Page 55 - heleco-100
P. 55

okazonta la unua kolizio. Lenino decidis sendi aktiviston provizitan je plena agad-rajto

          far la Centra Komitato. Li timis ke la odesaj kamaradoj ne scius utile profiti la ribelon
          de la batalŝipo Potemkin. La misio de la sendito de Lenino estis igi la maristojn el-
          ŝipiĝi kaj okupi la urbon kaj agi vigle, se necese per bombardado de publikaj konstru-
          aĵoj. Oni devus kapti la urbon, tuj poste, armi la laboristojn kaj komenci aktivan propa-

          gandon inter la kamparanoj instigante ilin transpreni la terojn de la grandaj posed-
          antoj kaj kuniĝi kun la laboristoj por subteni la komunan lukton. Lenino revis treni la
          ceteron el la floto por sekvi la ekzemplon de la Potemkin. Sed nenio el tia plano po-

          vis esti efektivigita; la cara registaro sukcesis sufoki la ribelon.
          Sed, jes ja, la Romanov-monarkio knaris ĉie. Mergita en malfeliĉan militon kontraŭ
          Japanio, ĝi rapidis al katastrofo. Militaj malvenkoj indikis ke la milito estis perdita. La
          katastrofo de Cuŝima, la sekvan majon, kie preskaŭ la tuta rusia floto pereis, akcelis la

          rezulton. Ondo je malkontento blovis sur la lando. En Lodzo kaj Varsovio la laboristoj
          strikis kaj starigis barikadojn. En la provinco Ĥarkov la kamparanoj ruinigis la posed-
          aĵojn de la nobelaro. En oktobro, la striko estis ĝenerala. En Sankt-Peterburgo, la social-

          demokratoj iniciatas la kreadon de “Laborista Komitato”, por gvidi la strikon kaj ĉi tiu
          tuj cedas lokon al “Konsilio de Laboristaj Delegitoj”, kiu kunsidis unuafoje la 13-an:
          naskiĝis nova potenco, la sovetoj. La 16-an la striko estas ĝenerala en la tuta lando. La
          sekvan tagon aperas manifesto de la caro donanta al siaj regatoj konstitucian reĝimon

          kaj garantiante iliajn politikajn liberecojn, interalie tiun de la gazetaro. La revoluciuloj
          povus de tiam libere skribi en gazetoj, kiuj estos venditaj senbare.
          De tiam prezentiĝis al Lenino la demando ĉu li pluestus en Ĝenevo kaj komenti de mal-
          proksime kaj kun prokrasto la eventojn de Rusujo? Multaj menŝevikoj, inter ili Martov,

          rapidis reveni al sia lando. Ili jam eldonadis siajn gazetojn kaj minacis forpreni la influon
          kiun ĵus komencis reakiri la gazeto de la partio. Ja, la centro de la lukto evidente trans-
          lokiĝis al Rusio. Oni rapide marŝadis al armita ribelo por tute renversi la carismon. La

          socialdemokrata partio proklamis ke ĝi alprenus la gvidadon de tia ribelo. Li devus do,
          certigi la superregon de propraj delegitoj en la Soveto, kiu iĝis fakta eksterleĝa Parla-
          mento  kaj  kiu  kontrolis  la  movadon.  Trockij,  reveninta  al  Rusio  antaŭ  kelkaj
          monatoj estis la vera estro de tiu Konsilio kaj gvidis ĝin firme kaj efike.

          Lenino komprenis ke lia ĉeesto tie estas necesa; li do rapidis prepari la foriron. Sed li
          volis doni signifon al sia alveno en Rusio. Li proponis al Pleĥanov iri kune; ilia sam-
          tempa apero simbolus reestablitan socialdemokratian unuecon. Sed la “patro de la rusa
          socialdemokratio” rifuzis forlasi Ĝenevon. Li estis skeptika pri la rezulto de la eventoj.

          Lenino ekiris sola kaj aperis en Peterburgo la 8-an de novembro (laŭ la rusa kalendaro).
          Dekomence li konstatis la feblecon de la situacio. La cara polico estis same aktiva kiel
          antaŭe; la aktivuloj estis atente observataj. La policistoj vivis kun la konvinko ke tiu

          “kriado” ne longe daŭros kaj ke “tiu tuta kanajlaro” baldaŭ estos enfermita.
          Lenino alvenis al la konkludo ke li devis esti tre singarda. Li ŝanĝis loĝejon tre ofte
          kaj pasigis preskaŭ la tutan tagon enfermita en sia ĉambro. Krupskaja ĝenerale restis
          aliloke; ŝi iradis vidi lin en liaj kaŝejoj kaj alportadis al li la novaĵojn de la tago. Li atend-

          adis la rezultojn de la debatoj ĉe la sovetaj kunsidoj por tuj verki sian artikolon. Poste,
                                                             55
   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60