Page 53 - heleco-100
P. 53
tiel simpla. Policano aŭ ne, Gapon montriĝis fajna amas-gvidanto. Homoj tiaj ege valo-
ras en tempoj de revolucio. Oni devas celi plej grandajn avantaĝojn por la revolucia
afero kaj klopodi meti tiajn ulojn sur la ĝustan vojon kaj igi ilin rezigni la mastrojn
kiujn ili servis. Tion li volis provi kun Gapon. Do li renkontiĝis kun la pastro. Laŭ
Lenino, Gapon donis la impreson de homo sendube inklina al la revolucio, inteligenta
kaj plena je iniciato, sed, bedaŭrinde, sen bone difinita revolucia ideologio.
Tial, Lenino ofertis sin kiel gvidiston al Gapon kaj pruntedonis al li librojn pri marks-
isma teorio. La pastro ne multe interesiĝis pri tiuj libroj, des pli ke multaj el ili estis verkoj
de tiu Pleĥanov kiu traktis lin senkonsidere. Krome, li ne iris al Ĝenevo por legi librojn,
sed por prepari, kun revoluciaj organizaĵoj, armitan ribelon en Rusio. Anstataŭ mergi
sin en la marksisma literaturo disponigita al li de Lenino, li dediĉiĝis praktiki pistol-
pafadon kaj rajdadon. Dume, li komencis prepari larĝan unuiĝintan fronton de la Revolu-
cio kiu devis ampleksi ĉiujn socialistajn organizojn, inkluzive la perantojn de la naciaj
malplimultoj de la Rusia Imperio. Li adresis “malfermitan leteron” al ĉiuj, instigante
ilin tuj interkonsenti kaj dediĉi sin al la organizado de la armita lukto kontraŭ la car-
ismo, mobilizante ĉies fortojn, uzante bombojn kaj dinamiton, individuan aŭ kolektivan
terorismon, ĉion kio povus kontribui al la falo de la carismo. Celoj: abolicio de la monar-
kio, provizora revolucia registaro, kiu tuj proklamu ĝeneralan amnestion kaj kunvoku
Konstitucian Asembleon surbaze de universala kaj rekta voĉdonado.
Lenino bonvenigis tiun ĉi leteron kaj publikigis ĝin en sia gazeto kun iom kompleza ko-
mento. Li volis montri al siaj kontraŭuloj ke li neniel estas la blinda sektano, kiun ili pre-
tendis, ke li ne distanciĝas de ĉiuj, kiuj ne samopinias kiel li, kaj ke li ne rifuzas kom-
promison. Evidente, la tuja celo proklamita de Gapon ne alĝustiĝis al la fina celo de la
socialismo. Sed ĝi estis justa kaj provizore ĉiuj devus adopti ĝin kiel la plej tujan celon
de la lukto. Tamen fiaskis ĉiuj provoj igi la diversajn grupojn agadi en konsento.
Seniluziigita, Gapon decidis reveni al Rusio kaj propranome voki la laboristojn por
batali. Sed li bezonis armilojn. Li povis akiri financon ĉar li tiam ĝuis egan prestiĝon
eksterlande. Li aĉetis konsiderindan kvanton en Anglio kaj luis ŝipon por transporti ilin
al Rusio. Alveninte al la elfluejo de la Neva-rivero, la angla ŝipo alfundiĝis sur la sablo
kaj la kargo devis esti forlasita. Tute senkuraĝigita, Gapon vagis sencele dum iom da
tempo, kaj poste reigis siajn kontaktojn kun la polico kaj iĝante pagita agentprovok-
isto. Jaron poste li estis mortigita de la sama socialisto-revolucia ulo kiu savis lian
vivon matene de la 9-a de januaro 1905.
La evoluo de la situacio instigis Leninon rapidigi kiel eble plej la kunvokon de sia Kon-
greso kiu devus, laŭ li, ĉesigi la malordon kiu regis en la partio. Bedaŭrinde, la Rusia
Estraro komisiita por la preparado de la alvoko ŝajnis forgesi la mision kiu estis al ĝi
konfidita. Bogdanov, kiu estis la animo kaj la cerbo, ne donis vivsignojn. Sed kiam poste
la Estraro kunsidis, Bogdanov, kiu gvidis la debaton, sukcesis trudi sian tezon: kreado
de ununura administra centro en Rusio kun plena aŭtoritato super la partia gazeto.
Venkis ankaŭ lia vidpunkto pri la konsisto de la estonta Kongreso: la ok novaj komi-
tatoj kreitaj de la menŝevikoj estus oficiale invititaj partopreni kun delibera voĉo. Invi-
toj estis senditaj ankaŭ al la Partia Konsilio, la Centra Komitato, la centra gazeto, tio
53