Page 50 - heleco-100
P. 50
internaj kontraŭfrontiĝoj de la Socialdemokrata Partio, kies tumul-
tajn eĥojn li jam de unu jaro perceptis, kaj li ne volis ke la nova
gazeto kontribuu pliakrigi la partian malakordon. Li opiniis, krome,
same kiel Bogdanov, ke la centra estraro devis esti en Rusio.
Sed laŭ li, la estro devus esti Lenino, revenante al sia patrujo
por decideme gvidi la revolucian movadon.
Fine Gorkij lasis sin konvinki kaj donis 3.000 rublojn al la gazeto,
kun la promeso doni “pli kaj pli, se la eldonaĵo evitos polemikojn”,
kaj 5.000 rublojn por la organizado de la Kongreso. Sed la situacio
restis malfacila por Lenino. La menŝevikoj estis enirintaj ĉien, ili
manovris ĉie. Lenino komencis la gazeton, la unua numero
aperis la 4-an de januaro de 1905. La nova gazeto nomiĝis
VPERJOD (Antaŭen). Ĝia publikigo estis tre peniga. Estis necesa
tre maldika papero, kaj nur la presejo de ISKRA havis ĝin. Oni ne
povus akiri ĝin sen permeso de la menŝevika gazeto, kaj Lenino
tute ne petus tion al Martov aŭ Akselrod. Solvis la aferon iu tipo-
grafo kiun Lenino konis. Tiu laboristo konis la mastron de la pres-
ejo kie la malamika folio estis presata. Oni ne scias kiajn argumen-
tojn li uzis, sed fakte la presisto konsentis fari la unuan numeron
de la bolŝevika gazeto per papero de la menŝevika gazeto.
Ekde tiu unua numero, per artikolo titolita: “Oni devas fini”,
Lenino deklaris: “La tempo venis klare anonci kaj konfirmi per
agoj ke la partio rompas ĉiujn rilatojn kun tiuj sinjoroj”. Li temis
pri ĉiuj ne-bolŝevikaj partianoj. Por li, la partio estis li kaj liaj sub-
tenantoj. Laŭ li, liaj kontraŭuloj estis nenio alia ol grupo da
disidentoj kiuj komplotas por malhelpi la partion labori. Lia devo
estis do senmaskigi ĉiujn iliajn intrigojn kaj meti ilin en situacion
en kiu ili ne plu povos damaĝi. Oni ne povus paroli pli klare: la
lukto kontraŭ la menŝevikoj iĝis la unua el la celoj de Lenino, kaj
ĝi devis esti plenumita senlace kaj senĉese. Martov kaj ties amikoj
agadis simile. Tiu amara diskutado minacis esti senfina. “Neo-
ISKRAistoj” kaj “VPEREDistoj” montris egalan ferocecon.
Do, komence de la jaro 1905 Lenino daŭre troviĝis enŝlimigita en
tiu tipo de bataloj kaj polemikoj kiujn li taksis kiel nepre necesaj
agoj por atingi sian celon. Sed, ĉu li vere estis farante Historion
per tiutipa agado? Ĉiam estas malfacile taksi ĉu iu konkreta homa
agado influas sur la kurso de la Historio. Tiorilate, eble partiaj pres-
organoj kiel ISKRA kaj VPERED iome kontribuis konsciigi la
rusiajn homamasojn pri la socia problemaro, sed ĉiukaze la
kurso de la Historio dependas je multenombraj faktoroj, kaj ofte la
agado de homo, eĉ se tre aktiva kaj elstara, pli estas rezulto ol
kaŭzo de la okazaĵoj. Laŭŝajne, tion instruas al ni la eventoj de
la tiam komenciĝanta jaro 1905.
50