Page 54 - heleco-100
P. 54
estas, la ISKRA de Pleĥanov kaj Martov, kaj la Ligo. La preteksto estis ke oni devus
agadi “laŭleĝe”, kun la kontraŭulo, klopodi konvinki la menŝevikojn “kun mildeco”.
Fine, anstataŭ renkontiĝi en Ĝenevo, kiel Lenino deziris, estis decidite ke la Kongreso
kunvenus en Londono. Estis kialoj por ke al Lenino ne plaĉu ĉio ĉi, do ĝi estis pre-
zentita al li kiel plenumita fakto. Lenino estis naŭzita, komprenante ke li estis mokita.
Sed li cedis, impulsita de la deziro ke io finfine fariĝu por kunvoki la Kongreson.
Neatendita evento radikale transformis la situacion. La 12-an de februaro estis arestita
la tuta Centra Komitato, kunvenanta en la domo de la verkisto Andreev. Nur Krassin
eskapis, ĉar li alvenis malfrue. En Sankt-Peterburgo estis Krassin kiu de tiam sole
reprezentis la tutan Komitaton. Liberigite de la ses “bonapartistoj”, li lanĉis alvokon
al la lokaj komitatoj invitante ilin paroli favore al tiu ĉi kunvoko. Du tagojn poste,
interkonsentinte kun siaj du kolegoj el Smolensk, li iris al la “plimulta” Estraro por klo-
podi interakordon. Estas konsentite respekti “formojn”, peti al la Konsilio, tio estas
Pleĥanov, Akselrod kaj Martov, kunvoki la Kongreson. Se ili rifuzus, kio eblis, oni
preterirus ilin kaj la Kongreso okazus ĉiukaze. Sed estus respektita la “leĝecon”. De-
nove Lenino ne protestis. Li volis fini ĉiakoste. “Iu ajn Kongreso, sed Kongreso, kaj
kiel eble plej rapide”, li diris en unu el siaj leteroj. Temante pri mono, ne estis kialo por
optimismo. La Estraro sukcesis kolekti 11.000 rublojn por la elspezoj de la Kongreso.
Ili ne povus elspezi multon. Ili bezonus ĝin ĉefe post la Kongreso.
Jes, tiam ni vidas Leninon pli okupata kaj zorgema pri la organizado de “sia” Kongreso
ol pri la situacio kiun Rusujo estis travivanta. Dum viglis la revolucia fajrego en Rusio,
la konfrontiĝo inter bolŝevikoj kaj menŝevikoj pludaŭris, kaj la diferencoj je opinioj
iĝis pli akraj. Lenino preferis resti eksterlande, male ol Trockij, kiu en februaro de 1905
rapidis reiri al Rusio. Lenino estis absorbita en la preparado de la Tria Kongreso de la
Partio. Li eble seniluziiĝis ke la evoluo de la situacio en Rusio ne estis disvolviĝante
laŭ la skripto, la skripto kiun li mem ellaboris. Laŭ tiu skripto, unue li devus atingi kon-
trolon de la Socialdemokrata Partio kaj poste tiu partio, gvidata de li, devus gvidi la Revo-
lucion en Rusio, sed la aferoj okazis alimaniere. Tamen li, flankenlasante tion vere okaz-
antan en Rusio, agis laŭ sia skripto kaj okazigis la deziratan Partian Kongreson.
Nur bolŝevikoj ĉeestis ĝiajn kunsidojn, okazigitajn en Londono de la 25-a de aprilo ĝis
la 10-a de majo de 1905. Lenino ne trovis malfacilaĵojn por ke la Kongreso aprobu lian
agadprogramon; la bolŝevikaj delegitoj akceptis lian gvidadon. La gazeto de la Partio
estus VPERJOD, kiu de tiam nomiĝis PROLETARIJ (La Proletaro). La Kongreso deklaris
ke la tuja celo estis organizi armitan ribelon, kaj fakte ekskomunikis la menŝevikojn,
rezolucio je nenia praktika signifo ĉar la ekskomunikitoj neniam agnoskis la aŭtorita-
ton de la Tria Kongreso. Por ili, ĝi estis la Unua Kongreso de la Bolŝevika Partio.
En la unuaj tagoj de julio atingis Leninon, en Ĝenevo, novaĵo pri la ribelo de la batal-
ŝipo Potemkin. Ŝajnis klare ke la revolucio en Rusio daŭrigis sian vojon marĝene de
la protokolo aŭ proceduro kiun Lenino desegnis. Ĉi-foje ne temis pri senarma amaso
da pacaj laboristoj, sed disciplinita militforto, provizita per kanonoj kaj municioj, ribelinta
kontraŭ la carismo. Li devis do rapidi preni la gvidon de la ribelo, vastigi ĝin, doni al
ĝi sian tutan revolucian signifon. La ribelinta batalŝipo adresiĝis al Odeso. Tie do estos
54