Page 58 - heleco-100
P. 58
estiĝis konflikto ene de la bolŝevismo mem. Fakte, tiam Lenino trovis sin pli proksima
al la menŝevikoj ol al siaj propraj bolŝevikoj. La temo estis la polemiko pri ĉu aŭ ne
partopreni en la elektoj al la nova Dumao. La plej multaj bolŝevikoj volis bojkoti tiun
balotprocezon. Lenino koincidis pri tiu punkto kun la menŝevikoj kaj pensis ke oni
devus partopreni la balotadon. Dum la monatoj novembro de 1906 ĝis januaro de
1907 Lenino dediĉiĝis preskaŭ tute al tiu politika kampanjo. Li verkis samtempe por
lia gazeto eldonita en Vyborg kaj en kamuflita bolŝevika semajnĵurnalo eldonita en
Sankt-Peterburgo. Dume li verkis ankaŭ broŝurojn, kiuj estis distribuitaj de eldonejo
starigita de Krassin kaj kies leĝan ekziston ankoraŭ toleris la polico.
Fine, la 30-an de aprilo 1907 en Londono, komenciĝis la partia Kongreso, la 5-a, en
la Preĝejo de la Frateco, tiu sama kien Lenino iam kondukis Trockij-n por aŭskulti
socialisman predikon. Ĉeestis Trockij, kiu ĵus estis liberigita el malliberejo. Li volis varbi
iujn bundistojn kaj pol-latvojn por formi specon de centro kiu povus iĝi la arbitro de
la Kongreso; li ne sukcesis. Okazis oratoraj bataloj inter li kaj Lenino kiuj tre impresis
la ĉeestantojn, inkluzive la rusian policiston infiltritan en la renkontiĝon.
La Kongreso finiĝis kun la venko de Lenino: la rezolucio adoptita instigis la partion
daŭrigi senĉesan lukton kontraŭ ĉiuj moderuloj ĝenerale por gvidi la kamparanan mov-
adon. Nova Centra Komitato estis nomumita, kun bolŝevika plimulto. Persone, Lenino
sentis sin tute elĉerpita de la spertita streĉo: en tiuj semajnoj li troŝarĝis sin fizike kaj
morale. Post la Kongreso li sentis sin ege laca kaj deprimita, li estis tre nervoza kaj
ne volis manĝi. Lia edzino devigis lin iri ripozi sur finna strando. Lenino lasis sin
forporti. Lia patrino venis el Moskvo por pasigi kelkajn semajnojn kun li.
Post unu monato Lenino reakiris sian forton kaj pretis por batali denove. La situacio
estis malboniĝante: la dua Dumao estis dissolvita la 3-an de junio. Oni devis prepariĝi
por la tria balotado. Ripetante sian argumentadon de la antaŭa jaro, Lenino parolis kon-
traŭ la bojkoto. Sed multaj bolŝevikoj rifuzis sekvi sian gvidanton laŭ tiu vojo. La nova
Centra Komitato estis dividita: sep membroj voĉdonis por la bojkoto kaj ses kontraŭ.
Oni pridiskutis la aferon en unu partia konferenco la 14-an de julio. Oni aŭskultis la
argumentadon de Lenino, favora al partopreno en la balotado. Kelkaj “bojkotistoj” provis
defendi sian tezon. Sed la rezolucio proponita de Lenino estis finfine adoptita per 33
voĉoj kontraŭ 30. Ankaŭ ĉi-okaze policisto ĉeestis la debatojn kaj denove li montriĝis
fervora admiranto de Lenino. Laŭ lia raporto: “En rimarkinda parolado, la preleganto
pruvis, kun varmo kaj konvinko, la tutan pravon de sia taktika pozicio”.
Post partopreni, en Stutgarto, la Sepan Kongresom de la Socialista Internacio, de la 5-a
ĝis la 10-a de aŭgusto, kie li renkontis Rozan Luksemburgon, Lenino rekomencis sian
aktivadon en Finnlando ĝis la fino de novembro, verkante artikolojn por la partia
gazeto kaj pretigante la eldonon de kompilo de siaj skribaĵoj, titolita: “Dum dek-du
jaroj”. La libro, apenaŭ eldonita, estis malpermesita de la Registaro. La aresto de
Lenino estis ordonita. La rusia polico sukcesis malkovri lian azilon. Oni decidis ke li
rekomencu la eldonadon de la gazeto de la partio eksterlande. Dumnokte, post laciga
promenado sur glacio, kiu krakis sub liaj piedoj, Lenino transiris la svedan landlimon.
Duafoje malfermiĝis antaŭ li la vojo de ekzilo.
58