Page 51 - heleco-100
P. 51
Matene de la 23-a de januaro, Lenino kaj lia edzino iris, kiel kutime, al la ĝeneva bi-
blioteko kie ili legadis la gazetojn, ne nur svisajn sed ankaŭ la ĉefajn eksterlandajn, por
ekscii pri la politikaj eventoj de la tago. Ili renkontis aliajn rusajn elmigrintojn kiuj
alportis svisan gazeton anoncante per grandegaj literoj: REVOLUCIO EN RUSIO. Ili
legis: Grandamasoj da laboristoj aliris al la Imperiestra Palaco; la trupo pafis sur la
popolo kaj dispelis la manifestacion. Estis miloj da viktimoj. Ĉie eksplodis strikoj. La
tria numero de VPERED kiu devis aperi la sekvan tagon estis en la presejo. Lenino
aldonis ion sufiĉe ambiguan kaj malkonektitan el la realo de Sankt-Peterburgo. Dum unu
semajno ili vivis avide atendante novaĵojn. Iuj elmigrintoj pretis tuj foriri al Rusio.
Kelkaj bolŝevikoj proksimaj al Lenino sugestis al ĉi tiu akcepti proponon de menŝevi-
koj kiuj volis fari ion kune en la svisa elmigrado. Li firme rifuzis ĉiun ajn alproksim-
iĝon al siaj politikaj malamikoj. Antaŭ la insisto de Lepeŝinskij, Lenino konsentis parto-
preni en komuna mitingo kun la menŝevikoj, sed sub kondiĉoj kiujn li metis. La mitin-
go komenciĝis sed kiam la menŝevikoj malrespektis iun el la interakorditaj kondiĉoj,
Lenino kun siaj bolŝevikoj forlasis la akton.
Alvenis al Ĝenevo Gueorgij Gapon’ la lidero de la “Sanga dimanĉo”, gvidinto de la mani-
festacio de la 9-a de januaro. Tiu pastro estis tre stranga ulo. Filo de riĉa kamparano,
li studis unue en seminario kaj poste en eklezia Akademio. Kiam li iĝis pastro, oni sendis
lin al laborista kvartalo. Surprizis lin la mizero de siaj paroĥanoj kaj volis helpi ilin laŭ
sia kapablo. Parolante al ili, li kondamnis la maljustecon, la egoismon de la riĉuloj,
sed ne tuŝis la caron kiun li konsideris nekonscia pri la faroj de liaj servistoj. Li estis elok-
venta, kaj la simplaj homoj aŭskultis kaj pretis sekvi lin.
Li baldaŭ altiris la atenton de la polico. Tiam la “speciala sekcio”, komisiita batali kontraŭ
la revoluciuloj, estis subgvide de alia stranga ulo, Zubatov, kiu havis brilan karieron.
Estante 25-jara li estris la Moskvan Sekurecan Departementon kaj kiam la “speciala
sekcio” estis kreita oni konfidis al li ĝian gvidon. Estis li kiu iniciatis uzi agentojn
provokistojn en revoluciaj organizoj, kaj akiris bonajn rezultojn. Li celis tute devii
51