr Bogdánov estis iome pitoreska
ulo. Reale, li estis alia Lenino, konvinkita bolŝeviko, tri jarojn pli juna ol Vladimir Ulianov
sed multe pli sukcesa ol ĉi tiu en sia profesia kariero. Li estis kuracisto kiu krome elstaris
pri aliaj sciencoj: ekonomio, psikologio, filozofio… kaj estis publikiginta pri tiuj temoj kel-
kajn famajn verkojn kiuj vekis la intereson kaj admiron de nia Lenino.
Bogdánov venis kun propono kiu lanĉis Leninon denove al la politika batalo; li volis
reaktivigi la bolŝevikan frakcion de la Rusia Socialdemokrata Partio provizante al ĉi
tiu novan gazeton por kontraŭbatali la menŝevikan ISKRA-n. Inter la eblaj subtenantoj
elstaris Gorki. La fama pasie revis pri la Revolucio. Li donis al la Rusia Socialdemokrata
Partio 70 elcenton de la tantiemo kiun li kolektis. Li tre ŝatis ISKRA-n ekde ĝia apero,
kaj ekde oktobro de 1902 li liveris 4.000 rublojn al la kaso de la gazeto ĉiujare.
Nun oni devos klarigi al li, ke la ISKRA de 1904 ne plu estas tiu de 1902 kaj ke lia
mono iros de nun al alia eldonaĵo estrata de Lenino, la vera animanto de la malnova
ISKRA. Bogdanov do proponis la organizon de la nova gazeto kaj “refari la partion”
por forigi ĝin de la fatala influo de la menŝevikoj.
Sed, ĉefe, li pensis ke la gvidaj funkcioj koncernis al la partianoj en Rusio, ne al la
“fremduloj”. Revolucia eksplodo ŝajnis baldaŭa. Por agadi oni devos esti sur la
batalkampo. La lukto ne povos esti gvidata per gazetartikoloj kaj flugfolioj kiuj alvenos
en Rusion monaton post ilia sendo. Tial, estas necese ke la partio estu gvidata de unu-
nura Komitato, bazita en Rusio. La gazeto de la partio, evidente estus daŭre eldonita
eksterlande kaj subtenus, kiel antaŭe, la ideologian batalon, sed anstataŭ egalrangi kun
la Centra Komitato, estus submetita al tiu ĉi. Bogdanov volis interkonsenti kun Lenino
por reorganizi la partion sur tiuj bazoj. Laŭ lia plano, Lenino gvidus la partian gazeton
eksterlande, batalus kontraŭ menŝevikoj kaj aliaj oportunistoj, kaj en Rusio, Centra Komi-
tato, kompreneble estrata de li, gvidus la revoluciajn trupojn en la batalo. Do, li volis estri
la Rusian Socialdemokratan Partion kaj havi Leninon kiel propaganda helpanto.
Lenino tuj komprenis la celon de sia interparolanto sed li simulis ne percepti ĝin kaj
akceptis la proponon; li vidis, ke lia alianco kun Bogdanov estus provizora kaj neeviteble
estus disiĝo de tia ulo poste. Ili decidis redakti deklaracion nome de grupo de bolŝevikoj.
Tiu ĉi deklaro estus komunikata al la enlandaj komitatoj, invitante ilin aliĝi. Kiam estus
kolektita sufiĉ-nombro da aliĝoj, la komitatanoj nomumus estraron kiu postulus sia-
nome kunvokon de Kongreso kaj komisius al Lenino eldoni gazeton kiel ĝia organo.
Lenino metis siajn plej fervorajn bolŝevikajn partnerojn por mobilizi la partiajn organi-
zojn favore al efektivigo de la plano interkonsentita kun Bogdanov.
Dum liaj sekvantoj daŭrigis sian laboron en Rusio, Lenino estis plene absorbita en
Svisio preparante sian novan gazeton. Estis tre malfacile; mankis ĉiaj rimedoj, kaj Bogda-
nov, eĉ se li ŝajnis tiel entuziasma kiel Lenino, fakte li ne estis tiel aktiva en la plenum-
ado de la parto de la plano kiu estis al li asignita. La vero estis ke Gorkij, al kiu oni
prezentis la projekton, estis hezitema. Li multe admiris Leninon, sed lin afliktis tiuj
49