Page 56 - heleco-100
P. 56
tra la dormanta ĉefurbo, post korekti la pruvojn, li revenis “hejmen”. Li ne aperis ĉe
iu publika kunveno. Li ĉeestis kunsidon de la soveto nur unufoje. Tio kio plej okupis
lin tiam estis la kunvoko de nova kongreso de la partio por atingi ĝian reunuiĝon.
Sed la rilato kun menŝevismo restis problema.
Oni povas kompreni ke la fenomeno de la sovetoj perpleksigis Leninon. Tiuj asembleoj
kaj la homoj aktivantaj en ĉi ties kadro ne kongruis kun la skemo kiun li estis desegn-
inta. Per lia verko: «Kion fari?» li prezentis la projekton de monolita revolucia partio
kies membraro agadus kvazaŭ per militista disciplino. La menŝevikoj, male, kontemplis
alitipajn, malpli rigorajn, organizaĵojn kaj aktivularon. Kaj jen, la ekzistado de la sovetoj
kaj ĉi ties funkciado plene alĝustiĝis al la menŝevika koncepto, kaj krome ili organiz-
adis efikan mobilizadon kontraŭ la carismo. Ja, estis menŝevikoj tiuj kiuj startigis kaj
gvidis tiujn civitanajn asembleojn. Lenino devis reformuli sian projekton kaj asigni
ian rolon al la sovetoj en ĝi.
La registaro baldaŭ reagis kaj decidis sufoki la revolucion, sed ankoraŭ respektante
iujn el ĉi ties atingaĵojn, kiel la Dumao, la Asembleo elektebla de la civitanoj. La 26-an
de novembro, la prezidanto de la Peterburga Soveto estas arestita. Li estis anstataŭita
per estraro kiu faris alvokon batali kontraŭ la registaro kaj ne pagi impostoj. La ok
gazetoj kiuj publikigis ĝin estis malpermesitaj. La 3-an de decembro, la tuta komitato
de la Soveto de la ĉefurbo estis arestita, inkluzive de Trockij. Sed Lenino estis plen-
absorbita en la preparado de sia Kongreso. Por eviti polican atakon li decidas okaz-
igi la kunvenon en Finnlando. La nombro de delegitoj prezentitaj estis nesufiĉa por
kongresi. Do, okazis simpla konferenco, prezidata de Lenino.
Kiam Lenino proponis partoprenon en la balotoj, en la asembleo oni esprimis ian kontraŭ-
staron, sed Lenino tre surpriziĝis per sonora voĉo krianta kun forta kartvela akĉento:
“Kial baloti? Nia taktiko estas bojkoto. Ĝi estas tre bona. Kial ŝanĝi ĝin?” Lenino ĉirkaŭ-
rigardis; la kartvelo estis tre ekscitita. La konferenco adoptis rezolucion rekomend-
antan kontraŭ partopreno en la balotoj. Post la kunsido, Lenino iris manpremi la impe-
tan kartvelon. Tio estis lia unua renkontiĝo kun Stalino.
Dume en Moskvo estiĝis armita revolucio en kiu la bolŝevikoj havis decidan inter-
venon. La striko komenciĝis la 7-an de decembro. La unuaj du tagoj pasis en pacaj
manifestacioj. La 9-an, taĉmento de dragonoj disigis kunvenon de laboristoj kun sabroj.
Tiam komencis esti konstruitaj barikadoj. La lokaj sovetoj gvidis la operaciojn. La trupoj
mole reagis; ili simpatiis kun la ribelantoj, kiuj, pro tio, akiris pli kaj pli grandan konfi-
don. La armea komandanto de Moskvo petis al Sankt-Peterburgo sekuran regimenton
kiu permesus al li disbati la ribelon. La registaro decidis sendi al li la Imperian
Gvardion, kun kies lojaleco oni povus blinde kalkuli.
La trupoj masakris la civilan loĝantaron. La ĉeesto en Moskvo de la bolŝevikaj gvid-
antoj nenion ŝanĝintus, sed ĝia foresto konfirmas ian breĉon inter la dinamiko de la
revolucio kaj ĝia analizo. Lenino agnoskis ke li kulpis ĉar li sciis antaŭvidi la kurson
de la okazaĵoj kaj ne kapablis alfronti ilin. Per sia artikolo: La lecionoj de la Moskva Insu-
rekcio, li agnoskis tion plen-sincere: “La proletaro sentis antaŭ ol siaj gvidantoj la
evoluon de la kondiĉoj de la lukto, kiu postulis pasi de la striko al la ribelo...”
56