Page 52 - heleco-100
P. 52

la laboristojn el la revoluciuloj, uzante samajn taktikojn kiujn tiuj lastaj uzis por altiri

      la laboristojn al sia afero. Li pensis ke la laboristoj povus esti deturnitaj de politikaj
      zorgoj kontentigante iliajn ekonomiajn postulojn, donante al ili okhoran labortagon kaj
      pli altajn salajrojn. Laŭ lia iniciato, en la fabrikoj estis kreitaj grupoj da laboristoj kiuj
      kunvenis por ekzameni, subkontrole de siaj agentoj, kiel plibonigi ilian situacion.

      Zubatov atentis pri Gapon kaj volis kontakti lin per siaj agentoj. Gapon preferis agi
      memstare kaj varbis grupeton de laboristoj printempe de 1903. Baldaŭ poste Zubatov,
      kiu ne atingis interkonsenton kun la nova Ministro pri Internaj Aferoj, devis eksiĝi,

      sed Gapon restis en bona rilato kun la policejo. Lia grupo evoluis rapide kaj aligis multajn
      iamajn “zubatovistojn”. Ĝiaj statutoj estis laŭleĝe agnoskitaj far la publika aŭtoritato.
      Ĝi nomiĝis Asocio de rusaj laboristoj de la fabrikoj de Peterburgo. Gapon estis ilia “per-
      anto”. Kune kun li estis komitato de “respondeculoj”, kiuj kundividis kun li la gvidon

      de la asocio. En novembro de 1904 la Asocio jam havis dek unu sekciojn kiuj arigis
      9.000 laboristojn. La policejo provizadis la fondusojn.
      Komence de decembro la etoso en la Asocio iĝis ŝtorma pro la ĝenerala maltrankvilo

      kiun la lando travivis. La regionaj administracioj kaj iuj burĝaj korporacioj prezentis
      petojn al la Registaro insistante pri la bezono je koncedoj al la publika opinio. En la
      “gaponistaj” rondoj leviĝis voĉoj petante uzi la saman procedon por atentigi la reg-
      antojn pri la dolora situacio en kiu troviĝis la laboristklaso. Socialdemokratoj kaj socialist-

      revoluciuloj infiltriĝis en la Asocion kaj provis enkonduki politikan enhavon en la postu-
      lojn. Gapón komence kontraŭis la peton, sed fine de decembro, donis sian konsenton.
      Oni decidis ke dimanĉe, la 9-an de januaro, la laboristoj amase iros al la Placo de la Vintra
      Palaco kaj transdonos al la Caro, pere de Gapon, peton priskribante ilian malbonan situa-

      cion. Matene de la 8-a, la peticio cirkulis en la Gaponist-sekcioj, kie la laboristoj subskri-
      bis ĝin ĵurante ke ili marŝos la sekvan tagon akompanataj de siaj edzinoj kaj infanoj. Je
      la dua posttagmeze ili kunvenis por grandioza mitingo en la Popola Domo. La polico ne

      intervenis. Sed en la kortego oni pensis ke Gapon pretersuperis la limojn asignitajn al li
      kaj oni decidis ke la manifestacio ne estos tolerita. La Grandduko Vladimiro, onklo
      de la Caro, mastrus la operaciojn. La trupoj okupis la alirejojn al la Vintra Palaco. La
      kolonoj de laboristoj koliziis kun armeaj baroj kaj estas dispelitaj de la kozakoj.

      Gapon marŝis ĉe la kapo de la kolono portante grandan krucon. Ikonoj kaj portreto de
      Nikolao la 2-a estis levitaj antaŭe; ĉie flirtis flagoj. La homamaso ĉantis dum la marŝo.
      Ĉe la pordego de Narva la trupoj pafis al ĝi. Ĉiuj fuĝis. Gapon preskaŭ estis dis-
      premita en la tumulto. Resaniĝinte, li direktis alvokon al la popolo: “Kamaradoj, rusaj

      laboristoj, ni ne plu havas caron. Rivero da sango disigas nun lin de la rusia popolo.
      Venis la tempo komenci la batalon por la libereco de la popolo sen li. Hodiaŭ mi
      benas vin. Morgaŭ mi estos kun vi”. Kaj li foriris eksterlanden.

      La gvidantoj de la socialism-revolucia partio ebligis lian vojaĝon kaj kontaktigis lin
      kun iliaj kamaradoj en Ĝenevo. Sed Gapon ne volis aliĝi al tiu partio. Li volis renkonti
      la gvidantojn de la socialdemokratio. Pleĥanov akceptis lin tre akre ĉar ne fidis lin
      pensante ke li estis agento de la cara polico. Lenino estis pli bonveniga kvankam li

      ricevis leteron de kamarado avertante lin kontraŭ Gapon. Por Lenino la kazo ne estis
                                                         52
   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57