Page 57 - heleco-100
P. 57
Verdire, la zorgoj de Lenino dum tiuj lastaj monatoj de 1905 kaj
unua duono de 1906 estis adresitaj al la celo de la reunuiĝo de
bolŝevikoj kaj menŝevikoj en unusola socialista partio… sed sub
lia gvido. Kiam alia kongreso (denove en Londono) de tiu Social-
demokratia Partio asignis plimulton al la menŝevikoj, Lenino ĉesis
postuli rigoran disciplinon al siaj bolŝevikoj rilate al la partio kaj
ties ĵus elektita estraro, do, same kiel faris la menŝvistoj post la 2-a
Kongreso kiu asignis plimulton al la bolŝevikoj. Resume, restis
tute senefikaj la penoj kaj klopodoj de Lenino rilate al partio. Sed
li ne malatentis la mobilizadon de la amasoj. Krom la publikigo de
lia gazeto, kaj kvankam li agadis kaj moviĝis tra Sankt-Peterburgo
kaŝe kaj submaske, li publike intervenis en amasa mitingo sub la
nomo Karpov. Post tio la polico havis en sia listo de serĉataj sus-
pektinduloj tiun Karpov-on laste famiĝintan.
Iuj el la multenombraj publikigitaj biografioj de Lenino atribuas al
ĉi tiu en tiu epoko en Sankt-Peterburgo ian aventuron, am-aferon,
kun virino kies nomon oni ne konas kaj oni mencias ŝin nur kiel
“Sinjorino K.”. Ĉiukaze, ŝajnas ke la afero ne multe daŭris.
La 8-an de julio 1906, la Dumao estis dissolvita fare de Stolypin,
kiu estis nomumita Ministro pri Internaj Aferoj la antaŭan 10-an de
majo. Proksimume ducent deputitoj, plejparte konstituciaj demo-
kratoj, kunvenis sekvinttage en Vyborg, Finnlando, kaj adresiĝis al
la lando rekomendante “pasivan reziston” al cara despotismo. La
loĝantaro apenaŭ reagis. La strikordono iom malfrua, de la Centra
Komitato ne estis sekvita. Per fera pugno, la nova ministro kaptis
la landon je la gorĝo kaj ĝin silentigis. La polico reakiris ĉiujn siajn
rajtojn. La revoluciuloj estis ĉikanitaj de ĉiuj flankoj, senkompate.
Lenino forlasis Sankt-Peterburgon kaj retiriĝis al Finnlando.
Oni devas klarigi ke la dissolvo de la Dumao ne signifis la nuligon
de tiu asemblea institucio. La celo estis forigi el ĝi la elementojn
kontraŭajn al la cara reĝimo. Tio estas, la Dumao kaj voĉdonado por
elekti ĝiajn deputitojn daŭre ekzistus. Tio, kion la cara reĝimo volis
estis havi Parlamenton kiu ne pridiskutus la sistemon. Fakte, tiaj
estis (kaj daŭre estas) la parlamentoj de Usono, Britio, Francio...
La diferenco estis ke en tiuj landoj la burĝaro estis dominanta klaso,
kaj la tiea proletaro ne kapablis kapti la povon. En Rusio, tamen, la
situacio estis pli malstabila ĉar estis la feŭda aristokrataro tiu kiu
superregis kaj volis rezisti kontraŭ ĉiuj aliaj sociaj klasoj: burĝaro,
proletaro, kamparanaro...
Lenino daŭre estis obsedita pri la kunvoko de Kongreso, ankoraŭ
alia, de la Socialdemokrata Partio kun la celo atingi la kontrolon
de la organizo. Tio estis ĉiam malfacila kaj krome en tiu etapo
57